Saltu al enhavo

Ĝumejra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝumejra
setlejo
kvartalo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 25° 13′ N, 55° 15′ O (mapo)25.21006944444455.248961111111Koordinatoj: 25° 13′ N, 55° 15′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Ĝumejra (Dubajo)
Ĝumejra (Dubajo)
DEC
Situo de Ĝumejra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jumeirah [+]
vdr

ĜumejraĜumejraho (en araba: جُمَيْرَا) estas distrikto en okcidenta Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE), nome en Bur Dubajo. Tiu estas komunumo kiu bordas norde kun Almanĥul, sude kun Alkoz, oriente kun Alŭasl kaj okcidente kun la Persa Golfo, ĉar temas pri ĉemara promenejo.

Ĝi havas 26 499 loĝantojn. Ĝumejra estas marborda loĝeja areo de Dubajo, kiu enhavas privatajn loĝejojn kaj hotelajn instalaĵojn. Tiu areo estas tre populara inter enmigrintoj kiuj laboras en la emirlando kaj ankaŭ estas familiara por multaj turistoj kiuj vizitas Dubajon.[1]

Ĝumejra estas subdividita en kvar sub-komunumoj, kiuj estas la jenaj:

  • Ĝumejra Unua
  • Ĝumejra Dua
  • Ĝumejra Tria kaj
  • Ĝumejra Palmo, kiu estas artefarita insulo kun la formo de palmo ĉirkaŭita de krescento.
  1. "Jumeirah". propertyfinder.ae blog. 2014-11-09. Alirita la 9an de julio 2019.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]