Saltu al enhavo

Bulawayo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bulawayo
urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 665 940  (2022) [+]
Loĝdenso 390 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 20° 10′ S, 28° 34′ O (mapo)-20.16666666666728.566666666667Koordinatoj: 20° 10′ S, 28° 34′ O (mapo) [+]
Alto 1 358 m [+]
Areo 1706,8 km² ( 170 680 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Bulawayo (Zimbabvo)
Bulawayo (Zimbabvo)
DEC
Situo de Bulawayo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bulawayo [+]
vdr

Bulawayo [bulavajo] estas metropolo, la dua plej granda urbo, komerca ĉefurbo kaj universitata urbo en Zimbabvo. Laŭ stato de la jaro 2022 en la urbo vivis 665 940 loĝantoj sur areo de 1 706,8 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 390 loĝantoj/km².

Bulawayo situas sur altebenaĵo sur mildaj deklivoj en sudokcidenta parto de la lando. Proksime estas akvodislimo de Zambezi kaj Limpopo. La ĉefurbo Harareo troviĝas je 439 km-oj.

Loko de Bulawayo en Zimbabvo

Loka reĝo fondis Bulawayo-n ĉirkaŭ en 1840. En 1893 la britoj okupis la setlejon, kiu ricevis la rangon urbeto post 4 jaroj. En 1896 lokaj triboj vane sieĝis Bulawayo-n. Ĝi ricevis statuson urbo en 1943. En 1992 pro la malbona kaj malmulta akvo ĥolero okazis.

Bulawayo havas subtropikan klimaton. Ĝenerale estas sudorienta vento. Jare pluvas po 590 mm. Precipe inter decembro-februaro pluvas. La temperaturo averaĝe estas 19 °C.

Bulawayo havas fervojajn liniojn al Bocvano, Zambio kaj Sud-Afriko. Estas ankaŭ flughaveno.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Urbodomo de Bulawayo
Kastelo Nesbitt en Bulawayo