Ĉina rozo
Rosa chinensis aŭ ĉina rozo [1] estas plantgenro el la genro rozo (Rosa) ene de la familio de la Rozacoj (Rosaceae). Ĝi devenas el la mezĉinaj provincoj Gŭiĝoŭo, Hubejo kaj Siĉuano.[2]
ĉina rozo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Rosa chinensis var. semperflorens
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Rosa chinensis JACQ. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Priskribo
redaktiHabito kaj folio
redaktiRosa chinensis kreskas kiel staranta arbusto kaj atingas kreskoalton de 1 ĝis 2 metrojn. La fortaj, rondaj branĉoj havas preskaŭ kalvan, purpur-brunan ŝelon kaj povas ekzisti multajn kurbajn pikaĵojn.[2]
La alternesidantaj folioj havas tigon kaj foliplaton kaj estas entute 5 ĝis 11 cm longaj. La folitigo kaj la folirakio havas nur malmultajn pikaĵojn kaj estas glande kaj lanuge haraj. La nepara foliplato havas ofte tri ĝis kvin, malofte sep plumajfolioj. La folietoj estas 2,5 ĝis 6 sm longaj kaj 1 ĝis 3 cm larĝaj, larĝe ovoformaj aŭ ovoforme oblongaj kaj havas rondigitan aŭ pintan bazon kaj pintan apekson. La supra folisurfaco estas brile malhelverda. Ambaŭ surfacoj estas preskaŭ kalvaj. La stipuloj estas plejparte kunkreskinta al la tigo..[2]
Floro kaj frukto
redaktiLa planto floras en Ĉinio de aprilo ĝis septembro. Malofte la floroj staras unuope, ofte kvaroe aŭ kvinope. La 2,5 ĝis 6 cm longa petiolo estas preskaŭ kalva aŭ glande-lanuge hara.[2]
La floroj povas malforte odori. La duseksaj floroj estas radiosimetriaj kaj havas diametron de 4 ĝis 5 cm. Ili estas kvinnombraj kun duobla involukro. Ekzistas kulturformoj kun simplaj ĝis pli aŭ malpli plenaj floroj, kiuj estas sovaĝiĝita en Ĉinio kaj aliaj regionoj kun moderaj klimatoj. La kalva hipantio (hypanthium) estas ov-globforma aŭ pirforma. La frue defalantaj sepaloj estas ovformaj aŭ similas al ordinara folio. La kvin aŭ pli petaloj estas blankaj roseaj, ruĝaj aŭ purpuraj, renverse ovoformaj kun kojnforma bazo kaj rondigita apekso. Ekzistas multajn stamenoj. La libera hara pistilo estas pli granda ol la petaloj.[2]
En Ĉinio la rozfruktoj maturiĝas de junio ĝis novembro kaj estas ruĝaj. La fruktoj estas ov- aŭ pirformaj kaj 1 ĝis 2 cm grandaj.[2]
Kromosomoj
redaktiLa kromosomo-nombro estas x = 7. Troviĝis ploidioj kun 2n = 21, 28 kaj 2n = 14..[3][2]
Sistematiko kaj disvastigo
redaktiLa unua priskribo de Rosa chinensis okazis 1768 fare de Nikolaus Joseph von Jacquin en Observationum Botanicarum, 3, p. 7, tabulo 55. Sinonimo por Rosa chinensis JACQ. : Rosa indica L., Rosa montezumae BERTOL.[4][1]
Rosa chinensis devenas el la mezĉinaj provincoj Gŭiĝoŭo, Hubejo kaj Siĉuano. La kulturformoj estas disvastigitaj en multaj partoj de Ĉinio.[2]
- Rosa chinensis JACQ. var. chinensis (sin.: Rosa nankinensis LOUR., Rosa sinica L.): Ĝi nur estas konata kiel kultivata planto kaj havas ruĝajn, roseajn ĝis blankajn duonplenajn ĝis plenajn florojn. Ekzistas multaj kultivaroj.[2]
- Rosa chinensis var. semperflorens (CURTIS) KOEHNE (sin.: Rosa semperflorens CURTIS): Ĝi nur estas konata kiel kultivata planto. Ĝiaj pli aŭ malpli plenaj floroj estas ruĝaj ĝi malhelpurpuraj.[2]
- Rosa chinensis var. spontanea (REHDER & E.H.WILSON) T.T.YU & T.C.KU (sin.: Rosa chinensis f. spontanea REHDER & E.H.WILSON): Ĝi troviĝas en la tuta disvastigejo kaj havas plej ofte ruĝajn, simplajn florojn.[2]
Utiligado
redaktiOrnamplantaj bredformoj
redaktiEn Ĉinio la diversaj formoj de Rosa chinensis estis kultivataj en ĝardenoj jam delonge, tial ne facilas distingi inter sovaĝaj kaj kultivataj formoj. Jam Konfuceo raportis pri la kultivado de la ĉina rozo en la imperiestraj ĝardenoj de Pekino 500 a. K. Multaj rozaj kultivaroj estis breditaj helpe de Rosa chinensis. Rosa chinensis estas la sovaĝa formo de hibridoj de la ĉinaj rozoj.
Utiligado kiel kurac- kaj nutraĵplanto
redaktiKrom kiel ornamplanto la rozo estas uzata multflanke. La junaj plantpartoj (florbrĝonoj kaj floroj) estas manĝataj kiel kuireja herbo kaj kiel supa inkredienco. De la rozfruktoj manĝeblas maldika karneca tavolo krude aŭ kuirite. La semoj enhavas multe da vitamino E. Ili etas muelitaj kaj la faruno estas aldonita al aliaj nutraĵoj. La medicina efiko estas esplorata.[5]
Fontoj
redakti- Gu Cuizhi & Kenneth R. Robertson: Rosa: Rosa chinensis, S. 368 – textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Wu Zheng-yi & Peter H. Raven (Hrsg.): Flora of China, Volume 9 – Pittosporaceae through Connaraceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis, 2003. ISBN 1-930723-14-8
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 Ĉina rozo en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.
- ↑ 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 Gu Cuizhi & Kenneth R. Robertson: Rosa: Rosa chinensis, S. 368 – textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Wu Zheng-yi & Peter H. Raven (Hrsg.): Flora of China, Volume 9 – Pittosporaceae through Connaraceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis, 2003. ISBN 1-930723-14-8
- ↑ Ĉina rozo ĉe Tropicos.org. En: IPCN Chromosome Reports. Missouri Botanical Garden, St. Louis
- ↑ Ĉina rozo ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis
- ↑ Ŝablono:PFAF
Literaturo
redakti- Heinrich Schultheis: Rosen: die besten Arten und Sorten für den Garten, S. 58, Ulmer: Stuttgart 1996, ISBN 3-8001-6601-1
- Ute Bauer: Alte Rosen: Geschichte, Verwendung, Gestaltung, Pflegepraxis, S. 14, BLV: München 2004, ISBN 3-405-16713-2
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Illustration aus der Flora of China: Rosa chinensis var. chinensis Figur 4-7.
- Gordon Cheers: Botanica. Das ABC der Pflanzen. 10.000 Arten in Text und Bild. 2003, Könemann Verlagsgesellschaft, 3-8331-1600-5