Leopoldina de Braganzo kaj Burbono
Leopoldina de Braganzo kaj Burbono (1847-1871), ŝia kompleta nomo estis Leopoldina Teresa Francisca Carolina Micaela Gabriela Rafaela Gonzaga kaj ŝi estis la tria infano kaj dua filino de la brazila imperiestro Dom Petro la 2-a (1825-1841) kaj ties edzino Tereza Kristina de Burbono (1822-1889). Ŝi naskiĝis unu monaton post la morto de sia frato Afonso, Imperia princo de Brazilo (1845-1847) kaj ŝi estis unu jaron pli juna ol sia fratino Princino Izabela (1846-1921). Alnomita Via Princina moŝto Leopoldina de Brazilo, ŝi baptiĝis en la Imperia Kapelo de la episkopo Manuel do Monte Rodrigues de Araújo, Grafo de Irajá (1798-1863) kaj ricevis tiun nomon omaĝe al sia pripatra avino, la arkidukino Dona Leopoldina (1797-1826) de Aŭstrio.
Leopoldina de Braganzo kaj Burbono | ||
---|---|---|
Princino de Brazilo | ||
Princino Leopoldina ĉirkaŭ 1864
| ||
Persona informo | ||
Leopoldina Teresa Francisca Carolina Micaela Gabriela Rafaela Gonzaga de Bragança e Bourbon | ||
Naskiĝo | 13-an de julio 1847 en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo | |
Morto | 7-an de februaro 1871 (23-jaraĝa) en Vieno, Aŭstra imperio | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Tifoida febro vd | |
Tombo | Coburg (Koburgo) | |
Lingvoj | portugala vd | |
Ŝtataneco | Brazilo vd | |
Familio | ||
Dinastio | Braganzo | |
Patro | Petro la 2-a | |
Patrino | Tereza Kristina de Burbono | |
Gefratoj | Izabela de Brazilo, Petro Alfonso de Brazilo kaj Alfonso de Brazilo vd | |
Edz(in)o | Ludoviko Aŭgusto de Saksio-Koburgo-Gotao | |
Infanoj | Petro Aŭgusto Aŭgusto Leopoldo Jozefo Fernando Ludoviko Gastono | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Edziniĝo kaj familio
redaktiLa princino Leopoldina edziniĝis en la 15-a de decembro 1864 al la princo Ludoviko Aŭgusto, Duko de Saksio-Koburgo-Gotao (1845-1907), dua filo de la princo Aŭgusto de Saksio-Koburgo-Gotao (1818-1881) kaj ties edzino Klementina de Orleano (1817-1907). Ludoviko Aŭgusto kaj lia kuzo la Grafo d'Eu (1842-1922) estis senditaj al Brazilo por edziĝi al la filinoj de la Imperiestro Petro la 2-a, Izabela kaj Leopoldina. La originala aranĝo estis ke Gastono edziĝu al Leopoldina kaj Ludoviko Aŭgusto al Izabela, sed la fratinoj decidis interŝanĝi kaj ilia patro konsentis pri la deziro de siaj filinoj. Ludoviko Aŭgusto kaj Leopoldina geedziĝis du monatojn post la edziniĝo de Izabela kaj Gastono. Ekde tiam ŝi estis nomita Princino Ludoviko Aŭgusto de Saksio-Koburgo-Gota kaj tiele ŝi fariĝis bofratino de la reĝo Ferdinando la 1-a de Bulgario (1861-1948). Ili havis kvar infanojn:
- Petro Aŭgusto de Saksio-Koburgo kaj Braganzo (1866-1934)
- Aŭgusto Leopoldo, Princo de Saksio-Koburgo kaj Braganzo (1867-1922)
- Josefo Fernando, Princo de Saksio-Koburgo-Gotao (1869-1888) kaj
- Ludoviko Gastono, Princo de Saksio-Koburgo-Gotao (1870-1942)
Ekde sia edziniĝo, la princino Leopoldina komencis vivi inter Brazilo kaj Aŭstrio, kaj ĉiam reiris al sia naskiĝlando okaze de la naskiĝoj de sia infanaro. Kiam ŝi konstatis sian kvaran gravedecon, ŝi kaj la edzo decidis ne plu reveni al Brazilo, kaj en la 15-a de septembro 1870, la princo Ludoviko Gastono naskiĝis en la Kastelo de Ebenthal[1].
Morto
redaktiEn la unuaj monatoj de la jaro 1871, estante 23-jara, Leopoldina elmontris la unuajn simptomojn de la malsano kiu estonte ŝin mortigis. Atakita de tifoida febro, Leopoldina mortis en Vieno. Omaĝe al la princino, la Imperiestro Francisko Jozefo la 1-a de Aŭstrio dekretis oficialan funebron dum 30 tagoj. Post solena funebro celebrita de la Apostola Nuncio, Monsinjoro Mariano Falcinelli Antoniacci (1806-1874), ŝia korpo estis translokiĝinta al Koburgo, kie reprezentantoj de ĉiuj reĝaj domoj ĉeestis la ceremonion. Ŝia korpo kuŝas en la kripto de la Preĝejo Sankta Aŭgusteno, (Koburgo), apud la tomboj de siaj edzo kaj infanoj.
Belaj prezentaĵoj de Youtube
redaktiLiteraturo
redakti- GeneAll
- Royal.myorigins.org
- Tumblr
- Princess Isabel of Brazil: Gender and Power in the Nineteenth Century, Roderick J. Barman
- Portal São Francisco[rompita ligilo]
- Brazil and the Brazilians, Daniel Parish Kidder, James Cooley Fletcher
- Brazil, Errol Lincoln Uys
- Days of National Festivity in Rio de Janeiro, Brazil, 1823–1889, Hendrik Kraay
- Citizen Emperor: Pedro II and the Making of Brazil, 1825-1891, Roderick J. Barman
- Queen Victoria and the Discovery of the Riviera, Michael Nelson
- The Papers of Ulysses S. Grant: February 1-December 31, 1872, Ulysses Simpson Grant
- The Eclectic Magazine, Volume 64, Issue 1
- The Peerage of the British Empire as at Present Existing: Arranged and ..., Edmund Lodge
- Caetano José Munhoz, Domingos Van Erven
- Amores Brasileiros, Ana Amelia Mello Franco
- Adesão fatal: a participação portuguesa na Guerra do Paraguai, Mauro César Silveira