Close Encounters of the Third Kind
Proksimaj renkontoj de la tria speco | |
---|---|
Devils Tower (Vajomingo) uzita kiel filmloko | |
filmo | |
Originala titolo | Close Encounters of the Third Kind |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | ĉefe angla lingvo |
Kina aperdato | 16-a de novembro 1977 |
Daŭro | 135 minutoj |
Ĝenro | sciencfikcio/dramo |
Kameraado | Vilmos Zsigmond |
Buĝeto | Usona $20.000.000 |
Reĝisoro(j) | Steven Spielberg |
Produktisto(j) | Julia Phillips Michael Phillips Clark L. Paylow |
Scenaro | Steven Spielberg |
Filmita en | Usono |
Loko de rakonto | Usono |
Muziko de | John Williams |
Ĉefrolantoj | Richard Dreyfuss François Truffaut |
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj | Douglas Trumbull |
Produktinta firmao | EMI Films Columbia Pictures |
Distribuo | Columbia Pictures |
Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio • Saturn Award for Best Director • National Board of Review: Top Ten Films |
IMDb | |
Close Encounters of the Third Kind ("Proksimaj renkontoj de la tria speco") estas sciencfikcia filmo de 1977 pri nifoj. Ĝi estis verkita kaj direktita de Steven Spielberg. Aktoris en la filmo Richard Dreyfuss, François Truffaut, Bob Balaban, Melinda Dillon, Teri Garr, kaj Cary Guffey. En la filmo aperis optikaj efektoj de Douglas Trumbull, kaj John Williams komponis la film-muzikon.
Close Encounters estas pionira sciencfikcia filmo, pro kaj optikaj efektoj kaj la portretado de eksterteranoj kiel nedanĝeraj, ja afablaj, anstataŭ la "malbona monstro" en antaŭaj filmoj. Ĝi popularigis plurajn nifo-rakontojn, kiel forkaptado de eksterteranoj, malaltaj kaj maldikaj grizaj eksterteranoj, kaj nifoj plenplenaj da lumoj.
La enigmema titola aludas al la tri "specoj" de "proksimaj renkontoj" kun nifoj, kategoriigitaj de notinda astronomo kaj nifo-esploristo D-ro J. Allen Hynek. Li difinis la unuan specon kiel "Vidado", la dua speco kiel "Indikaĵo", kaj la tria speco kiel "Kontakto". Tiel, persono kiu havas "renkonton de la tria speco" havas fizikan kontakton kun eksterterano aŭ nifo.
La filmo gajnis ok kandidatiĝojn por Akademiaj Premoj. Ĝi gajnis unu Akademian Premion por plej bona cinematografio de la reĝisoro de fotografio, Vilmos Zsigmond.
En la filmo la planlingvo Solresolo estas uzata kiel komunikilo inter eksterteranoj kaj teranoj.