Malfermitkoda programaro
Malfermitkoda programaro (angle open source software) estas komputila programaro, kiu plenumas la sekvajn kriteriojn:
- libera distribuado
- disponebla fontkodo
- rajto fari derivaĵojn
Disponi pri la fontoteksto de la programo ne sufiĉas; necesas kontroli ankaŭ ĝian uzpermesilon.
Malfermita kodo estas tipo de komputila programo en kiu la fonta kodo estas disponebla por ĝenerala publika uzado aŭ ŝanĝado el sia originala formo. Kelkaj programoj tiel Linukso aŭ Androido estas ekzemploj de malfermitkodaj programoj.
Terminologio: libera programaro kaj malfermita kodo
[redakti | redakti fonton]Ofte oni parolas pri libera programaro kaj malfermita kodo kiel pri sinonimoj, kaj kelkaj kreintoj de malfermita kodo tiel intencis, sed por multaj (t. e. por tiuj, kiuj konsideras MK-n kiel memstaran movadon) la celoj de la movadoj estas malsamaj.
La movado por malfermita kodo originis kiel redifino de libera programaro, unu el kaŭzoj de kiu estis parta samnomeco de "libera programaro" kaj "senpaga programaro" en la angla lingvo ("free software").
Libera programado emfazas la liberecon de la uzantoj (kaj, do, la kvar liberaĵojn), dum la movado por malfermita kodo nur volas ke la kodo estu malfermita kaj videbla por ke la aŭtoro kaj la programo povu profiti de helpo de aliuloj, kiuj volas ŝanĝi la programon. Do, oni povas konkludi ke libera programado estas socia movado kaj malfermita kodo estas teknika movado.
Kelkaj senpagaj programoj rekomenditaj en 2020
[redakti | redakti fonton]- Tutanota, pli sekura retpoŝto kun enkriptado
- Signal, tujmesaĝilo kun enkriptado
- Telegram, tujmesaĝilo kun enkriptado
Ĉefa malfermitkoda programaro rekomendita en 2019 (por Vindozo)
[redakti | redakti fonton]- KeepasXC, mastrumado de pasvortoj:
- LibreOffice, ofica programaro
- Notepad++, tekstoredaktilo
- Sumatra PDF, pdf-legilo
- QGIS, geografia informsistemo
- Scribus, perkomputila eldonado (PAO)
- VLC Media Player, legilo multmedia
- Avidemux, filmredaktilo
- Audacity, registrado kaj eldono de sonoj
- Inkscape, vektora bildigilo
- GIMP, bildredaktilo
- Thunderbird, retpoŝtilo
- Jitsi, tujmesaĝilo kaj reta kunsidilo
- Mozilla Fajrovulpo, retumilo (TTT-legilo)
- UBlock Origin, blokigilo de reklamo kaj spurado
- Qwant, serĉilo
- Freeplane, mensomapado:
- ProjectLibre, projektmastrumado
- 7-Zip, datumkompaktigo
- Greenshot, ekrankopiilo
- Ultradefrag, malfragmentigilo
- DVDStyler, DVD-filmregistrado
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- (angla) Communication and Safety Guidelines (Komunikado kaj gvidlinioj pri reta sekureco)
- Tutanota senpaga kaj forta sekureco inter du uzantoj de la sama retpoŝtilo
- Signal por rapida mesaĝilo kaj voĉapo (voĉa apleto)
- KeepasXC
- http://www.oreilly.com/catalog/opensources/book/toc.html
- http://sourceforge.net
- http://www.opensource.org/ (angle)
- La difino de libera programaro Arkivigite je 2014-04-22 per la retarkivo Wayback Machine