Ágnes Néda
Aspekto
Ágnes Néda | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de januaro 1939 en Miercurea Ciuc |
Morto | 17-an de aprilo 2024 (85-jaraĝa) en Kluĵo |
Ŝtataneco | Rumanio |
Alma mater | Universitato Bolyai de Kluĵo (1955–1959) |
Familio | |
Edz(in)o | Árpád Néda |
Infanoj | Zoltán Néda, Tamás Néda |
Okupo | |
Okupo | matematikisto |
NÉDA Ágnes (pr. ne:da) estas rumanuja hungara matematikistino, redaktorino naskiĝinta en Miercurea Ciuc la 26-an de januaro 1939 kaj mortis en Kluĵo la 17-an de aprilo 2024. Ŝi estas la edzino de fizikisto Árpád Néda, la patrino de fizikisto Zoltán Néda kaj de fizikisto Tamás Néda.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Ágnes Néda finis la fakon pri matematiko-fiziko en 1959 en la Universitato Bolyai kaj instruis en Lupeni (Harghita) (1959-1964), poste en Luna de Sus . Ŝi estis redaktorino de la gazeto Matematikai Lapok (1964-1997), ĉefredaktorino (1993-2002). Ŝi estas amatora pentristino kaj ŝi havis tri individuajn kaj kvar grupajn ekspoziciojn.
Premioj, distingoj
[redakti | redakti fonton]- 2007 - Memormedalo Farkas Gyula.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Erdélyi Magyar Ki Kicsoda 2010.