Saltu al enhavo

Arkadio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Antikva Arkadio)
Tiu ĉi artikolo temas pri la historia pejzaĝo kaj nuna provinco de Grekio. Ankaŭ ekzistis samnoma orient-romia imperiestro Arkadio, kiu vivis inter la jaroj 377 kaj 408)
Arkadio
Historia regiono
provinco de Grekio, regiona unuo de Grekio [+]

LandoGrekio

- koordinatoj37° 29′ 37″ N, 22° 21′ 21″ O (mapo)37.493622.3559Koordinatoj: 37° 29′ 37″ N, 22° 21′ 21″ O (mapo)
Akvokolektejo4 419 km² (441 900 ha) [+]
Areo4 419 km² (441 900 ha) [+]

Loĝantaro102 035 [+] (2005)
Denseco23,09 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoUTC+02:00, UTC+03:00 [+]
Poŝtkodo22x xx [+]

Arkadio (Tero)
Arkadio (Tero)
situo de Arkadio en Grekio

Arkadio (Grekio)
Arkadio (Grekio)
DEC

Map
Arkadio

Vikimedia Komunejo:  Arcadia, Peloponnese [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Arkadio (greke Αρκαδία, Arkadía) estas historia pejzaĝo de Grekio. Ĝi kovras areon de 4 419 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 102 000 loĝantojn. Arkadio krome ĝis administra reformo efektivigita komence de 2011 estis unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomiĝas Νομός, do "nomos"). Ĉefa loĝloko estas la urbo Tripolo, inter pliaj komunumoj aparte menciindas Megalopoli, kiu kiam ĝi kreiĝis en 371 a.K. estis la unua granda urbigo en la antikva pejzaĝo Arkadio. La teritorio estas montara kaj situas centre de la duoninsulo Peloponezo. Ĝi apartenas al la samnoma administra regiono ("periferio") Peloponezo kaj nun oficiale nomiĝas "regiona unuo".

Mito Arkadio

[redakti | redakti fonton]
Poussin: "Et in Arcadia ego" (Kaj mi en Arkadio)

La loĝantoj de Arkadio dum la antikva epoko konsideriĝis popolo de simplaj paŝtistoj ne aparte atentaj pri ĝentileco aŭ eleganta konduto. Tiu karakterizo parte klariĝis pro la izolita geografia situo de la pejzaĝo. Sed jam dum la epoko de la Helenismo Arkadio idealiĝis al mito, kiun la Esperanto-vortaro PIV koncize nomas "ideala paŝtista paradizo". Laŭ tiu mito la fora regiono estu ora loko, kie la homoj sen premo de malfacila profesia laboro kaj de neceso pri socia adaptiĝo povus vivi en idilia naturo, estante kontentaj kaj feliĉaj paŝtistoj, sanaj kaj dorlotitaj de agrabla, frusomera sunbrilo. La regiono tiel iĝis simbolo de paca beleco kaj de kampara paradizo. Sekve ĝi estis plej ŝatata temo ekzemple de la idealismaj paŝtistaj poemoj de la romia verkisto Vergilio, sed ankaŭ de la literaturo de la renesanco kaj baroko kaj de sennombraj pentraĵoj de la 16-a ĝis la 18-a jarcentoj.

En la antikva literaturo latinlingva la regiono, origine klare situanta en Grekio, estas foje "translokita" al Sicilio.

La "revo pri Arkadio" en la frua moderna epoko

[redakti | redakti fonton]

El la mito Arkadio en la frua moderna epoko iĝis la koncepto, ke eblas vivo trans ĉiaj sociaj devigoj. El reva poezio iĝis politika fantazio, kiu flegatis aparte de la alta nobelaro, kiu dum la epoko de fortiĝantaj burĝaro, intelektularo kaj industrio alfrontis signifan premon de legitimiĝo kaj de kritiko. Sub la surfaco de tiu aristokrata "eskapismo" naskiĝas la ideo de "individua libereco", kiu unue celas nur la individuan liberon de la aristokratoj, sed jam de la 17-a jarcento en Nederlando, kaj dum la 18-a jarcento ankaŭ en Francio kaj Germanio, transpreniĝas de la ne-aristokratoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

37° 30' norde 22° 22' oriente Mapo