Saltu al enhavo

Ekvalizilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Foto de moderna ekvalizilo.

Ekvalizilo estas elektronika aparato kiu modifas la volumenon de la enhavo en frekvencoj de la elsendaĵo kiun ĝi procezigas. Cele al tio ĝi modifas la amplitudojn de ties koeficientoj de Fourier, kio rezultas en diferencaj volumenoj por ĉiu frekvenco. Per tio oni povas varii je sendependa maniero la intensecon de la bazaj tonaloj.

Kelkaj modeloj de grafikaj ekvaliziloj funkcias super la fazo de la procezota elsendaĵo, anstataŭ funkcii super la amplitudo.

Je hejma nivelo ekvaliziloj ĝenerale estas uzataj por plifortigo de kelkaj frekvenczonoj, ĉu por kompensi la respondon de la sonekipaĵaro (amplifilo + laŭtparoliloj) ĉu por alĝustigi la rezulton rilate al la personaj plaĉoj.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Glen Ballou, "Filters and equalizers", Handbook for Sound Engineers, Fourth edition, Focal Press, 2008 ISBN 0-240-80969-6.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]