Grandduklando de Toskanio
La Grandduklando de Toskanio - itale Granducato di Toscana - estis historia ŝtato en centra Italio, kiu ekzistis kun interrompo de la napoleonaj militoj inter la jaroj 1569 kaj 1859. Ĝi estis la daŭrigo de la antaŭa Duklando de Florenco. La ĉefurbo estis Florenco. Ĝis la Vestfalia Paco de 1648, la Grandduklando de Toskanio formale estis parto de la germanlingva Sankta Romia Imperio. La Unuiĝintaj Provincoj de Centra Italio, satelita ŝtato de la Reĝlando Sardio-Piemonto, aneksis Toskanion en 1859. La teritorio estis formale aldonita al Sardio en 1860, post referendumo, en kiu 95 procentaĵoj de la voĉdonantoj aprobis. Dek jarojn pli poste, en 1870, la tuta Reĝlando Sardio-Piemonto inkluzive de Toskanio iĝis parto de la Itala reĝlando.
Grandduklando de Toskanio | |||||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Granducato di Toscana | |||||||||||||||
| |||||||||||||||
historia lando • grandduklando • ŝtato de la Sankta Romia Imperio • feŭdo • klienta ŝtato | |||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj:
|
1 096 641
| ||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||
Toskana liro (ĝis 1826)
Toskana fiorino (1826–1859) | |||||||||||||||
Estiĝo:
|
|||||||||||||||
Pereo:
|
|||||||||||||||
| |||||||||||||||
Regantoj de Toskanio
redaktiVidu ankaŭ: Kategorio:Granddukoj de Toskanio.
- 1531–1537 Aleksandro de Mediĉo (Alessandro de’ Medici)
- 1537–1569 Kozimo la 1-a de Mediĉo (Cosimo I. de’ Medici)
Granddukoj de Toskanio (Mediĉoj)
redakti- 1569–1574 Kozimo la 1-a de Mediĉo (Cosimo I. de’ Medici)
- 1574–1587 Francisko la 1-a de Mediĉo (Francesco I. de’ Medici)
- 1587–1609 Ferdinando la 1-a de Mediĉo (Ferdinando I. de’ Medici)
- 1609–1621 Kozimo la 2-a de Mediĉo (Cosimo II. de’ Medici)
- 1621–1670 Ferdinando la 2-a de Mediĉo (Ferdinando II. de’ Medici)
- 1670–1723 Kozimo la 3-a de Mediĉo (Cosimo III. de’ Medici)
- 1723–1737 Johano Gastono de Mediĉo (Gian Gastone de’ Medici)
Granddukoj de Toskanio (Habsburgo-Loreno)
redakti- 1737–1765 Francisko (la 2-a) Stefano (Francesco Stefano di Lorena)
- 1765–1790 (Petro) Leopoldo la 1-a (Pietro Leopoldo d’Asburgo-Lorena)
- 1790–1801 Ferdinando la 3-a (Ferdinando III. d’Asburgo-Lorena)
- 1801–1803 Ludoviko la 1-a de Etrurio (Lodovico aŭ Luigi di Borbone)
- 1803–1807 Karlo la 2-a de Parmo, Karlo Ludoviko (Carlo Lodovico aŭ Luigi di Borbone)
- 1808–1814 Elisa Bonaparte (titulara granddukino)
Granddukoj de Toskanio (Habsburgo-Loreno)
redakti- 1814–1824 Ferdinando la 3-a (Ferdinando III. d’Asburgo-Lorena), denove
- 1824–1849 Leopoldo la 2-a de Toskanio (Leopoldo II. d’Asburgo-Lorena)
- 1849 respubliko
- 1849–1859 Leopoldo la 2-a, denove
- 1859–1860 Ferdinando la 4-a de Toskanio (Ferdinando IV. d’Asburgo-Lorena)
Toskanio estis aneksita de la Reĝlando Sardio-Piemonto. La formalan titolon "grandduko de Toskanio" (sen efektiva regado) plu havis la imperiestroj de Aŭstrio en sia Titolaro de la imperiestro de Aŭstrio ĝis 1918.
- 1860–1916 Francisko Jozefo la 1-a, imperiestro de Aŭstrio, apostola reĝo de Hungario, ktp.
- 1916–1918 Karlo la 1-a / 4-a, imperiestro de Aŭstrio (1-a), apostola reĝo de Hungario (4-a), ktp.