Gvidanto (politiko)
Gvidanto estas, ĝenerale, neformala titolo de homoj, kiuj fakte estras landoj, ĝenerale respublikoj, eks-respublikoj aŭ reĝlandoj kun tre malfortaj reĝoj. La ĉefa diferenco de gvidanto kaj simpla diktatoro aŭ kaŭdilo estas sia persona valoro, reala aŭ ne. Gvidanto aperas en tre speciala historia momento por "savi" nacion kontraŭ fremdaj malamikoj, aŭ kiel ĉefoj de revolucioj. Gvidantoj estas ĉiam karismaj homoj, tre popularaj, sen kompromisoj kun antaŭloj, kaj, ĝenerale, siaj sekvantoj ne sukcesas atingi similan popularecon kaj falas iom post la morto de la gvidanto.
Führer [ˈfyːʀəɐ] estas germana vorto kiun oni laŭvorte povas traduki al gvidanto. Adolf Hitler lasis sin nomi tiel en sia partio. Ekde 1934, li alprenis la oficialan titolon Führer und Reichskanzler (gvidanto kaj regna kanceliero). Je tiu okazo li, post la morto de Hindenburg, unuigis la oficojn de registarestro kaj prezidento post aranĝita plebiscito. Tiam ankaŭ la vorto fariĝis parto de nomo de multaj pozicioj en ŝtato kaj partio. Eĉ kiam la vorto estas en Germanio ĝenerale uzata, ĝi ĝis nun estas akompanata per certa socia malhonoro.
Kelkaj el tiuj prenas formalan titolon kiel "prezidento", aliaj ne. La titolon "gvidanto" prenis Adolf Hitler (Führer) kaj Benito Mussolini (Duce), iom simila estis la titolo de Francisco Franco: "Kaŭdilo de Hispanio", Mao Zedong preferis la titolon "Kvar Grandaj: "Granda Instruisto, Granda Estro, Granda Ĉefkomandanto, Granda Stiristo". En komunismaj landoj, la gvidanto povas esti "sekretario de komunisma partio".
Ekzemploj
[redakti | redakti fonton]- Plej supera gvidanto de Irano
- Fidel Castro
- Francisco Franco
- Adolf Hitler
- Muamar Kadafi
- Benito Mussolini
- Enver Hoĝa
- Mao Zedong
- Conducător
- Duce
- Kaŭdilo