Popoldomo Jena

2 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 14 aŭg. 2022.

La Popoldomo Jena (germane: Volkshaus Jena) estas multfunkcia domo en la centro de Jena, Germanio, Carl-Zeiss-Ring nr. 15.

Popoldomo Jena

LandoGermanio
RegionoTuringio
SituoJena
- koordinatoj50° 55′ 38″ N, 11° 34′ 48″ O (mapo)50.927211.58Koordinatoj: 50° 55′ 38″ N, 11° 34′ 48″ O (mapo)

Popoldomo Jena (Turingio)
Popoldomo Jena (Turingio)
DEC
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Popoldomo Jena

Vikimedia Komunejo:  Volkshaus Jena [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La enireja areo
La balsalono

Historio

redakti

La popoldomo inaŭguritis en la 1.11.1903. La arkitekto Arwed Roßbach planis la tuton en la stilo de turingia renesanco. La koncepto de multfunkcia domo malfermita al ĉiuj politikaj partioj, kun biblioteko popola kaj legadosalonego, estis usona kaj apogitis de la scienculoj kaj bonfarulo Ernst Abbe mem. Je lia honoro faris la fama arkitekto Henry Van de Velde pavilonon memorigan kiu inaŭguritis en la 30.7.1911 kontraŭe al la popoldomo. Ĝi similas templon kaj brilas inter eŭropaj monumentaj artaĵoj!

La unuajn jarojn koncertis tie ĉi ofte fremdaj orkestroj (ekz. de la Ŝtata opero de Dresdeno). Dum la Muzikfesto en 1930 kaj 1931 gastis ĉi tie eĉ la Berlinaj Filharmoniistoj sub la muzika regado de Wilhelm Furtwängler. Nur en 1934 fonditis propra orkestro en Jena (Städtisches Sinfonieorchester) kiu ŝanĝis la nomon en 1969 je Jenaer Philharmonie. Koncertoj filharmoniaj okazas surloke ĝis nun. Inter 1922-24 kolektoj, kiuj troviĝas nuntempe en la Optika muzeo, estis elmontritaj en la popoldomo.

Post la rekonstruo post la damaĝoj faritaj dum la Dua mondmilito la komplekso estis i.a. kulturdomo por VEB Kombinat Carl Zeiss Jena. Tiam estis ankaŭ multaj "popolartrondoj" kaj aliaj grupoj de la ŝtata tegmenta organizaĵo Kulturbundtie ĉi.

Post 1990

redakti

Post la Turniĝo kelkaj postvivis, ekz. Sinfonieorchester Carl Zeiss Jena e.V., Tanztheater Jena e.V.. Ankaŭ la societo Jenaer Kunstverein (malpermesite en 1937) refonditis. La Ernst-Abbe-biblioteko servis kiel urba biblioteko ĝis la 20a de julio 2019 antaŭ translokiĝo en la iaman okulklinikon[1]; en la 11.9.1991 la urbo estis transpreninta la ŝirmfunkcion pri la popoldomo kaj la biblioteko. Hodiaŭ oni tre antaŭenpuŝas la amuzigan karakteron de la spektakloj.

Literaturo

redakti

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 4, 2011, ISBN 978-3-7954-2501-2, p. 157-158

Eksteraj ligiloj

redakti