Sorbono
La Sorbonne, ofte Esperantigita Sorbono, estas unu el la plej malnovaj universitatoj de Eŭropo, fondita de Robert de Sorbon en Parizo en la jaro 1257. Oni instruis ĉefe teologion al malriĉaj studentoj, kaj rapide disvolviĝis. Ĝi iĝis granda kultura kaj scienca centro en Eŭropo ekde la 13a jarcento, kun pli ol 20 000 studentoj. Ekde 1554, ĝi fariĝis grava universitato. Plivastigita dum la 17-a jarcento, la kapelo de la Sorbonne apartenas al la ĉefverkoj de la pariza klasika arkitekturo. La konstruaĵoj de la universitato, kiujn oni hodiaŭ povas admiri, datiĝas el la fino de la 19-a jarcento. En 1968 La Sorbonne estis la deirpunkto de la studentaj manifestacioj, kiuj rezultis en amasa revolucia movo en tuta Francio en majo 1968. Post universitata reformo de la jaro 1970 la nomon kaj la centran konstruaĵaron dividas tri el la entute dek tri universitatoj de la pariza regiono: Universitato Panteono-Sorbono (Parizo I), Universitato Sorbono Nova (Parizo III) kaj Universitato Parizo-Sorbono (Parizo IV). La konstruaĵaro krome enhavas partojn de la universizato Parizo-René Descartes (Parizo V), la Altlernejon Nacian de Dokumentoj (École nationale des chartes) kaj komunan kancelierejon (Chancellerie). La nombro de studentoj de triuj universitatoj respektive altlernejoj kune dum la jaro 2003 sume estis 30.719, inter ili 7000 eksterlandaj studentoj. Kune, la tuta institucio Sorbono internacie interalie membras en la Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj.
Sorbono | |||||
---|---|---|---|---|---|
lernejkonstruaĵo altlernejo | |||||
Informoj | |||||
fondodato | 1257 | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 48° 50′ 55″ N, 2° 20′ 37″ O (mapo)48.848642.34356Koordinatoj: 48° 50′ 55″ N, 2° 20′ 37″ O (mapo) | ||||
lando | Francio | ||||
urbo | Parizo | ||||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
| |||||
| |||||
Institucioj kaj altlernejoj
redaktiHomoj, kiuj instruis en La Sorbonne
redaktiHomoj, kiuj studis en la Sorbonne
redaktiAliaj diplomitoj kaj instruistoj en Sorbono
redakti- Michel Butor
- Bonaventura (Sankta Bonaventuro)
- Tomaso el Akvino
- Alberto la Granda
- Aleksandro Aleĥin
- Antoine Arnauld
- Benedikto la 16-a, papo
- Honoré de Balzac
- Simone de Beauvoir
- Henri Bergson
- Claude Bernard
- Pierre de Coubertin
- Marina Cvetajeva
- Gilles Deleuze
- Ernest Denis
- Jacques Derrida
- Barbara Despiney (naskiĝinta Żochowska), pola esperantistino, kiu vivas la plejparton de sia vivo en Parizo, kaj laboras respektive laboris kiel sciencisto de la Sorbona Universitato
- Denis Diderot
- Majstro Eckhart
- Mircea Eliade
- Jacqueline Kennedy la Unua Damo de Usono
- Francisco Xavier
- Pierre Janet
- Frédéric Joliot-Curie
- Irène Joliot-Curie
- Johano Kalvino
- Claude Lévi-Strauss
- Roger Martin du Gard
- François Mauriac
- Robert Merle
- Marin Mersenne
- Marsilio de Padovo
- Emmanuel Mounier
- Jan Patočka
- Henri Poincaré
- Raymond Queneau
- Ibrahim Rugova
- Françoise Sagan
- Jean-Paul Sartre
- Jorge Semprún
- Francisko Simonnet (esperantisto)
- Jakobo Stapulenso
- Pierre Teilhard de Chardin
- Pierre Trudeau
- John Turner
- Sankta Vincento de Paul
- Elie Wiesel
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- http://www.sorbonne.fr oficiala retejo