Distrikto Dâmbovița

distrikto (rumane județ) en Rumanio

Dâmbovița [dımbovica] estas distrikto (rumane județ) en la suda Rumanio, en Valaĥio. Ĝia ĉefurbo estas Târgoviște. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 479 404 loĝantoj sur areo de 4 054 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 118 loĝantoj/km².

Distrikto Dâmbovița
distrikto
Ĉefurbo Târgoviște
Regiono Valaĥio
mallonge DB
Telefono +40×45...
Areo
 
4 054 km²
(37-a rango)
Loĝantaro 479 404
(stato de 2021, 15-a rango)
Loĝdenso 118/km²
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3,
depende de la kompanio
vdr

Najbaroj: oriente: distrikto Prahova; sud-oriente: distrikto Ilfov; sude: distriktoj Giurgiu kaj Teleorman; okcidente: distrikto Argeș; norde: distrikto Brașov.

Dâmbovița havas areon de 4.054 km², tio estas 1,7 % de la areo de Rumanio. Ĝia plej alta loko estas pinto Omu en la montaro Bucegi, kun alto de 2.505 metroj; la plej malalta loko estas en la ebenaĵo Câmpia Titu kun 120–125 metroj. La distrikto konsistas el 2 municipoj, 5 urboj kaj 81 komunumoj kun 361 vilaĝoj.

Listo de la urboj en distrikto Dâmbovița

redakti
  • Fieni
  • Găești
  • Moreni
  • Pucioasa
  • Răcari
  • Târgoviște
  • Titu

Eksteraj ligiloj

redakti