Derivaĵo
apartigilo
La vorto derivaĵo havas plurajn signifojn:
- En matematiko, derivaĵo estas koncepto de infinitezima kalkulo. Ĝi indikas, malstrikte dirite, kiel rapide funkcio ŝanĝiĝas ĉe certa punkto.
- En lingvistiko, derivaĵo estas vorto kiu estis farita el alia vorto, ekz. per aldono de sufiksoj aŭ prefiksoj (deriviloj). Se tiu rilato nur estas ŝajna (ekz. meso/Mesino), oni parolas pri ŝajna derivaĵo.
- La artikolo Derivaĵo (ekzemploj) enhavas ekzemplojn pri derivaĵoj en matematiko.
- Derivaĵo (ekonomio).
- En leĝoj pri aŭtorrajto kaj kopirajtaj monopoloj, derivaĵo estas verko, bazita sur alia verko.