Pola Esperanto-Junularo
Pola Esperanto-Junularo (PEJ) estas organizaĵo unuiganta junajn esperantistojn loĝantajn en Pollando. Ĝi estas la Junulara Sekcio de Pola Esperanto-Asocio kaj la Landa Sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Pola Esperanto-Junularo | |
---|---|
Polska Młodzież Esperancka | |
Lando | Pollando |
Fondiĝo | la 21-an de septembro 1958 |
Fondiĝloko | Krakovo |
Interretejo | pej |
PEJ estis fondita la 21-an de septembro 1958 dum la 15-a Tutpollanda Esperanto-Kongreso en Krakovo kaj akceptita kiel Landa Sekcio de TEJO en 1959. En sia nuna formo ĝi estis establita en la jaro 2004.
La ĉefa aranĝo de PEJ estas Junulara E-Semajno (JES), organizata kun Germana Esperanto-Junularo kaj Varsovia Vento. PEJ-anoj renkontiĝas ankaŭ en la ĉiujaraj PEJ-kunvenoj kaj ekde 2012 en la PEJ-semajnfinoj, kiuj okazas neregule en iu urbo de Pollando.
Celoj
redaktiPEJ okupiĝas ĉefe pri:
- popularigado kaj instruado de Esperanto inter polaj junuloj
- subtenado de junularaj Esperanto-kluboj en la tuta Pollando
- organizado de trejnaj kaj integrigaj aranĝoj por la membroj
- kunlaboro kun eksterlandaj junularaj Esperanto-organizaĵoj
Estraro
redaktiElektita dum la PEJ-kunveno en Katovico okazinta la 7-an de majo 2022[1]:
- Rafał Darasz: prezidanto;
- Konrad Orawski: vicprezidanto;
- Tobiasz Kubisiowski: sekretario;
- Paweł Wójtowicz: kasisto;
Kunlaboraj rilatoj
redaktiKun Varsovia Vento
redaktiPEJ multe kunlaboras kun la klubo Varsovia Vento. Ili interalie kunorganizis la jenajn renkontiĝojn:
- 61-a IJK – Internacia Junulara Kongreso en Zakopane (2005)
- Ago-Semajno – tutsemajna renkontiĝo dum novjaro (ĝis 2008/2009)
- Humura Esperantista Libera Aranĝo, komence de majo
Kun GEJ
redakti- Junulara E-Semajno (JES) – tutsemajna renkontiĝo dum novjaro (ekde 2009/2010)
Kun EK MASI kaj SKEJ
redaktiKune kun la E-klubo el Moskvo EK MASI kaj SKEJ ĝi organizis someran instrutendaron Slava Esperanto-Studado (SES) en Slovakio (2007). Krom tio estis organizita ankaŭ Ago-Semajno en Liptovský Mikuláš en fino de la jaro 2008.
Kun ĈEJ kaj GEJ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Tobiasz. Nova Estraro de PEJ. Alirita 2022-05-26 .
- ↑ Aktivula Renkontiĝo de ĉeĥa, germana kaj pola junularoj. Arkivita el la originalo je 2015-12-03. Alirita 2012-01-19 .
Vidu ankaŭ
redakti- Estraro de PEJ
- Pola Studenta Esperanto-Komitato – historia dua landa sekcio de TEJO en Pollando
- Pola Konsilio de Junularaj Organizoj (PROM)
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retpaĝaro de PEJ Arkivigite je 2016-08-28 per la retarkivo Wayback Machine
- la retejo ĉar.pej.pl por la "Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo (ĈAR)" estas avangarda pro sia "ĉ" en la retadreso Arkivigite je 2023-02-08 per la retarkivo Wayback Machine
- historia diskutlisto de PEJ en la retejo yahoo, arkivigita laŭ stato de februaro 2006
- Fotaro de PEJ ĉe Flickr