Saltu al enhavo

Ateno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri ĉefurbo de Greklando (Αθήνα). Por rilata dio en helena mitologio "Atena" (Ἀθηνᾶ) rigardu la paĝon Atena.
Ateno
greke: Αθήνα
ĉefurbo
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: Αθήνα
Lando Grekio Grekio
Duoninsulo Balkano
Provinco Atiko
Prefekturo Prefekturo Ateno
Historiaj regionoj Antikva Grekio, Helena civilizo
Situo Ateno
 - koordinatoj 37° 58′ 00″ N 23° 43′ 00″ O / 37.96667 °N, 23.71667 °O / 37.96667; 23.71667 (mapo)
Plej alta punkto 338
Plej malalta punkto 70
Areo 38,964 km² (3 896,4 ha)
 - de aglomeraĵo 411,717 km² (41 172 ha)
 - de metropolo 2 928,717 km² (292 872 ha)
Loĝantaro 745 514 (2001)
 - de aglomeraĵo 3 130 841
 - de metropolo 3 686 371
Denseco 19 133,41 loĝ./km²
 - de aglomeraĵo 7 604 loĝ./km²
 - de metropolo 1 259 loĝ./km²
Fondo 782 a.K.
Urbestro Kostas Bakoyannis

(ekde 1-a de septembro 2019)

Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo 10x xx, 11x xx, 120 xx
Telefona antaŭkodo 21
Aŭtokodoj Yxx, Zxx, Ixx (krom ZAx kaj INx)
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo de Ateno enkadre de Grekio
Situo de Ateno enkadre de Grekio
Situo de Ateno enkadre de Grekio
Urba mapo
Urba mapo
Urba mapo
Vikimedia Komunejo: Athens
Retpaĝo: www.cityofathens.gr
Map
Akademio de Ateno

Ateno (greke Αθήνα, aTHIna en greka prononco: [aˈθina], antikve-greke Ἀθῆναι, Athênai, aŭ pli malofte Atenoj), estas la nuna ĉefurbo kaj plej granda urbo de Grekio. Nuntempe, en Ateno vivas proksimume 4 milionoj da loĝantoj.

La regiono de kaj ĉirkaŭ la urbo nomiĝas nun Atiko (samkiel dum la antikva epoko), kaj Ateno estas la regiona centro. La urba haveno Pireo estas nun aparta urbo: Ateno kaj Pireo estas du el la entute kvar provincaj distriktoj de Atiko. La internacia flughaveno de la urbo estas nomata laŭ Eleftherios Venizelos. Ekzistas metroo.

La civito Ateno estis dum la antikva epoko unu el la unuaj demokratioj, kaj estis tre grava centro de la helena civilizo. Ĝi estas unu el la plej antikvai urboj de la mondo, kaj ties registrita historio etendas al ĉirkaŭ 3,400 jaroj, kaj ties plej antikva homa setlado ekis iam inter la 11a kaj la 7a jarmilo a.K.[1]

La klasika Ateno estis potenca urbo-ŝtato kiu stariĝis kongrue kun la pliiĝanta disvolvigo de la haveno de Pireo, kiu estis dekomence aparta urbo antaŭ ties aligo al Ateno en la 5a jarcento a.K. Ateno estis centro por arto, lernado kaj filozofio, hejmo de la Akademio de Platono kaj de la Liceo de Aristotelo,[2][3] kaj ĝi estis amplekse referencata kiel la lulilo de la okcidenta civilizo kaj la naskoloko de la demokratio,[4][5] ĉefe pro ĝia kultura kaj politika influo sur la Eŭropa kontinento, kaj partikulare sur la romianoj.[6] En moderna epoko, Ateno estas granda kosmopolita metropolo kaj centro por la ekonomia, financa, industria, marvetura, politika kaj kultura vivo en Grekio. En 2012, Ateno estis rangigita kiel la 39a plej riĉa urbo de la mondo laŭ aĉetopovo [7] kaj la 67a plej multekosta[8] laŭ studo de la financa entrepreno UBS.

Ateno estas agnoskita kiel monda urbo pro sia loko kaj gravo por ŝipaj konstruado kaj administrado, financo, komerco, amaskomunikiloj, distrado, artoj, internacia komerco, kulturo, edukado kaj turismo. Ĝi estas unu el la plej grandaj ekonomiaj centroj en sudorienta Eŭropo, kun granda financa sektoro, kaj ĝia haveno Pireo estas kaj la plej granda haveno por pasaĝeroj en Eŭropo[9][10][11][12] kaj la dua plej granda en la mondo.[13] La municipo (urbo) Ateno havis 664 046 loĝantojn (en 2011)[14] ene de siaj administraciaj limoj, kaj terareon de 38.96 km².[15][16] La urba areo de Ateno (Granda Ateno kaj Granda Pireo) etendas trans ties administraciaj municipaj urbolimoj, kun loĝantaro de 3 090 508 (en 2011)[17] en areo de 412 km².[18] Laŭ Eurostat[19] en 2011, la funkcia urba areo de Ateno estis la 9-a plej loĝata en la Eŭropa Unio (nome la 6-a plej loĝata ĉefurbo de la EU), kun 3 828 000 loĝantoj. Ateno estas ankaŭ la plej suda ĉefurbo de la eŭropa kontinento (sed ne, se enkalkuli la eŭropajn insulajn teritoriojn).

La heredo de la klasika epoko estas ankoraŭ evidenta en la urbo, reprezentata de antikvaj monumentoj kaj artaĵoj, el kiuj la plej fama estas la Partenono, konsiderata mejloŝtono de la komencoj de la okcidenta civilizo. La urbo plutenas ankaŭ monumentojn el la Romia kaj Bizanca epokoj, same kiel pli malgrandan nombron de Otomanaj monumentoj.

Ateno estas hejmo de du lokoj de Monda heredaĵo de Unesko, nome la Akropolo de Ateno kaj la mezepoka Monaĥejo Dafni. Simbolaj monumentoj de la moderna epoko, date el la establado de Ateno kiel la ĉefurbo de la sendependa greka ŝtato en 1834, estas la Greka Parlamento kaj la tiel nomita "arkitektura trilogio de Ateno", konsistanta el la Nacia Biblioteko de Grekio, la Nacia kaj Kapodistria Universitato de Ateno kaj la Akademio de Ateno. Ateno estas hejmo ankaŭ de kelkaj muzeoj kaj de kulturaj institucioj, kiaj la Nacia Arkeologia Muzeo, kie estas la plej granda kolekto de grekaj antikvaĵoj en la mondo, la Akropola Muzeo, la Muzeo de Ciklada Arto, la Benaki Muzeo kaj la Bizanca kaj Kristana Muzeo. Ateno estis la gastiganta urbo de unua moderna Olimpiko en 1896, kaj ankaŭ 108 jarojn poste ĝi estis hejmo de la Somera Olimpiko 2004.[20]

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

Laŭ unu teorio, la nomo de la urbo venas de la Hindeŭropa radiko ath- = kapo, supro, ĉar Akropolo, sur la samnoma monteto, estas la "fundamanta kerno" de la urbo. La elekton de tiu radiko klarigas la mito pri la nasko de diino Atena, kiu eliris tute armita el la kapo de Zeŭso. Antikve, la nomo estis Ἀθῆναι / Athễnai (plurala vorto)[21]. En moderna lingvo, Αθήνα / Athína estas la oficiala urba nomo.

En antikva greka, la nomo de la urbo estis Ἀθῆναι (Athēnai, [a.tʰɛ̂ː.nai̯] en klasika atika), kio estas plurala formo. Tamen en pli frua variaĵo de la greka, kiel en la Homera greka, la nomo estis normale en la singulara formo, nome Ἀθήνη (Athēnē).[22] Eble ĝi estis transformita al la plurala formo poste, kiel tiuj de Θῆβαι (Thêbai) kaj de Μυκῆναι (Μukênai). La radiko de la vorto estas eble ne de greka aŭ eĉ de hindeŭropa origino, kaj estas ebla restaĵo de la antaŭgreka substrato de Atiko,[23] kaj povus esti la nomo de la diino Atena (atike Ἀθηνᾶ, Athēnā, ionike Ἀθήνη, Athēnē, kaj dore Ἀθάνα, Athānā), kiu estis ĉiam rilata al la urbo Ateno. Dum la mezepoka periodo la nomo de la urbo estis ŝanĝita denove en la singularan formon Ἀθήνα. Tamen, post la establo de la moderna greka ŝtato, kaj parte pro konservismo en la tiam superreganta skriba lingvaĵo Katarevuso, Ἀθῆναι [aˈθine] iĝis denove la oficiala nomo de la urbo. Tiel restis ĝis la forlaso de Katarevuso en la 1970-aj jaroj, kiam Ἀθήνα, Athína, iĝis la oficiala nomo.

Origina mito kiu klarigis kiel Ateno estis akirinta sian nomon estis bone konata inter antikvaj Atenanoj kaj eĉ iĝis la temo de la skulptaĵo ĉe la okcidenta frontono de la Partenono. La diino de saĝo, nome Atena, kaj la dio de la maroj, Pozidono estis havante multajn malkonsentojn kaj batalojn inter ili, kaj unu el tiuj estis konkurenco por esti la Patrona Dio de la urbo. En klopodo allogi la popolon, Pozidono kreis salakvan akvofonton frapante la grundon per sia tridento, simbolante ŝiparan povon. Tamen, kiam Ateno kreis la olivarbon, simbolante pacon kaj prosperon, la Atenanoj, sub ilia reganto Cekropso, akceptis la olivarbon kaj nomigis la urbon laŭ Atena.

Oni proponis diversajn etimologiojn, nune plej ofte malakceptitaj, dum la 19a jarcento. Christian Lobeck proponis kiel la radiko de la nomo la vorton ἄθος (áthos) aŭ ἄνθος (ánthos) kun la signifo "floro", por indiki Atenon kiel la "floranta urbo". Ludwig von Döderlein proponis la radikon de la verbo θάω, nome θη- (tháō, thē-, "suĉi") por indiki ke Ateno havas fekundan grundon.[24]

En klasika literaturo, la urbo estis foje referencata kiel la Urbo de la Viola Krono, unuafoje dokumentata en teksto de Pindaro kiel ἰοστέφανοι Ἀθᾶναι (iostéphanoi Athânai), aŭ kiel τὸ κλεινὸν ἄστυ (tò kleinòn ásty, "la glora urbo"). En mezepokaj tekstoj, variaj nomoj estis Setines, Satine, kaj Astines, ĉiuj derivaĵoj inkludantaj falsajn etimologiojn de prepoziciaj frazoj.[25] Nune la esprimo η πρωτεύουσα (ī protévousa), "la ĉefurbo", iĝis iome komuna.

Vido de la Partenono en la Akropolo.
Atena, patrona diino de Ateno; (romepoka statuo de Atena Partena, Nacia Arkeologia Muzeo)
Akropolo de Ateno. Stare la teatro de Herodo Atiko, fone la Likabeto.
Akademio de Ateno.
Statuo def Tezeo ĉe la kvartalo Tiseio. Tezeo estis responsa, laŭ la mito, de la sinoikismos ("kunvivado") — nome politika unuigo de Atiko sub Ateno.

La plej antikva informo pri loĝantaro homa en Ateno estas el 11a al 7a jarmilo a.K. Ĉirkaŭ la 1400 a.K, en la mikena epoko, Ateno jam estis grava setlejo, kiu posedis fortikaĵon en la Akoropolo, kun la karakteraj muregoj el ŝtonegoj propraj de tiu civilizo. Oni ne konas ĉu Ateno estis detruita fine de la mikena epoko, ĉirkaŭ la 1200 a.K., kiel okazis ĉe aliaj urboj, sed ja tuŝis al ĝi la dekadenco de la urba civilizo kiu okazis en la venontaj jarcentoj.

Dum la 1-a jarmilo a.K., Ateno kreskis laŭ gravo kaj povo kaj iĝis unu de la hegemoniaj urboŝtatoj en la klasika Grekio. Proksimume inter la jaroj 500 a.K. kaj 323 ĝi estis unu el ĉefaj kulturaj kaj intelektaj centroj de la mondo, kaj okazigis multajn ideojn poste difinajn de la okcidenta civilizo, inter tiuj la koncepto de demokratio.

La Unua interaliancana milito helena estis farita de Ateno dum 357-355 a.K. kontraŭ Ĥio, Kos kaj Rodoso, la plej potencaj membroj de la Dua atika maroligo (Dua Delosa Ligo, ekde 378).

La malvenko kontraŭ Sparto en la jaro 431 a.K., la hegemonio de Makedonio en la posta helenisma epoko kaj fine la konkero romia restis kaj povon kaj prestiĝon al Ateno. La fino de la klasika epoko situiĝas en la jaro 529, kun la fermo de la filozofiaj lernejoj.

La diino de Ateno en la klasika epoko estis Atena rilata al la propra urbo kaj al la saĝeco.

Mezepoko kaj Moderna Epoko

[redakti | redakti fonton]

La Atena duklando estis ŝtato instituita en 1205 en la grekaj regionoj Atiko, Beocio, Lokrido kaj Megarido post la konkero de la Bizanca Imperio fare de Frankoj dum la kvara krucmilito.

Dum la tempo de la Bizanca Imperio Ateno dekadencis, dum la centro de bizanca povo en la aktuala teritorio de Grekio translokiĝis al Mistrao. Inter la 13a kaj la 15a jarcentoj la urbo falis en manoj de grekoj (bizancaj), frankoj kaj italoj de la Latina imperio, kiuj eĉ starigis la menciitan duklandon en Ateno; ankaŭ aragonanoj kaj sicilianoj okupis la urbon en diversaj momentoj, kaj la Duklando de Ateno kun tiu de Neopatrio, pasis al povo aragona. Finfine, en 1456, ĝi estis konkerita de la Otomana Imperio.

En la venontaj tempoj unue la loĝantaro konsiderinde malpliiĝis, ĝis nur 4.000 loĝantoj minimume. La otomanoj faris el la urbo kaza (nome administra centro) kaj permesis religian liberon al ne-islamanoj. Ekde la 17a jarcento oni starigis la sistemon kaj politikan kaj administran de “millet”, laŭ kiu la neislamanoj de la Imperio subigis al suvereneco pere de reprezentantoj (nome dimogerontes) elektitaj de la propraj subuloj, kiuj peris inter la turkaj austoritatoj kaj la loka greka popolo. Estis paco en Ateno kaj la loĝantaro atingis 15 mil kun revenintoj. En tiu pacepoko en Ateno la loka ekonomio floris.[26]

Ateno suferis atakon fare de Venecio en 1687, dum kiu la bombardado fare de venecianoj responsis por la eksplodo de eksplodaĵujo kiu ruinigis la Partenonon. Post la Milito de Greka Sendependigo (1821-1829) Ateno ekformis parton de la nova greka ŝtato, kaj estis nomumita oficiale ĉefurbo de Grekio la 18an de septembro de 1834 pro historiaj kaj sentimentalaj tialoj. Tiame ĝi estis urbo tre malgranda konstruita ĉirkaŭ la piedo de la Akropolo. La unua reĝo de Grekio, nome Otto de Bavario, kommisiis la arkitektojn Stamatios Kleantis kaj Eduard Schaubert por desegni modernan urbomapon kongrue por la ĉefurbo de ŝtato.

La unua moderna urbomapo konsistis el triangulo difinita de la Akropolo, la antikva tombejo Keramikos kaj la nova palaco de la Bavaridevena reĝo (nune hejmo de la Greka Parlamento), skizante la kontinuecon inter moderna kaj antikva Ateno. Novklasikismo, fakte la internacia stilo de tiu epoko, estis la arkitektura stilo tra kiu Bavaraj, Francaj kaj Grekaj arkitektoj kiaj Hansen, Klenze, Boulanger aŭ Kaftantzoglou desegnis la unuan gravajn publikajn konstruaĵojn de la nova ĉefurbo. En 1896, la urbo estis ejo de la unuaj modernaj Olimpikoj. Dum la 1920-aj jaroj nombraj grekaj rifuĝintoj, elpelitaj el Malgranda Azio post la Greka-turka milito, pligrandigis la loĝantaron de Ateno; sed estis ĉefe post la Dua Mondmilito, kaj el la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, kiam la loĝantaro de la urbo eksplodis, kaj Ateno vidis laŭgradan etendon.

En la 1980-aj jaroj evidentiĝis ke la fumnebulo el fabrikoj kaj la pliiĝanta aŭtaro, same kiel manko de taŭga libera spaco pro premiĝo, estis evoluinta al la plej graca defio de la urbo. Serio de kontraŭ-poluaj mezuroj deciditaj de la urbaj aŭtoritatoj en la 1990-aj jaroj, kombine kun substanca plibonigo de la urba infrastrukturo (kiaj la aŭtoŝoseo Attiki Odos, la etendo de la Atena Metroo, kaj la nova Atena Internacia Flughaveno), konsiderinde mildigis iom la poluon kaj transformis Atenon en multe pli funkcia urbo. Post tiuj de 1896, en Ateno okazis ankaŭ la interaj Olimpikoj de 1906 kaj la urbo ankoraŭ gastigis ankaŭ la Someran Olimpikon dum 2004.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Monto Likabeto, vidita el la Akropolo.
Vido de la Monto Penteliko, nome la dua plej alta monto ĉirkaŭ Ateno.

Ateno situas sur duoninsulo inter montoj kaj marbordo. Ateno etendas tra la centra ebenaĵo Atiko kiu estas ofte referencata kiel la Atena aŭ Atika Baseno (greke: Λεκανοπέδιο Αττικής). Tiu baseno estas limigita de kvar grandaj montoj: nome Monto Aigaleo okcidente, Monto Parniza norde, Monto Penteliko nordoriente kaj Monto Himeto oriente.[27] Trans la Monto Aegaleo kuŝas la Triazia ebenaĵo, kiu formas etendon de la centra ebenaĵo okcidente. La Sarona Golfo kuŝas sudokcidente. La Monto Parniza estas la plej alta el la kvar montoj (1,413 m),[28] kaj estis deklarita nacia parko.

La Monto Likabeto (antikve-greke Λυκαβηττός) aŭ Lykavittos estas monteto de Atiko apartenanta al montaro Penteliko ĉe Ateno. Formita dum Kretaceo, ĝi konsistas el kalkoŝtono. Ĝi kulminas je 277 metroj kaj konsistigas la plej altan pinton de urbo Ateno: la panoramo kiun ĝi ofertas al la urbo igas ĝin populara turisma celo. Funikularo, inaŭgurita en 1965, ebligas atingi la supron sur kiu troviĝas Kapelo Sankta Georgo (Hagios Georgios), konstruita en la 19-a jarcento.

La geomorfologio de Ateno estas konsiderata unu el la plej komplika en la mondo ĉar ties montoj okazigas temperaturan inversigan fenomenonon kiu, kun la malfacilaĵoj kiujn suferas la greka registaro por kontroli la industrian poluon, estis responsa pri la aerpoluaj problemoj kiujn suferas la urbo.[29] Tiu afero ne estas unika de Ateno; por ekzemplo, ankaŭ Los-Anĝeleso kaj Meksikurbo suferas pro similaj geomorfologiaj inversiĝaj problemoj.[30]

La riveroj Cefiso, Iliso kaj Eridano estas la historiaj riveroj de Ateno.

La klimato estas duonarida kun varmaj someroj Mediteranea klimato (Klimata klasifiko de Köppen: BSh al Csa). La dominanta trajto de la Atena klimato estas alternado inter longaj varmaj kaj sekaj someroj kaj mildaj al malvarmaj vintroj kun modera pluvokvanto.[31] Kun averaĝo de 419.1 milimetroj de jara precipitaĵo, la pluvo okazas ĉefe inter la monatoj de Oktobro kaj Aprilo. Julio kaj Aŭgusto estas la plej sekaj monatoj, dum ŝtormoj okazas dise unufoje aŭ dufoje monate.

La jara precipitaĵo de Ateno estas tipe pli malalta ol ĉe aliaj partoj de Grekio, ĉefe en okcidenta Grekio. Kiel ekzemplo, Ioanino ricevas ĉirkaŭ 1,300 mm jare, kaj Agrinio ĉirkaŭ 800 mm jare. Tagaj averaĝaj maksimumoj por Julio (1987–2016) estis mezuritaj je 34.5 °C,[32] sed kelkaj partoj de la urbo povas esti eĉ pli varmaj, partikulare ties okcidentaj areoj parte pro industriigo kaj parte pro nombraj naturaj faktoroj, kies kono estis disponebla el la mezo de la 19a jarcento.[33][34][35]

Ateno suferas pro la efikoj de la urba varmo-insulo en kelkaj areoj kio estas okazigita de la homa agado,[36][37] kio ŝanĝas la temperaturojn kompare kun la ĉirkaŭaj ruraj areoj,[38][39][40][41] kaj okazigas damaĝajn efikojn al la energia uzado, elspezojn por malvarmigo,[42][43] kaj atakojn kontraŭ la sano.[44] La urba varminsulo estis ankaŭ tialo almenaŭ parte pri la ŝanĝoj de la klimatologia temperatura tempo-serio de specifaj meteologiaj stacioj de Ateno, pro ties efiko sur la temperaturoj kaj sur la temperaturtendencoj registritaj de kelkaj meteologiaj stacioj.[45][46][47][48][49] Aliflanke, specifaj meteologija stacioj, kiaj la stacioj de la Nacia Ĝardeno kaj de Tisejo, estas malpli tuŝitaj aŭ ne spertas la efikon de la urba varminsulo.[50][51]

Ateno tenas la rekordon de la Monda Organizaĵo pri Meteologio por la plej alta temperaturo iam registrita en Eŭropo, nome 48.0 °C (118.4 ), kiu estis registrita en la ĉeurboj Elefsina kaj Tatoi de Ateno la 10an de Julio 1977.[52]

Urba morfologio

[redakti | redakti fonton]

Ateno kuŝas sur ebenaĵo Atiko, inter montoj Egaleo (Αιγάλεω) okcidente, monto Parnizo (Πάρνηθα) norde, Likabeto (Λυκαβηττός) nord-oriente, Himeto (Υμηττός) oriente, kaj la Sarona Golfo sud-okcidente.

Pro tiuj naturaj limoj, la urbo ne povos pligrandigi, kaj estas trafita de problemoj de poluado.

La antikva urbo estis konstruata ĉe la piedo de monto Akropolo (ἀκρόπολις).

Loĝantaro kaj Administracio

[redakti | redakti fonton]
Atiko nome la regiono de Grekio kie situas Ateno.

Ateno estas la ĉefa urbo de Grekio, kun 3 milionoj da loĝantoj en 2011, tio estas ĉirkaŭ unu triono de la entuta loĝantaro de Grekio

Antikva tempo : 300 000/400 000 da loĝantoj (ĉirkaŭkalkulo)
Jaro 1853 : 30 600
1879 : 65 500
1896 : 123 000
1925 : 443 000
2001 : 3 761 810


Ateno iĝis la ĉefurbo de Grekio en 1834, post Nafplio, kiu estis la provizora ĉefurbo el 1829. La municipo (urbo) de Ateno estas ankaŭ la ĉefurbo de la Atika regiono. La termino Ateno povas referenci ĉu al la municipo Ateno, al la Granda Ateno, aŭ al la tuta Atena Urba Areo.

Municipo (urbo) Ateno

[redakti | redakti fonton]
La sep distriktoj de la Atena municipo.

La municipo (urbo) Ateno estas la plej loĝata urbo de Grekio, kun 664,046 loĝantoj (en 2011)[53] kaj areo de 38.96 km²,[54] formante la kernon de la Atena Urba Areo ene de la Atika Baseno. La nuna urbestro de Ateno estas Giorgos Kaminis. La municipo estas dividata en sep municipaj distriktoj kiuj estas uzataj ĉefe por administraciaj celoj.

Je la censo de 2011, la loĝantaro de ĉiu el la sep municipaj distriktoj de Ateno estas la jena:[55]

  • 1a: 75,810
  • 2a: 103,004
  • 3a: 46,508
  • 4a: 85,629
  • 5a: 98,665
  • 6a: 130,582
  • 7a: 123,848

Po la Atenanoj la plej populara divido de la urbo estas pere de kvartaloj kiaj Pangrati, Ambelokipi, Eksarĥeia, Patisia, Ilisia, Petralona, Kukaki kaj Kipseli, ĉiuj el ili kun sia propra distinga historio kaj karakteroj.

Atena Urba Areo

[redakti | redakti fonton]

La Atena municipo formas la kernon kaj centron de la Granda Ateno, kiu konsistas el la Atena municipo kaj 34 pliaj municipoj, dividitaj en kvar regionaj unuoj (Centra, Norda, Suda kaj Okcidenta Atenoj), ĉirkaŭkalkulante 2,641,511 personojn (en 2011)[53] ene de areo de 361 km².[56] Ĝis 2010, tiuj kvar regionaj unuoj estis formintaj la poste abolitan Atenan Prefekturon. La municipo Pireo, nome la historia Atena haveno, kun siaj 4 ĉeurbaj municipoj formas la regiona unuo Pireo, kiu siavice formas la Grandan Pireon.

Granda Ateno kaj Granda Pireo kombinitaj formas la kontinuan konstruaĵaron nomita Atena Urba Areo (greke Πολεοδομικό Συγκρότημα Αθηνών), nomita ankaŭ la Urba Areo de la Ĉefurbo (greke Πολεοδομικό Συγκρότημα Πρωτεύουσας) aŭ simple Ateno (la plej ofta komuna uzo de la termino), kiu etendas al ĉirkaŭ 412 km²,[57] kun 3,090,508 loĝantoj je 2011. Atena Urba Areo estas konsiderata ke formas la urbon Ateno kiel tuto, spite siajn administraciajn dividojn, kiu estas finfine la plej granda urbo en Grekio kaj unu el la plej loĝataj urbaj areoj en Eŭropo.

Municipoj de Granda Ateno
Centra Ateno: 1. Urbo Ateno 2. Dafni-Imittos 3. Iliupoli 4. Vironas 5. Kaisariani 6. Zografu 7. Galaci 8. Filadelfeia-Ĥalkidona
Okcidenta Ateno:
29. Egaleo
30. Agia Varvara
31. Ĥaidari
32. Peristeri
33. Petrupoli
34. Ilion
35. Agioi Anargiroi-Kamatero
Norda Ateno:
9. Nea Ionia
10. Irakleio
11. Metamorfosi
12. Likovrisi-Pefki
13. Kifisio
14. Penteli
15. Marusi
16. Vrilisio
17. Agia Paraskevi
18. Papagu-Ĥolargos
19. Ĥalandri
20. Filotei-Psiĥiko
Suda Ateno: 21. Glifada 22. Elliniko-Argirupoli 23. Alimos 24. Agios Dimitrios 25. Nea Smirni 26. Palaio Faliro 27. Kalitea 28. Mosĥato-Tavros
Atena Urba Areo
Regionaj unuoj:
Centra Ateno:
*Blanka, Atena municipo
*Rozkolora, cetero de Centra Ateno
Purpura, Norda Ateno
Flava, Suda Ateno
Verda, Okcidenta Ateno
Bruna Pireo

Atena Metropola Areo

[redakti | redakti fonton]

La Atena Metropola Areo (greke Μητροπολιτική Περιοχή της Αθήνας), kun areo de 2928.717 km² kaj loĝata de 3,753,783 personoj en 2011,[53] konsistas el la Atena Urba Areo kun la aldono de urboj kaj vilaĝoj de Orienta kaj Okcidenta Atikoj, kiuj ĉirkaŭas la densan urban areon de la greka ĉefurbo. Ĝi fakte etendas al la tuta duoninsulo de Atiko, kiu estas la plej grava parto de la regiono Atika, eksklude la insuloj.

Klasigo de regionaj unuoj ene de Granda Ateno, Atena Urba Areo kaj Atena Metropola Areo
Regionaj unuoj Loĝantaro (2011)
Centra Ateno 1,029,520 Granda Ateno
2,641,511
Atena Urba Areo
3,090,508
Atena Metropola Areo
3,753,783
Norda Ateno 592,490
Suda Ateno 529,826
Okcidenta Ateno 489,675
Pireo 448,997 Granda Pireo
448,997
Orienta Atiko 502,348
Okcidenta Atiko 160,927


Panoramoj

[redakti | redakti fonton]
Panorama vido de Monto Likabeto, stratoj Stadiu kaj Panepistimiu.
Vido de partoj de centra Ateno kaj de ties orientaj ĉeurboj el Monto Likabeto.
Panoramo de Ateno
Panoramo de Ateno

Arkitekturo

[redakti | redakti fonton]
Tegmentoj de tradicistilaj domoj en Plaka.
Zapejo.
Urbodomo (ark. Panagis Kalkos) ĉe la Placo Kotzia.
Du apartamentaj konstruaĵoj en centra Ateno. La maldekstra estas modernisma konstruaĵo de la 1930-aj jaroj, dum la dekstra estis konstruita en la 1950-aj jaroj.

Ateno utiligis arkitekturajn stilojn range el Grek-Romia kaj Novklasika al modernaj tempoj. Ili ofte troviĝas en la samaj areoj, ĉar Ateno ne estas markita de uniformeco de arkitektura stilo.

Por la plej granda parto de la 19a jarcento Novklasikismo dominis Atenon, same kiel kelkaj devojiĝoj el ĝi tia kia Eklektikismo, speciale en la komenco de la 20a jarcento. Tiele, la Malnova Reĝa Palaco estis la unua grava publika konstruaĵo kiu estis konstruita, nome inter 1836 kaj 1843. Poste en la mezo kaj fino de la 19a jarcento, Teofilo Hansen kaj Ernst Ziller partoprenis en la konstruado de multaj novklasikaj konstruaĵoj kiaj la Atena Akademio kaj la Zapejo. Ziller ankaŭ desegnis multajn privatajn domojn en la centro de Ateno kiuj laŭgrade iĝis publikaj, kutime pere de donacoj, kiaj la Iliou Melathron de Schliemann.

Komence en la 1920-aj jaroj, Moderna arkitekturo kia tiu de Bauhaus kaj Art Deco ekinfluis kiel sur preskaŭ ĉiuj grekaj arkitektoj, kaj konstruaĵoj kaj publikaj kaj privataj estis konstruitaj kongrue kun tiuj stiloj. Lokoj kun granda nombro de tiaj konstruaĵoj estas Kolonaki, kaj kelkaj areoj de la centro de la urbo; kvartalo disvolvigita en tiu periodo estas Kipseli.[58]

En la 1950-aj kaj la 1960-aj jaroj dum la etendigo kaj disvolvigo de Ateno, ankaŭ aliaj modernaj movadoj kiaj la Internacia stilo ludis gravan rolon. La centro de Ateno estis ege rekonstruita, konduke al la detruado de nombraj novklasikaj konstruaĵoj. La arkitektoj de tiu epoko uzis materialojn kiaj vitro, marmoro kaj aluminio, kaj multajn miksitajn modernajn kaj klasikajn elementojn.[59] Post la Dua Mondmilito, internacie konataj arkitektoj desegnis kaj konstruis en la urbo kiel Walter Gropius, kun sia desegno por la Usona Ambasado, kaj, inter aliaj, Eero Saarinen, kun sia postmilita desegno por la orienta terminalo de la Internacia Flughaveno Ellinikon.

Urba skulptarto

[redakti | redakti fonton]

Tra la tuta urbo povas troviĝi kelkaj statuoj aŭ bustoj. Krom la novklasikaĵoj de Leonidas Drosis ĉe la Akademio de Ateno (Platono, Sokrato, Apolono, Atena), aliaj elstaraĵoj estas la statuo de Tezeo fare de Georgios Fitalis ĉe Tizeio, de helenofiloj kiel Lord Byron, George Canning kaj William Gladstone, la rajda statuo de Teodoros Kolokotronis fare de Lazaros Soĥos antaŭ la Malnova Parlamento, statuoj de Ioannis Kapodistrias, Rigas Feraios kaj Adamantios Korais ĉe la Universitato, de Evangelos Zappas kaj Konstantinos Zappas ĉe la Zapejo, de Ioannis Varvakis ĉe la Nacia Ĝardeno, la "lignorompisto" de Dimitrios Filippotis, la rajda statuo de Aleksandros Papagos ĉe Papagu distrikto kaj variaj bustoj de luktantoj de la Grekia sendependeco ĉe la Pedion tou Areos. Grava mejloŝtono estas ankaŭ la Tombo de la Nekonata Soldato en Sintagma.

Kvartaloj

[redakti | redakti fonton]
Aera vido de Atena urba areo kaj la Sarona Golfo.

La municipo Ateno, nome urba centro de la Atena Urba Areo, estas dividita en kelkajn distriktojn: Omonoia, Sintagma, Eksarĥeia, Agios Nikolaos, Neapolis, Likavitos, Lofos Strefi, Lofos Finopulu, Lofos Filopapu, Pedion Areos, Metaksurgeio, Agios Kostantinos, Larisa Stacio, Keramikos, Psiri, Monastiraki, Gazi, Tision, Kapnikarea, Agia Irini, Aerides, Anafiotika, Plaka, Akropolo, Pnika, Makrigiani, Lofos Arditu, Zapejo, Agios Spiridon, Pangration, Kolonaki, Deksameni, Evangelismos, Guva, Agios Ioannis, Neos Kosmos, Kukaki, Kinosargus, Fiks, Ano Petralona, Kato Petralona, Ruf, Votanikos, Profitis Daniil, Akadimia Platonos, Kolonos, Kolokintu, Placo Atikis, Lofos Skuze, Sepolia, Kipseli, Agios Meletios, Nea Kipseli, Gizi, Poligono, Ampelokipoi, Panormu-Gerokomeio, Pentagono, Elinoroson, Nea Filotei, Ano Kipseli, Turkovunia-Lofos Patacu, Lofos Elikonos, Koliacu, Timarakia, Kato Patisia, Treis Gefires, Agios Elefterios, Ano Patisia, Kipriadu, Menidi, Prompona, Agios Panteleimonas, Pangrati, Gudi kaj Ilisia.

Vizitindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Partenono

Transportoj

[redakti | redakti fonton]

La Metroo de Ateno estas la subtera metrosistemo de Ateno, konstruita de la metrokompanio Attiko (Αττικό Μετρό) (laŭlitere “metroo de Atiko”) kaj la kompanio ISAP (Ilektrikoi Sidirodromoi Athinon-Pireos/Ηλεκτρικοί Σιδηρόδρομοι Αθηνών-Πειραιώς) (elektraj fervojoj de Ateno al Pireo).

Moderna tramsistemo estis malfermita la 19-an de julio 2004.

La Internacia Flughaveno Ellinikon, foje literumita ankaŭ Hellinikon (en greka: Ελληνικόν) estis la internacia flughaveno de Ateno dum sesdek jaroj ĝis 2001, kiam ĝi estis anstataŭata de la nova Atena Internacia Flughaveno "Eleftherios Venizelos".

En Ateno troveblas pluraj universitatoj. Ekzemple menciindas la Atena universitato pri ekonomiko kaj komerco, la Nacia Politekniko de Ateno Universitato Panteion kaj la Nacia kaj Kapodistria Universitato de Ateno.

Ateno kaj Esperanto

[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas Atenon:

Ili spirfluge venas super multhoman Atenon,
kie la Partenono en Akropolo sublimas
kun di-statuoj flankaj kaj la frontonoj aludaj.
Jen Atenea Templo, jen Dioniza Teatro,
sur roko elĉizita, l'Erektejono voluta
kun nobla kolonaro de l'Kariatida Portiko.
Muregoj, monumentaj pordoj, triumfaj arkaĵoj
kaj temploj ĉirkaŭstaras la Telesterjon unikan.[60]

En Ateno en la jaro 1976 okazis la 61-a Universala Kongreso de Esperanto.

Partneraj urboj

[redakti | redakti fonton]

Ateno havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:

Konataj urbanoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "v4.ethnos.gr – Οι πρώτοι… Αθηναίοι". Ethnos.gr. [1] Alirita la 29an de Majo 2017.
  2. "Contents and Principles of the Programme of Unification of the Archaeological Sites of Athens". Hellenic Ministry of Culture. www.yppo.gr. [2] Arkivigite je 2016-08-21 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 29an de Majo 2017.
  3. CNN & Associated Press (16a de Januaro 1997). "Greece uncovers 'holy grail' of Greek archeology". CNN. Arkivita el la originalo la 6an de Decembro 2007. [3] Alirita la 29an de Majo 2017.
  4. "Athens". [4] Alirita la 29an de Majo 2017. "Ancient Greek Athenai, historic city and capital of Greece. Many of classical civilization's intellectual and artistic ideas originated there, and the city is generally considered to be the birthplace of Western civilization"
  5. BBC History on Greek Democracy – [5] Alirita la 29an de Majo 2017
  6. Encarta Ancient Greece from the Internet Archive– [6] Alirita la 28an de Februaro 2012. Arkivita la 31an de Oktobro 2009.
  7. "City Mayors: World's richest cities by purchasing power". City Mayors. 2008. Arkivita el la originalo en 6a de Majo 2008. [7] Alirita la 29an de Majo 2017.
  8. "City Mayors: Cost of living – The world's most expensive cities". City Mayors. 2008. Arkivita el la originalo en la 24a de Decembro 2008. [8] Alirita la 29an de Majo 2017.
  9. "Port of the month: Piraeus Port Authority". European Sea Ports Organisation V.Z.W./A.S.B.L. (ESPO). 30-a de aprilo 2014. "The Port of Piraeus is a port of large sizes. It is the largest passenger port and one of the largest commercial ports in Europe." [9] Alirita la 29an de Majo 2017.
  10. Qihao Weng (23-a de majo 2014). Global Urban Monitoring and Assessment through Earth Observation. CRC Press. p. 259. ISBN 978-1-4665-6450-3. "Piraeus port, the chief port in Greece and the largest passenger port in Europe." [10] Alirita la 29an de Majo 2017.
  11. SPIEGEL ONLINE, Hamburg, Germanio (9-a de aprilo 2015). "China Seeks Gateway to Europe with Greek Port". SPIEGEL ONLINE. [11] Alirita la 29-an de majo 2017.
  12. "Piraeus by Maritime Database". www.maritime-database.com. [12] Alirita la 29an de Majo 2017.
  13. "ANEK Lines – Piraeus". www.anek.gr. Arkivita el la originalo la 3-an de decembro 2008. [13] Alirita la 29an de Majo 2017.
  14. "Απογραφή Πληθυσμού – Κατοικιών 2011. ΜΟΝΙΜΟΣ Πληθυσμός" (en greka). Helena Statistika Aŭtoritato.
  15. "Population & housing census 2001 (incl. area and average elevation)" (PDF) (en greka). Nacia Statistika Servo de Grekio. Arkivita el la originalo (PDF) la 21-an de septembro 2015. [14] Alirita la 29an de Majo 2017.
  16. "Characteristics". Hellenic Interior Ministry. www.ypes.gr. Arkivita el la originalo la 4-an de januaro 2007. [15] Alirita la 29-an de majo 2017.
  17. "ΕΛΣΤΑΤ Απογραφη 2011" (PDF). www.statistics.gr. Arkivita el la originalo (PDF) la 11-an de oktobro 2011. [16] Alirita la 29-an de majo 2017.
  18. "Characteristics"
  19. [17] Alirita la 29-an de majo 2017.
  20. ((CNN & Sports Illustrated)). "Sentiment a factor as Athens gets 2004 Olympics", sportsillustrated.cnn.com, 5a de Septembro 1997. Kontrolita 28a de Marto 2007. Arkivigite je 2008-05-19 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-05-19. Alirita 2017-05-29 .
  21. Laŭ Tucidido la pluralo estas postsigno de la kuniĝo de urboj kiuj iĝis Ateno.
  22. Kiel por ekzemplo en Od.7.80.
  23. R. S. P. Beekes, Etymological Dictionary of Greek, Brill, 2009, p. 29 (s.v. "Ἀθήνη").
  24. Great Greek Encyclopedia, vol. II, Ateno 1927, p. 30.
  25. Bourne, Edward G. (1887). “The Derivation of Stamboul”, American Journal of Philology 8 (1), p. 78–82. doi:10.2307/287478. 
  26. http://www.athensinfoguide.com/history/t8-1modern.htm
  27. "Focus on Athens" (PDF). UHI Quarterly Newsletter, Issue 1, Majo 2009, paĝo 2. www.urbanheatisland.info. Alirita la 18an de Marto 2011.
  28. "Welcome!!!". Parnitha-np.gr. [18] Arkivigite je 2019-01-28 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 1an de Junio 2017.
  29. Tung, Anthony (2001). "The City the Gods Besieged". Preserving the World's Great Cities: The Destruction and Renewal of the Historic Metropolis. New York: Three Rivers Press. p. 266. ISBN 0-609-80815-X.
  30. Tung
  31. Founda D. (2011). "Evolution of the air temperature in Athens and evidence of climatic change: A review". Advances in Building Energy Research, 5,1, 7–41, [19].
  32. Το αρχείο του Θησείου (greke). Meteoclub. [20] alirita la 1an de Junio 2017.
  33. Κωνσταντίνος Μαυρογιάννης, Αθήναι (1981).Παρατηρήσεις επί του κλίματος των Αθηνών και της ενεργείας αυτού επί της ζωϊκής οικονομίας σελ 29.
  34. hpanitsidis (22a de Junio 2007). "ΕΡΓΟ ΑΝΑΒΑΘΜΙΣΗΣ ΔΙΥΛΙΣΤΗΡΙΟΥ ΕΛΕΥΣΙΝΑΣ" (PDF). [21] Alirita la 1an de Junio 2017.
  35. Giannopoulou K., Livada I., Santamouris M., Saliari M., Assimakopoulos M., Caouris Y.G. (2011). "On the characteristics of the summer urban heat island in Athens, Greece". Sustainable Cities and Society, 1, pp. 16–28.
  36. Giannakopoulos C., Hatzai M., Kostopoulou E., McCarty M., Goodess C. (2010). "The impact of climate change and urban heat islands on the occurrence of extreme events in cities. The Athens case". Proc. of the 10th International Conference on Meteorology, Climatology and Atmospheric Physics, Patras, Greece, 25–28 May 2010, pp. 745–752.
  37. "European Space Agency ESA helps make summer in the city more bearable". Arkivita el la originalo en 22a de Novembro 2010. [22] Alirita la 1an de Junio 2017.
  38. Katsoulis B.D., Theoharatos G.A. (1985). "Indications of the Urban Heat Island in Athens, Greece". Journal of Applied Meteorology, vol. 24, Issue 12, pp.1296–1302
  39. Stathopoulou M., Cartalis C., Andritsos A. (2005)."Assessing the thermal environment of major cities in Greece". International Conference "Passive and Low Energy Cooling for the Built Environment", Majo 2005, Santorini, Greece, pp. 108–112.
  40. Kassomenos P.A. kaj Katsoulis B.D. (2006). "Mesoscale and macroscale aspects of the morning Urban Heat Island around Athens, Greese", Meteorology and Atmospheric Physics, 94, pp. 209–218.
  41. Santamouris M., Papanikolaou N., Livada I., Koronakis I., Georgakis A., Assimakopoulos D.N. (2001). "On the impact of urban climate on the energy consumption of buildings". Solar Energy, 70 (3): pp. 201–216.
  42. Santamouris M. (1997). "Passive Cooling and Urban Layout". Interim Report, POLIS Research Project, European Commission, Directorate General for Science, Research and Development and human wellbeing and health.
  43. Santamouris M., Papanikolaou I., Livada I., Koronakis C., Georgakis C, Assimakopoulos D.N. (2001). "On the impact of Urban Climate to the Energy Consumption of Buildings". Solar Energy, 70, 3, pp. 201–216.
  44. "European Space Agency ESA helps make summer in the city more bearable"
  45. Katsoulis, B. (1987). "Indications of change of climate from the Analysis of air temperature time series in Athens, Greece". Climatic Change. 10 (1): 67–79. doi:10.1007/BF00140557.
  46. Repapis, C. C.; Metaxas, D. A. (1985). "The Possible influence of the urbanization in Athens city on the air temperature climatic fluctuations at the National Observatory". Proc. of the 3rd Hellenic-British Climatological Congress, Athens, Greece 17–21 April 1985: 188–195.
  47. Philandras, C. M.; Metaxas, D. A.; Nastos, P. T. (1999). "Climate variability and Urbanization in Athens". Theoretical and Applied Climatology. 63 (1–2): 65–72. doi:10.1007/s007040050092.
  48. Philandras, C. M.; Nastos, P. T. (2002). "The Athens urban effect on the air temperature time series of the National Observatory of Athens and New Philadelphia stations". Proc. of the 6th Hellenic Conference on Meteorology, Climatology and Atmospheric Physics, Ioannina Greece, 25–28 September 2002: 501–506.
  49. Repapis, C. C.; Philandras, C. M.; Kalabokas, P. D.; Zerefos, C. S. (2007). "Is the last years abrupt warming in the National Observatory of Athens records a Climate Change Manifestation?". Global NEST Journal. 9 (2): 107–116.
  50. Katsoulis B.D., Theoharatos G.A. (1985)
  51. Livada, I.; Santamouris, M.; Niachou, K.; Papanikolaou, N.; Mihalakakou, G. (2002). "Determination of places in the great Athens area where the heat island effect is observed". Theoretical and Applied Climatology. 71 (3–4): 219–230. Bibcode:2002ThApC..71..219L. doi:10.1007/s007040200006.
  52. Arizona State University, Monda Organizaĵo pri Meteologio, [23] alirita la 1an de Junio 2017.
  53. 53,0 53,1 53,2 "Απογραφή Πληθυσμού – Κατοικιών 2011. ΜΟΝΙΜΟΣ Πληθυσμός" (en greka). Hellenic Statistical Authority. [www.statistics.gr/documents/20181/1210503/resident_population_census2011rev.xls] Alirita la 3a de Junio 2017.
  54. "Censo de loĝantaro kaj loĝado de 2001 (inkl. areon kaj averaĝan alton)" (PDF) (en greka). Nacia Statistika Servo de Grekio. Arkivita el la originalo (PDF) en la 21a de Septembro 2015. [24] Alirita la 3an de Junio 2017.
  55. PAGE-themes. statistics.gr. Arkivita el la originalo je 6a de Oktobro 2014. Alirita 3a de Oktobro 2014 .
  56. "Characteristics". Hellenic Interior Ministry. www.ypes.gr. Arkivita el la originalo en la 4a de Januaro 2007. [25] Alirita la 3a de Junio 2017.
  57. Kallikratis reform law text. Arkivita el la originalo je 2017-10-19. Alirita 2017-06-02 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-06-12. Alirita 2017-06-02 .
  58. Fessas-Emmanouil, Helen. Ελληνική Αρχιτεκτονική Εταιρεία: Αρχιτέκτονες του 20ού αιώνα: Μέλη της Εταιρείας, Ποταμός, Athens, 2009, p. XXV kaj p. XXI, (ISBN 960-6691-38-1)
  59. Fessas-Emmanouil, Helen. Ελληνική Αρχιτεκτονική Εταιρεία: Αρχιτέκτονες του 20ού αιώνα: Μέλη της Εταιρείας, Ποταμός, Athens, 2009, p. XXXI, ISBN 960-6691-38-1
  60. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 118.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.