David Baldacci

usona aŭtoro

David BALDACCI, konata de lia pseŭdonimo David Baldacci Ford (la 5an de aŭgusto, 1960, en Richmond, Virginio) estas usona advokato kaj populara romanisto, kiu verkas plejparte en la ĝenro de streĉecaj romanoj kaj juraj suspensfilmoj [1] same kiel infanlibrojn kaj verkojn en la kampo de familia dramo.

David Baldacci
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1960 (1960-08-05) (64-jaraĝa)
en Richmond
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Virginio-Komunuma Universitato
University of Virginia School of Law (en) Traduki
Henrico High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo David Baldacci
Profesio
Okupo verkisto
romanisto
poeto-juristo
advokato
scenaristo
juristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Literatura aktiveco, juro, trilero, literaturo por infanoj kaj junuloj kaj thriller (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1996– vd
Verkado
Verkoj Absolute Power vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aktuale de 2023, Baldacci verkis 46 romanojn, multaj el ili alvenis en la New York Times furorlisto kaj fariĝis internaciaj furorlibroj, kaj sep romanoj por pli junaj legantoj. Entute pli ol 110 milionoj da kopioj de liaj libroj estis presitaj tutmonde. Ili estas tradukitaj al pli ol 45 lingvoj kaj venditaj en pli ol 80 landoj.

Vivo

Baldacci kreskis en Richmond, la filo de mekanikisto kaj sekretario. Li studis politikan sciencon en Virginia Commonwealth University kaj juron ĉe la Universitato de Virginio.

Baldacci komencis verki rakontojn ekde infanaĝo, ekde kiam lia patrino donis al li kajeron. Dum du jardekoj li verkis rakontojn kaj filmscenarojn, sed sen granda sukceso [2] [3].

Laborinte pri juro kaj advokado, Baldacci pasigis tri jarojn verkante sian debutan romanon, Absolute Power, publikigitan en 1996. La verkaĵo tre baldaŭ iĝis internacia furorlibro kaj estis filmita fare de Clint Eastwood en 1997 [4].

Lia debuta romano The President, publikigitan en 1996. iĝis internacia furorlibro kaj post baldaŭ estis transformita en filmon en 1997 kun Clint Eastwood kaj Gene Hackman sub la origina librotitolo Absolute Power. Usona televidserialo baziĝas sur la libroj pri la du protagonistoj Sean King kaj Michelle Maxwell, kiu estis elsendo en 2013 en la kablo- kaj satelitkanalo TNT sub la titolo King & Maxwell.

Baldacci ankaŭ verkas scenarojn por televido kaj estas implikita kun la Nacia Multloka Sklerozo-Societo, la Barbara Bush Literacy Foundation, la Virginia Foundation for the Humanities kaj Virginia Commonwealth University, inter aliaj.

Baldacci vivas kun sia familio en Alexandria, Virginio [5].

Verkaro

Libroserio Sean King kaj Michelle Maxwell

Libroserio Camel Club

Serio A. Shaw

Serio John Puller

Serio Will Robie

Serio Amos Decker

Serio Atlee Pine

Adaptaĵoj

Referencoj

  1. . A Conspiracy Around Every Corner In Baldacci's D.C. (27 July 2009). Alirita 28 May 2022 . “Anyone who's been to an airport bookstore in the last 10 years has seen Baldacci.”.
  2. "Backstage: David Baldacci and Jodi Picoult", Yale Daily News, October 21, 2011.
  3. "David Baldacci once wrote stories in secret at VCU. Now he has millions of around the world.", Virginia Commonwealth University, December 11, 2019.
  4. "Diary of a Best Seller", Chicago Tribune, February 6, 1996.
  5. Mystery Man: David Baldacci - Washingtonian (August 2007).

Eksteraj ligiloj