Amadeo la 9-a de Savojo
Amadeo la 9-a de Savojo kromnomita "la Beatulo" (france: Amédée IX de Savoie dit "le Bienheureux" kaj itale : Amedeo IX di Savoia detto "il Beato" ) naskiĝis en Thonon-les-Bains je la 1-a de februaro 1435 kaj mortis en Vercelli je la 30-a de marto 1472.
Li estis la filo de la 2-a duko Ludoviko la 1-a de Savojo (1413-1465) kaj de lia edzino kun Anno de Luzinjano (Anne de Lusignan 1419-1462), kiu estis la filino de Januso de Luzinjano (Janus de Lusignan 1375-1432) , reĝo de Kipro kaj de Jerusalemo, kaj de lia edzino Karlino de Burbono (Charlotte de Bourbon 1388-1422).
Li edziĝis en Clippe dum 1452 kun Jolando de Francio (1434-1478, kiu estis la filino de la franca reĝo Karlo la 7-a kaj de Maria de Anĵuo. Ŝi naskis al li 10 gefilojn :
- Ludoviko (1453).
- Anno (1455-1480), kiu edziniĝis en 1478 kun la reĝo Frederiko la 4-a de Napolo (1452-1504).
- Karlo (1456-1471), princo de Piemonto.
- Maria (m1511), kiu unue edziniĝis en 1478 kun la grafo Filipo de Bade-Hachberg (1454-1503) kaj poste kun Jacques d'Assay du Plessis.
- Ludovikino (1461-1503), kiu edziniĝis en 1479 kun la princo de Oranĝo Hugo de Ŝalono. Vidviniĝinte, ŝi monaĥiniĝis ĉe la Klaraninoj kaj estis titolita "beatulino" en 1839.
- Filiberto (1465-1482), kiu fariĝis la 4-a duko Filiberto la 1-a de Savojo.
- Bernardo (1467).
- Karlo (1468-1490), kiu fariĝis la 5-a duko Karlo la 1-a de Savojo.
- Ĵakvo-Ludoviko (1470-1485), kiu fariĝis grafo de Ĝenevio kaj markizo de Gex (Ĵeks).
- Johano-Klaŭdo Galeaco (1472).
Post la morto de sia patro en 1465, li heredis la Domestrecon de Savojo kaj fariĝis la 3-a duko de Savojo, princo de Piemonto, grafo de Aosto, de Morianio kaj de Nico. Sed ĉar li estis epilepsiulo malsanema kaj religiema, li forlasis la regadon al sia edzino, kiu energie rolis kiel regentino ekde 1466 kontraŭ la intrigoj de la ribelemaj nobeloj savojaj kaj de sia bofrato Filipo de Breso.
Li mortis kaj estas entombigita (kun sia edzino) en Vercelli. La Romkatolika Eklezio titolis lin beatulo en 1677.
Eksteraj ligiloj
redakti- Arkivejoj de Savojo Arkivigite je 2008-12-05 per la retarkivo Wayback Machine en la franca lingvo
- Genealogio de la savoja dinastio Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine
Gepatroj | ||||
Ludoviko la 1-a | ||||
1433 geedziĝo kun | ||||
Anno de Luzinjano | ||||
|
||||
Antaŭulo | Amadeo la 9-a | Posteulo | ||
---|---|---|---|---|
2-a duko de Savojo | 1435 - 1465 - 1472 | 4-a duko de Savojo | ||
Ludoviko la 1-a | 1452 geedziĝo kun | Filiberto la 1-a | ||
1413 – 1440 – 1465 | Jolando de Francio | 1465 – 1472 – 1482 | ||
Gefiloj (10) | ||||
Filiberto la 1-a |
||||
Karlo la 1-a |
||||
Anno / Maria |
||||
Ludovikino |
||||