Okupacio
Okupacio (aŭ armea okupado) estas la provizora, malamika, efika kontrolo fare de unu suverena potenco de teritorio apartenanta al malsama suverena potenco. Ĉi tio povas okazi dum aŭ post konflikto. La reganta suvereno estas nomita la okupacianto, kaj la regata teritorio estas nomita la okupaciata teritorio, aŭ la armea okupita teritorio, sendepende de ĉu armeo fakte estas uzita por administri la teritorion.
La internacia juro pri konfliktoj enhavas regulojn aplikotaj kiam armeo agadas ekster la teritorio de sia ŝtato dum konflikto. En la internacia juro, la defino de okupacio estas kompleksa, do foje malfacilas scii, ĉu specifa kazo kongruas kun la kriterioj de okupacio.
Historio de la leĝoj de okupacio
[redakti | redakti fonton]Principo kiu gvidis batalantojn dum jarcentoj estis "al la venkanto apartenas la rabitaĵoj".[1] Emer de Vattel, en The Law of Nations (1758), prezentis fruan kodigon de la distingo inter aneksado de teritorio kaj okupacio: aneksado estis permanenta, sed male, okupacio estis rigardita kiel provizora, pro la natura rajto de suverenaj ŝtatoj al ilia "daŭra ekzisto".[1] Laŭ The International Law of Occupation, Second Edition (2012) de Eyal Benvenisti, "La fundamento sur kiu la tuta [moderna] leĝo de okupacio estas bazita estas la principo de neforigebleco de suvereneco per [ne-konsentita] unupartia ago de eksterlanda potenco [kaj de ĉi tiu principo] fontas la bazaj strukturaj limoj kiujn internacia juro trudas sur la okupacianto."[2]
Artikolo 42 de la Konvencio de Hago de 1907, "Milita Aŭtoritato super la teritorio de la malamika ŝtato", resumas la respondecon de la okupacianto restarigi kaj certigi publikan ordon kaj sekurecon, respektante la leĝojn en la okupaciata teritorio de la alia ŝtato.
Artikolo 2 de la Kvara Ĝeneva Konvencio asertas ke la difino de okupacio validas por "ĉiuj kazoj de parta aŭ totala okupacio de la teritorio de Alta Kontrakta Partio [k.e., suvereno]", eĉ se neniu armita rezisto estas renkontita.
Ekzemploj de okupacio
[redakti | redakti fonton]Antaŭ la dua mondmilito
[redakti | redakti fonton]- Japana okupacio de Koreio (1910-1945)
- Usona okupacio de Haitio (1915-1934)
Dum la dua mondmilito
[redakti | redakti fonton]- Germana okupacio de Ĉeĥoslovakio (1938-1945)
- Okupacio de baltaj ŝtatoj (1939-1941 kaj post-milito de Sovetunio & 1941-1944 de Germanio)
- Sovieta kaj germana okupacioj de Pollando (1939-1945)
- Germana okupacio de Francio (1940-1944)
- Germana okupacio de Norvegio (1940-1945)
Post la dua mondmilito
[redakti | redakti fonton]- Aliancita okupacio de Japanio (1945-1952)
- Aliancita okupacio de Germanio (brita, franca, sovetunia, kaj usona zonoj) (1945-1955)
- Israela okupacio de la Cisjordanio kaj la Golanaj Altaĵoj (1967-nuntempo)
- Turka okupacio de norda Kipro (1974-nuntempo)
- Rusia okupacio/aneksado de Krimeo (2014-nuntempo)
Okupado
[redakti | redakti fonton]Okupacio estas foje simple nomita "okupado", sed "okupado" ankaŭ havas aliajn signifojn.
- Okupado (armea, sed ne okupacia rego). Armea rego, ke ne kongruas la kondiĉoj de la difino en la Kvara Ĝeneva Konvencio. Ekzemple, aŭ okupanto aŭ popolo de la teritorio ne estas suverena nacio. ("Okupado de nova vulkana insulo en internaciaj akvoj.")
- Okupado (politika sed ne armea). Ekzemple, kiel socia aŭ politika movado, ĉeesti en registara konstruaĵo, kaj rifuzas foriri. Domokupado. ("La manifestaciantoj kviete sidis en la oficejo de la prezidanto.")
- Okupado (nek politika nek armea). Ekzemple, daŭre ekzisti en loko. ("Dek homoj povas okupi ĉi tiun lifton.")
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Anekso
- Domokupado
- Imperiismo
- Invado
- Koloniismo
- Konkistadoro
- Militleĝo
- SOFA (traktato pri militista statuso; angle: Status Of Forces Agreement)
- Teritoria disputo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Cole, Babaloba (1974). “Property and the Law of Belligerent Occupation: A Reexamination”, World Affairs (en) 137 (1), p. 66–85.
- ↑ Benvenisti, Eyal. (2012) The International Law of Occupation, Second Edition (angle), p. 6. ISBN 978-0-19-958889-3.