Superlativo
Superlativo estas unu el la gradoj de adjektivoj aŭ adverboj, per kiu oni esprimas limigitan (en unu grupo) aŭ absolutan (en tuta sia speco) ekstremon de la eco. En kelkaj lingvoj, kiel la latina, la superlativo estas farita per sufikso, en aliaj, kiel en la franca lingvo kaj Esperanto, analize per vorta konstruo. En Esperanto oni faras superlativon per vortetoj (LA) (mal)PLEJ (absoluta) aŭ (LA) (mal)PLEJ ... (EL, DE...) (limigita).
En Esperanto oni ne uzas la artikolon ĉe superlativo de adverbo: «la fundamento de Esperanto devas plej severe resti absolute senŝanĝa» (Antaŭparolo al la Fundamento de Esperanto).
En multaj lingvoj, limigita kaj absoluta superlativoj estas tute malsamaj konstruaĵoj.
Relativa superlativo
redaktiRelativa superlativo okazas kiam oni esprimas superecon de io, iu.
- Petro estas la plej saĝa el miaj amikoj.
- Kokuso estas la plej dura frukto kion mi konas.
- Oro estas la plej ŝatata metalo por fari juvelojn.
- Tiu rozo estas la plej bela en mia ĝardeno.
Ni povas esprimi la negativan superlativon per "MALPLEJ" aŭ per "PLEJ MAL-":
- Beleco estas la malplej granda de ŝiaj kvalitoj.
- Beleco estas la plej malgranda de ŝiaj kvalitoj.
Tiu dependas de semantikaj kaj stilaj kialoj.
Absoluta superlativo
redaktiEn absoluta superlativo oni montras ke io, iu havas la plej altan gradon de iu kvalito en sia speco, aŭ en ĉiuj specoj:
- Dio estas la plej saĝa.
- Mi estas la plej aĝa.
Kiom oni vidas, en Esperanto oni povas rigardi absolutan superlativon kiel simplan elipson(?):
- Dio estas la plej saĝa (el ĉiuj la uloj).
- Mi estas la plej aĝa (filo de mia patro).
En aliaj lingvoj, kiel la latinidaj, tiu ne okazas:
- Eu sou inteligentíssimo (mi estas la plej inteligenta).
Estas tute malsama al:
- Eu sou o mais inteligente de meus irmãos (mi estas la plej inteligenta el miaj fratoj).