Ibuprofeno
Ibuprofeno | |||
Plata kemia strukturo de la Ibuprofeno | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Ibuprofeno | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 15687-27-2 | ||
ChemSpider kodo | 3544 | ||
PubChem-kodo | 3672 | ||
Merck Index | 15,4919 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora solidaĵo | ||
Molmaso | 206,285 g·mol−1 | ||
Denseco | 1,175g cm−3 | ||
Fandpunkto | 75 °C | ||
Bolpunkto | 157 °C | ||
Solvebleco | Akvo:21 g/L | ||
Mortiga dozo (LD50) | 1050 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R22 | ||
Sekureco | S36 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H319, H335, H361, H410 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201, P202, P261, P264, P270, P271, P273, P280, P281, P301+312, P304+340, P305+351+338, P308+313, P330, P337+313, P391, P403+233, P405, P501[1] | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Ibuprofeno aŭ C13H18O2 estas organika aromata komponaĵo, apartenanta al la funkcia grupo de la karboksilataj acidoj, senkolora solidaĵo kaj raportita kiel Ne-steroida KontraŭInflama Drogo (NSKID), uzata en la traktado de doloro, febro kaj inflamo, inklude de doloraj menstruaj periodoj, migrajnoj kaj reŭmatoida artrito. Ĝi ankaŭ estas uzata por fermado de la persista arteria kanalo[2] en antaŭtempaj beboj. Ĝi povas aplikiĝi buŝe aŭ intravejne kaj ĝiaj efikoj komencas rezulti post unu horo. Ibuprofeno estas solvebla en etanolo, metanolo, acetono, kloroformo kaj en plejmulto el la nepolaraj organikaj solvantoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ibuprofeno estis malkovrita en 1961 de la brita apotekisto Stewart Sanders Adams (1923-2019), kiu komence komercis ĝin per la marko Brufeno. Ĝi estas tutmonde disponebla per sennombraj varomarkoj, inklude de Advil kaj Motrin. Ĝi estis unu komercita en 1969 en Unuiĝinta Reĝlando kaj en Usono en 1974. Ĝi estas en la listo de la esencaj medicinaĵoj publikigita de la Monda Organizaĵo pri Sano, kie inkluzivas la plej sekuraj kaj plej efikaj farmaciaĵoj el la sansistemo. Ĝi ankaŭ estas disponebla kiel ĝeneraluza medicinaĵo.
Sintezoj
[redakti | redakti fonton]Sintezo 1
[redakti | redakti fonton]- Preparado per interagado de isobutilbenzeno (CAS-numero 538-93-2) kaj klorido de propionila:
Sintezo 2
[redakti | redakti fonton]- Preparado ekde la izobutilacetofenono: Unue izobutilacetofenono reakcias kun natria borohidrido por formi izobutilbenzilan alkoholon. Due, la alkoholo reakcias kun klorida acido por doni la acetilkloridon de izobutilbenzenon. Trie, la klorido rezultanta produktas Reakciaĵon de Grignard (izobutil-benzeno-acetilkloridon de magnezio) per traktado kun magnezio. Sekve oni reakciigas la Reakciaĵon de Grignard kun acetila klorido por doni ibuprofenon kaj magnezia klorido:[3]
Sintezo 3
[redakti | redakti fonton]- Preparado ekde la benzeno:[4] Unue benzeno reakcias kun 2-klorido de propanoila por formi izobutilbenzenon. Due, izobutilbenzeno reakcias kun acetila klorido por doni izobutilacetofenonon. La ceteraj etapoj ĝis formado de ibuprofeno estas montrataj en la sintezo 2:
Reakcioj
[redakti | redakti fonton]Reakcio 1
[redakti | redakti fonton]- Reakcio kun natria hidroksido;
Reakcio 2
[redakti | redakti fonton]- Reakcio kun lizino:[5] En kelkaj landoj, ibuprofena lizinato (salo de lizino kaj ibuprofeno) estas uzata pro tio ke ĝi estas pli solvebla en akvo. En 2006, lizinato de ibuprofeno estis aprobita de la Administrejo pri Drogoj kaj Nutraĵoj (FDA) por fermado de la persista arteria dukto en antaŭtempaj beboj pezantaj inter 500 kaj 1500 gramoj, estantaj ne pli ol 32 semajnoj je embriiga aĝo kiam kutima medicina administrado (tia kia fluida limigo, diuretikaĵoj kaj spira subteno) ne estas efikaj.
Reakcio 3
[redakti | redakti fonton]- Reakcio de ibuprofeno kaj metanolo:
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- University of Bristol
- ACS Publications
- Youtube
- Journal of Applied Chemical Research
- NHS Website
- Ibuprofen: A Critical Bibliographic Review
- Ibuprofen: Discovery, Development and Therapeutics
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ PubChem
- ↑ Persista arteria kanalo estas denaska malsano karakterizita per la ne-malfermo de la arteria dukto post naskiĝo.
- ↑ Youtube
- ↑ Science Snail
- ↑ NCBI Resources
Lua-eraro en package.lua, linio 80: module 'Modulo:Portalo/bildoj/k' not found.