Ibn Arabi
Ibn Arabi | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
محي الدين ابن عربي | ||
Naskonomo | محمد بن علي بن محمد بن عربي الحاتمي الطائي الأندلسي | |
Naskiĝo | 28-an de julio 1165 en Murcio | |
Morto | 16-an de novembro 1240 (75-jaraĝa) en Damasko, Abasida Kaliflando | |
Religio | islamo • sunaismo • sufiismo vd | |
Lingvoj | araba vd | |
Ŝtataneco | Almohadoj vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Ibn 'Arabi, Sheikh Akbar vd | |
Okupo | filozofo poeto verkisto vd | |
Laborkampo | Sufiismo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | The Ringstones of Wisdom ❦ The Meccan Revelations ❦ The Interpreter of Desires vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Abū Bakr Muhammad Ibn 'Alī Ibn al-'Arabi (arabe أبو بكر محمد بن علي ابن عربي الحطمي) (naskiĝis en Murcio, la 28-an de julio 1165 – mortis en Damasko, la 16-an de novembro 1240) pli konata kiel Ibn Arabi, Abenarabi kaj Ben Arabi estis sufia mistikulo, filozofo, poeto, vojaĝanto kaj islama saĝulo el Al-Andalus. Liaj gravaj kontribuoj en diversaj fakoj de la islamaj sciencoj donis al li la surnomon Viviganto de la Religio kaj La Plej Doktoro.[1] Probable li estis la plej influa en la historio de islama mistikismo.
Li estis konsiderata kiel Muĝadido (plinoviganto) de la 7-a jarcento de la Islama kalendaro.
Ibn Arabi restis nekonata en Okcidento ĝis la 19-a jarcento. Nur studoj de Henry Corbin (1958) kaj Toshihiko Izutsu (1966) kaŭzis, ke oni lin agnoskis ĉiuflanka kaj tre originala pensisto, kiu enportis al filozofio grandan kontribuon.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]Fontoj
- Ibn ʾArabi: Księga o podróży nocnej do najbardziej szlachetnego miejsca (Libro pri nokta vojaĝo al la plej nobla loko), traduko de Joanna Wronecka, Państwowe Wydawnictwo Naukowe, Varsovio 1990, serio: Biblioteka Klasyków Filozofii (Biblioteko de Klasikuloj de Filozofio), ISBN 83-01-09566-0.
- Ibn ʾArabi: Traktat o miłości (Traktato pri amo), traduko de Joanna Wronecka, Państwowe Wydawnictwo Naukowe, Varsovio 1995, serio: Biblioteka Klasyków Filozofii, ISBN 83-01-11844-X.
- Koran (Korano), traduko de Józef Bielawski, Państwowy Instytut Wydawniczy, Varsovio 2007, ISBN 978-83-06-03078-5.
Prilaboraĵoj
- Janusz Danecki, Kultura islamu. Słownik (Kulturo de islamo. Vortaro), Wydawnictwa Szkolne i Pedagogiczne, Varsovio 1997, ISBN 83-02-06373-8.
- Janusz Danecki, Podstawowe wiadomości o islamie (Bazaj informoj pri islamo), du volumoj, Wydawnictwo Akademickie DIALOG, Varsovio 1998. ISBN 83-86483-40-7, ISBN 83-86483-41-5.
- Henry Corbin: Historia filozofii muzułmańskiej (Historio de islama filozofio), tradukis Katarzyna Pachniak, Wydawnictwo Akademickie DIALOG, Varsovio 2005. ISBN 83-89899-31-0.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ The Meccan Revelations (1900-1999). Alirita 2013-07-14 .