Camarón de la Isla
El Camarón de la Isla (naskiĝis la 5-an de decembro 1950 — mortis la 2-an de julio 1992) — estas la kromnomo de José MONJE, fama hispana kantisto de cigana deveno.
Camarón de la Isla | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Camarón de la Isla |
Naskiĝo | 5-an de decembro 1950 en San-Fernando, Andaluzio |
Morto | 2-an de julio 1992 (41-jaraĝa) en Barcelono |
Mortokialo | Pulma kancero |
Tombo | Cementerio de San Fernando, Cádiz, Spain (en) |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Memorigilo | |
Familio | |
Edz(in)o | Dolores Montoya “La Chispa” (en) (1976–) |
Okupo | |
Okupo | cantaor (en) kantisto |
Li naskiĝis en la urbo San-Fernando (Kadizo, Hispanio). Ekde sia infanaĝo li konis la flamenkan etoson, lia patro laboris en forĝejo kaj lia patrino estis korbo-faristino. La infana José, pro sia maldikeco kaj sia blonda hararo, ricevis la kromnomon Camarón, vorto kiu en la hispana lingvo signifas "etan salilokon", tiu malgranda kaj blankeca krustaco. La nomo "de la isla" indikas la naskiĝ-lokon de Camarón, tio estas San Fernando, urbo ankaŭ konata kiel "la insulo".
La frua morto de lia patro kaŭzis ekonomiajn problemojn en la familia de José Monge, do li, apenaŭ dekjaraĝa, devis ekkanti ĉe la gastejoj proksimaj al la urbo San-Fernando por gajni iom da mono. 12-jaraĝa li atingis la unuan premion okaze de Flamenka Konkurso en la kordova vilaĝo Montilla kaj 16-jaraĝa, post la atingo de la prestiĝa unua premio de la flamenka festivalo de Mairena del Alcor en la Provinco de Sevilo, li dediĉis sin profesie al la flamenka kantado.
Li foriris en Madridon kiel membro de la Flamenka Kompanio de Miguel de los Reyes kaj Dolores Vargas. Li kantis en la plej fama loko de Madrido pri flamenko, la flamenkejo "Torres Bermejas", tie li konis la faman gitariston Paco de Lucía, kun kiu li surdiskigis naŭ diskojn inter la jaroj 1969 kaj 1977. En la jaro 1979 li aperigis sian plej faman diskon "La leyenda del tiempo" (internacie, La legendo de la tempo), revolucia disko kie li miksis flamenkon kun ĵazo kaj rokenrolo. Entute li surdiskigis 19 diskojn unu el ili "Soy gitano" (internacie, Mi estas cigano) de la jaro 1989 estis la plej vendata en la historio de la Flamenko. En la jaro 1992 li aperigis sian lastan diskon kaj en tiu sama jaro li, 41-jaraĝa, mortis en Barcelona.