Etnaj grupoj en Vjetnamio
Vjetnamio estas multetna lando, kun pli ol kvindek diversaj grupoj (54 estas agnoskataj de la vjetnama registaro).
La vjetnama loĝantaro plejmulte konsistas el vjetnamoj, oficiale nomataj Kinh-homoj (86 %), kaj el 53 minoritataj etnoj, ĉefe enlokiĝitaj en la nordaj montoj (30 ĝis 40 % el ili ĉi tie) aŭ en la provincoj de Cao Bang, Hà Giang, Long Son, Lai Chau kaj Son La. Kvar el tiuj etnoj nombras pli ol unu milionon da reprezentantoj: Tày, Tajoj, Mường kaj Kmeroj, 13 nombras de 100 000 ĝis 900 000 reprezentantojn kaj 36 malpli ol 100 000. Iuj nombras nur kelkajn centojn, kiel la Brâun-oj (ĉirkaŭ 300).
La loĝantaroj parolantaj aŭstralaziajn lingvojn estas ege plimultaj. Ili parolas lingvojn el la grupo de la vjet-muongaj lingvoj (vjetnama, muonga, chúta kaj thô-a) kaj la kmeran lingvon.
Troviĝas ankaŭ loĝantaroj parolantaj hmong-mienajn lingvojn (tri etnoj reprezentantaj 1,5 milionon da homoj).
Estas ankaŭ loĝantaroj kun tai-kadaiaj lingvoj (12 etnoj reprezentantaj 4 milionojn da homoj).
Fine, aŭstroneziaj lingvoj estas parolataj de 830 000 homoj disigitaj laŭ kvin grupoj. Ili estis studitaj de la franca etonologiisto Georges Condominas, aparte la Mnong Gar-homoj.
La etnoj parolantaj ĉinotibetajn lingvojn konsistas el naŭ etnoj, kiuj nombras unu milionon da individuoj, el ili 800 000 Hoa-homoj, ĉinoj de Vjetnamio.
Listo laŭ alfabeta ordo
[redakti | redakti fonton]MIGRADO KAJ KULTURA ENHAVO
PRI VJETNAMIO | |
Neta proporcio de migrado | -0,42 % |
Etnoj | |
Vjetnamoj | 86,2 % |
Tay-homoj | 1,9 % |
Tajoj imperia | 1,7 % |
Muongoj | 1,5 % |
Kmeroj | 1,4 % |
Hoa-homoj | 1,1 % |
Nun-homoj | 1,1% |
Hmongoj | 1,0 % |
Aliaj | 4,1 % |
Religioj | |
Budhismo | 9,3 % |
Katolikismo | 6,7 % |
Hoa Hao | 1,5 % |
Kaodaismo | 1,1 % |
Protestantismo | 0,5 % |
Islamo | 0,1 % |
Neniu | 80,8 % |
Lingvoj | |
Vjetnama | |
Angla | |
Franca | |
Ĉina | |
Kmera | |
Fonto: The World Factbook", CIA (2007) |
- Kinh-homoj (ankaŭ nomataj vjetnamoj, la plej granda etna grupo en Vjetnamio)
- Ba Na-homoj
- Bo Y-homoj
- Brau-homoj
- Bru Van Kieu-homoj
- Ĉamoj - Hereduloj de la Regno Ĉampa en Sud-Vjetnamio
- Cho Ro-homoj
- Chu Ru-homoj
- Chứt-homoj - proksimaj je vjetnamoj, nur 2000 ĝis 4000.
- Co-homoj
- Co Ho-homoj
- Co Lao-homoj
- Co Tu-homoj
- Cống-homoj
- Dao-homoj - ankaŭ nomataj Jaoj aŭ Mienoj, derivataj de Hmongoj
- Ê Dê-homoj - ankaŭ nomataj Rhadoj
- Giay-homoj
- Gie Trieng-homoj
- Ha Nhi-homoj
- Hmongoj - nomataj Miaoj en Ĉinio
- Hoa-homoj (ĉinoj)
- H're-homoj
- Gia Rai-homoj
- Khangoj
- Khmer Krom-homoj - parolantaj kmeran lingvon
- Kho Mu-homoj
- La Chi-homoj
- La Ha-homoj
- La Hu-homoj
- Lao-homoj (laosa popolo)
- Lô Lô-homoj - ankaŭ nomataj Lo Lo-homoj aŭ Yi-homoj
- Lu-homoj
- Ma-homoj
- Mangoj
- Mnongoj (M'nong-homoj)
- Muongoj - la plej proksimaj je Kinh-homoj
- Ngái-homoj
- Nungoj
- O Du-homoj
- Pa Then-homoj
- Phu La-homoj
- Pu Peo-homoj
- Ra Glai-homoj
- Ro Mam-homoj
- Sán Chay-homoj
- Sán Dìu-homoj
- Si La-homoj
- Sedangoj - ankaŭ nomataj Xơ-đăng-homoj aŭ Xo Dang-homoj
- Stiengoj
- Ta Oi-homoj
- Tay-homoj - la plej granda minoritato en Vjetnamio
- Thái-homoj (tajoj)
- Thổ-homoj - proksimaj je Kinh-homoj
- Xinh Mun-homoj
Listo laŭ lingvaj grupoj
[redakti | redakti fonton]- Mon-kmera lingvaro - Ba Na, Braua, Bru Van Kieu-a, Cho Ro-a, Coa, Co Ho-a, Co Tu-a, Gie Trieng-a, H'rea, Khanga, Kmera, Kho Mu-a, Maa, Manga, Mnonga, O Du-a, Ro Mama], Ta Oi-a, Xinh Mun-a, Xo Dang-a, Stienga, Chúta, Vjetnama, Muonga, kaj Thoa;
- Tay-Thai-a lingvaro - Bo Y-a, Giaya, Laosa, Lua, Nunga, Sán Chay-a, Tay-a, kaj Siama;
- Tibetobirma lingvaro - Cống-a, Ha Nhi-a, La Hu-a, Lo Lo-a, Phu La, kaj Si La;
- Malajopolinezia lingvaro - Chama, Chu Ru-a, Rhada, Gia Rai-a, kaj Ra Glai-a;
- Kadaia lingvaro - Co Lao-a, La Chi-a, La Ha, kaj Pu Peo-a;
- Hmong-miena lingvaro - Jaa, Hmonga, kaj Pa Then-a;
- Hana lingvaro - Hoa, Ngái-a, kaj Sán Dìu-a.