Pavel Trávníček
Pavel TRÁVNÍČEK (n. 26-an de oktobro 1950 en Konice ĉe Prostějov) estas ĉeĥa aktoro kaj filmadaptiga parolisto.
Pavel Trávníček | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Pavel Trávníček | ||
Naskiĝo | 26-an de oktobro 1950 (74-jaraĝa) en Konice | |
Lingvoj | ĉeĥa vd | |
Ŝtataneco | Ĉeĥio vd | |
Alma mater | Janáčkova akademie múzických umění (mul) vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Monika Trávníčková (en) (2015–) Simona Stašová vd | |
Infanoj | Pavel Dytrt (en) ( Helena Dytrtová (en) ) vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro reĝisoro televida aktoro voĉaktoro filmaktoro vd | |
Aktiva en | Brno vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li muzikon studis en la Janáček-akademio pri muziko, Brno. 1997 li fondis propran teatron en Prago, li estas tie kaj intendanto kaj aktoro.
En ĉeĥa televido li kune kun Sabina LAURINOVÁ gvidis tra la muzikelsendo »DO-RE-MI«.
Internacian famecon li atingis per korpigo de la rolo reĝido en la fabelfilmo »Tri aveloj por cindrulino« (»Tři oříšky pro Popelku«, »Drei Haselnüsse für Aschenbrödel«), 1973.
Filmografio
redakti- »Am-ludoj malfindindaj« (»Trügerische Liebesspiele«), 1971
- »Tri aveloj por cindrulino« (»Tři oříšky pro Popelku«, »Drei Haselnüsse für Aschenbrödel«; rolo: reĝido), 1973
- »Neĝblankulino kaj Rozruĝulino« (»Schneeweißchen und Rosenrot«, rolo: Michael), 1979
- »La tria reĝido« (»Třetí princ«, »Der dritte Prinz«; rolo: reĝido Jaromír/Jaroslaw), 1982
- »Podivná přátelství herce Jesenia« (rolo: Jan Veselý), 1985
- »O štěstí a kráse«, 1985
- »Kukolo en arbaro malhela« (»Kukačka v temném lese«, »Der Kuckuck im dunklen Wald«), 1986
- »Klaním se, měsíci«, 1991
- »Manželská tonutí«, 1996