Pendumo
Pendumo estas speco de mortigo, kiu okazas per ĉirkaŭkola ŝnuro pendigita ĉe pendumilo. La morton kaŭzas (plej ofte) rompo de nuka vertebro (tuja morto per interrompo de la nerva stimulado de la vivhaltigaj organoj) aŭ sufokado (pli longtempa sufero per blokado de spirado aŭ sangofluo). En ekstrema okazo, la pendumo povas senkapigi homon (kiel duonfraton de Saddam Hussein, nome Barsan Ibrahim en januaro de 2007.)
Mortpuno
redaktiEn kelkaj landoj pendumo estis aŭ estas uzata ankaŭ por ekzekutado, per L-forma trabo (pendumilo). Laŭ du malsamaj teknikoj, oni jen suprentiras la ekzekutaton per la ŝnuro jen forigas plankan klapon sub ĝiaj piedoj, tiel ke ĝi falas, ĝis la ŝnura maŝo ĝin haltigas. Foje oni sidigis la ekzekutoton sur rajdbesto, kiun oni forpelas.
Dum la pendumo plej ofte okazas rompo de nuka vertebro. Pro tio oni uzas falpordon, kiu ebligas duon-/unumetran falon de la korpo de la mortigato. Se oni ne faligas tiel forte la korpon aŭ la ŝnuro ne estas bone nodita kaj tiel longe sufokas la pendumatojn, ŝi/li povas pli longe suferi. Sed ankaŭ tiam la pendumato iĝas senkonscia post kelkaj sekundoj. Esplorante verŝajne tiujn lastajn okazojn (sufokado/svenado/pli longtempa vivlukto) en 1946 en Britio, oni mezuris, kiom longe plubatas la koro de pendumito, kaj trovis, ke la korsonoj estas stetoskope aŭdeblaj foje ĝis 15 minutoj post la pendumado. Elektrokardiografo eĉ konstatis koran aktivadon dum 25 minutoj. Sed temis ĉi-foje plej verŝajne pri sufoka pendumo (vidu sube ĉe sinmortigo). Okaze de nukorompa pendumo, la morto estas tuja.
Pendumo ofte estas konsiderata kiel malhonora metodo de ekzekuto, kompare al kapumo aŭ fusilumo.
Ankaŭ por linĉo oni ofte uzas pendumon, ĉar la necesaj iloj, ŝnuro kaj io por alkroĉi ĝin, estas facile haveblaj.
Sinmortigo
redaktiPendumo estas inter la plej oftaj metodoj de sinmortigo.
Se la sinmortiganto ne rompas sian nukon, ofte eblas ene de kelkaj minutoj savi ĝian vivon; ideale unu aŭ du personoj subtenas la pendantan korpon por redukti la premon de la ŝnura maŝo, dum plia persono tranĉas la ŝnuron. La tenantaj personoj tiam provu kapti la falantan korpon por eviti lezojn per la falo.
Konataj pendumitaj ekzekutitoj
redakti- Charles J. Guiteau (30-a de junio 1882), murdinto de usona prezidento James A. Garfield
- Rudolf Höß (16-a de aprilo 1946), komandanto de koncentrejo Auschwitz
- Amon Göth (13-a de septembro 1946), komandanto de koncentrejo Płaszów ĉe Krakovo
- Laŭ la verdiktoj de la Nurenberga proceso la 16-an de oktobro 1946 estis ekzekutitaj per pendumo:
- Hans Frank, guberniestro de okupita Pollando
- Wilhelm Frick, ministro por enlandaj aferoj kaj regna protektoro en protektorato Bohemio kaj Moravio
- Alfred Jodl, ĉefo de armeestraro en la ĉefkomandantejo
- Ernst Kaltenbrunner, feldmarŝalo kaj ĉefo de sekreta servo
- Wilhelm Keitel, feldmarŝalo kaj stabestro de ĉefkomandantejo
- Joachim von Ribbentrop, regna ministro pri eksterlandaj aferoj
- Alfred Rosenberg, ministro por la okupitaj orientaj teritorioj, filozofo de la partio
- Fritz Sauckel, komisiito por laborigado de laborfortoj
- Arthur Seyss-Inquart, guberniestro de Aŭstrio kaj nederlanda komisaro
- Julius Streicher, posedanto kaj eldoninto de kontraŭjuda gazeto „Der Stürmer“
- Hideki Tojo (23-a de decembro 1948), generalo kaj 27-a ĉefministro de Japanio antaŭ kaj dum la dua mondmilito.
- Adnan Menderes (17-a de septembro 1961), ĉefministro de Turkio.
- Adolf Eichmann (1-a de junio 1962), subkolonelo (Obersturmbannführer) de SS, organizanto de la deportado de la eŭropaj judoj
- Saddam Hussein (30-a de decembro 2006), de 1979 ĝis 2003 prezidento de Irako
Tradicio
redaktiEn Hispanio oni uzas tre ofte la frazon "Ne menciu la ŝnuron ĉe pendumito", kun signifo, ke oni ne menciu aferon antaŭ personoj suferintaj pro ĝi. Laŭ vortaro "no hay que mentar la soga en casa del ahorcado", tio estas, en dom' de pendigito, pri ŝnuro ne parolu.
Proverbo
redaktiEkzistas pluraj proverboj pri pendumo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos. ” „ Pendonto ne dronos. ” „ Tajloro krimis, botisto pendas. ”
Referencoj
redakti- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2010-01-28 .