La Pasiono de Kristo
La Pasiono de Kristo | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | The Passion of the Christ |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | aramea lingvo latina lingvo hebrea lingvo |
Kina aperdato | 25-a de februaro 2004 |
Daŭro | 127 minutoj |
Ĝenro | Dramo/Historio |
Kameraado | Caleb Deschanel |
Buĝeto | Usona $30 milionoj |
Reĝisoro(j) | Mel Gibson |
Produktisto(j) | Bruce Davey Mel Gibson Stephen McEveety |
Scenaro | Benedict Fitzgerald Mel Gibson |
Filmita en | Italio |
Loko de rakonto | Israelo |
Muziko de | John Debney Gingger Shankar Jack Lenz |
Ĉefrolantoj | Jim Caviezel Maia Morgenstern Monica Bellucci Hristo Naumov Shopov Mattia Sbragia Rosalinda Celentano |
Produktinta firmao | Icon Productions |
Distribuo | Newmarket Films kaj aliaj |
IMDb | |
La Pasiono de Kristo estas filmo reĝisorita de Mel Gibson pri la lastaj dek du horoj de la vivo de Jesuo de Nazareto, surekranigita printempe de 2004.
Intriga resumo
[redakti | redakti fonton]Ĉirkaŭ la jaro 30 en la komuna epoko, en la provinco romia Palestino, obskura lignaĝisto juda nomita Jesuo de Nazareto estis ekinstruanta publike kaj proklamis la alvenon de "Regno de Dio". Jarcentojn la juda popolo estis atendanta la aperon de promesita liberiganto konata kiel la Mesio - persono kiu restaŭrigus la originan dignon de la judoj, kaj liberigus ties sanktan hejmlandon de ĉia malbono kaj malespero. En la mensoj de pluraj judoj, Jesuo ŝajnis esti tiu Mesio. Havante grupon da diŝciploj de li elektitan, Jesuo estis ekaltiranta el la plebaro de Galilejo kaj Judeo grandegan sekvantaron, kiu fine laŭdis lin kiel ties Mesio kaj Reĝo. Jesuo tamen ankaŭ havis multe da malamikoj ĉe Jerusalemo. La Sinedrio, reganta senato, kies anoj estis la ĉefaj princoj judoj kaj la Fariseoj, konspiris por Jesuon mortigi.
Helpite de Judaso Iskarioto, mem diŝciplo de Jesuo, la Sinedrio sukcesis aresti Jesuon kaj lin transdonis al la sekulara instanco romia pro malsubteneblaj akuzoj de ŝtatperfido kontraŭ Romio. Kvankam Jesuo konstante deklaris ke lia Regno estis ĉiela kaj spirituala, la Romia gubernisto Pontio Pilato, timanta ke tumulto okazus, ordonis ke Jesuo estu ekster la urbon kondukita kaj krucumita kiel krimulo.
Kritiko
[redakti | redakti fonton]- Historia precizeco (fidindeco) - la filmo estis sekvita de miksitaj reagoj. Male al lia komerca sukceso kaj la subteno kiun li ricevis de kristanaj komunumoj en Usono kaj ĉirkaŭ la mondo, estis tiuj kiuj akuzis Gibson je intence distordado de la faktoj kiuj aperas en la fontoj. Gibson diris ke lia unua devo estis aliĝi al kio estis dirita en la Sanktaj Skriboj, sed preter tio, kaj tiel longe kiel ĝi ne kontraŭdiris la fontojn, li prenis artan liberecon.
- Antisemitismo - Asertoj ke la filmo enhavis antisemitan enhavon. La sekcio de interreligiaj rilaton de la La usona juda Ligo Kontraŭ-Kalumnio spektis fruan version de la filmo kaj oficiale akre kondamnis ĝin.
- Perforto - Alia aserto farita kontraŭ la filmo estas ke ĝi estas nekutime perforta. Dek minutoj de la filmo estas dediĉitaj al la vipado de Jesuo, priskribita en la Nova Testamento en ununura verso en tri el la Evangelioj. Filmkritikisto Roger Ebert donis al la filmo la plej altan poentaron en ĝia rangigsistemo, sed notis ke ĝi estas la plej perforta filmo kiun li vidis kaj ke almenaŭ 80% de ĝi traktas perforton. Similaj akuzoj estis faritaj fare de aliaj kritikistoj.