Saltu al enhavo

São Carlos (San-Paŭlio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el São Carlos (São Paulo))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: São Carlos
São Carlos (San-Paŭlio)
municipo de Brazilo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Sudorienta regiono
Subŝtato  San-Paŭlio
Mezoregiono Araraquara
Mikroregiono São Carlos
Fondita 4-a de novembro 1857
Poŝtkodo 13560-001 ĝis 13579-999
Telefonkodo 16
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 254 484  (2020) [+]
Loĝdenso 224 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 1′ S, 47° 53′ U (mapo)-22.017777777778-47.890833333333Koordinatoj: 22° 1′ S, 47° 53′ U (mapo) [+]
Alto 856 m
Areo 1 137,33 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
São Carlos (San-Paŭlio) (Brazilo)
São Carlos (San-Paŭlio) (Brazilo)
DEC
Situo de São Carlos (San-Paŭlio)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo São Carlos (São Paulo) [+]
vdr

São Carlos (oficiale portugale Município de São Carlos, nomata laŭ la kristana sanktulo Karlo Boromeo, prononco: /sɜ̃w̃ˈkaɾ.lʊs/ aŭ /sɜ̃w̃ˈkah.lʊʃ/, en Esperanto: San-Karlo, estas urbo, municipo, diocezo kaj universitata urbo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Araraquara kaj enstas la administra centro de samnoma mikroregiono São Carlos. Laŭ la stato de 2020 en la municipo vivis 254 484 loĝantoj sur areo de 1 137,33 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 224 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 189 841. La teritorio havas komunan limon kun Ribeirão Bonito, Ibaté, Américo Brasiliense, Analândia, Araraquara, Brotas, Descalvado, Itirapina, Luís Antônio, Rincão kaj Santa Lúcia. En la urbo situas unu el la sep terenoj de Universitato de San-Paŭlio.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Panoramo en São Carlos
Katedralo de São Carlos

San-Karlo situas en montaro en sudorienta parto de la lando. Campinas troviĝas 129, San-Paŭlo (urbo) kaj Guarulhos po 214, Curitiba 402, Nova Iguaçu 465, Belo Horizonte 474, Rio-de-Ĵanejro 490, Goiânia 612, Braziljo 693, Campo Grande 718, Porto Alegre 951, Salvador de Bahio 1413, Maceió 1891, Teresina 1961, Recife 2086, São Luís 2204, Natalo (Brazilo) 2263, Belém 2288, Manaus 2477 kilometrojn distance.

La historio komenciĝis en fino de la 18-a jarcento kun la malfermo de vojo, kiu kondukis al la orminejoj. São Carlos do Pinhal estis menciita en 1831, oni komencis krei bienojn por kafokultivado. En 1857 jam estis kelkaj domoj ĉirkaŭ la kapelo.

São Carlos estis levita al vilaĝo en 1865 kiam "câmara" aŭ reganta kamero estis kreita. São Carlos iĝis oficiale vilaĝo en 1874, sidloko de la municipo (=urbo) en 1880. La unua trajno alvenis en 1884, kiu helpis la kafo-transporton, aliparte amase alvenis eŭropanoj (ĉefe italoj). En la 1930-aj jaroj komenciĝis la industriiĝo, ekde la 1950-aj jaroj kampusoj estis fonditaj.

San-Karlo havas aktivan industrian profilon kun gravaj naciaj kaj internaciaj industriaĵoj kaj signifa agrikultura graveco. La urbego estis proklamita Nacia Ĉefurbo de la Teknologio en 2011.

San-Karlo situas en alteca tropika klimato per mildaj kaj sekaj vintroj. La temperaturo varias inter 15 - 27 °C. Jare pluvas po 1423 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter oktobro-marto pli ofte pluvas.

Stacidomo de São Carlos
ekologia ĝardeno

San-Karlo estas ligita per fervojo, ŝoseo kaj aere per flugmaŝinoj.

Partneraj urboj

[redakti | redakti fonton]

Esperanto-movado

[redakti | redakti fonton]

Tie estas gastiganto de Pasporta Servo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Nokta panoramo de San-Karlo