Kaŭko (rivero)
Kaŭko | |
---|---|
Kaŭko en Antjokio
| |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Kolombio |
Longeco | 965 km |
Akvokolekta areo | 63 300 km² |
Averaĝa trafluo | 2 347 m³/s |
Fluo | |
Fonto | 20 km sude de la vulkano Puracé |
- Alteco super marnivelo | 3 125 m |
- Koordinatoj | 2° 7′ 24″ N, 76° 26′ 4″ U (mapo)2.1233333333333-76.434444444444 |
Enfluejo | Magdaleno |
- Alteco | 15 m |
- Koordinatoj | 8° 53′ 33″ N, 74° 28′ 4″ U (mapo)8.8925-74.467777777778 |
Geografio | |
Situo de Kaŭko
| |
Kaŭko en departemento Kaŭko
| |
Kaŭko aŭ Rivero Kaŭka (hispane: Río Cauca) estas rivero en Kolombio kiu troviĝas inter Okcidenta Kordilero kaj Centra Kordilero. Ekde sia supra riverparto en sudokcidenta Kolumbio apud la urbo de Popayán, ĝi enfluas Magdalenon apud Magangué en Bolivaro, kaj la kunigitaj riveroj elfluas en Kariban Maron. Kaŭko longas 965 kilometrojn ĝis la kunigo kun Magdaleno, por totala longo de 1350 kilometroj ekde la fontoj al elfluejo en la maron. La rivero estas mastrumita de la Corporación Regional del Cauca kaj de la Corporación Autonoma Regional del Valle del Cauca, kaj estas navigebla tra 640 da kilometroj super la kunigo kun Magdaleno.
Mediaj temoj
[redakti | redakti fonton]La 18-an de novembro 2007, la kolombia gazeto El Tiempo raportis ke la rivero ricevis averaĝon de 500 tunoj da resta rubo tage. Poluo de la grandurbo de Popayán, sep orminejoj kiuj ankaŭ aldonas industriajn malpurigaĵojn kiel ekzemple hidrargo, proksimume 8 sablomuelejoj, kaj plie kelkaj minoj de karbo kaj baŭksito. Kaliurbo, la plej granda grandurbo sur la rivero, dependas de la rivero je 76 pocentoj. Aldone ties alfluantoj kolektas poluitajn akvojn de aliaj gravaj grandurboj kaj deponas proksimume 330 tunojn da rubo en la riveron. Antaŭ ol atingi la urbon de Yumbo la rivero ne entenas neniun ajn oksigenon.
La Natura Rezervejo Laguna de Sonso situas en la Departemento Valo de Kaŭko de Kolombio. Ĝi enhavas la lastajn etendajn restaĵojn de origina natura malsekejo restanta en la Rivervalo de Kaŭko en okcidenta Kolombio, kaj estis deklarita natura rezervejo en Oktobro 1978. Ĝi enhavas serion de marĉoj kaj lagetoj oriente de la bordo de la rivero Kaŭko, inter la municipoj Buga, Jotoko kaj Guacarí. Ĝi havas areon de 2 045 ha, kuŝe je altitudo de 935 m. La malsekejoj suferas pro la enmetita akvohiacinto.
Socia purigo
[redakti | redakti fonton]En lia libro "End of Millennium" [1], Manuel Castells deklaris ke la (mafia) Kaliurba Kartelo partoprenis en socia purigo de centoj al miloj da desechables (elpelitoj). La elĵetitoj inkludis prostituitinojn, stratinfanojn, ordinarajn ŝtelistojn, samseksemulojn kaj la senhejmulojn. Kune kun kelkaj el la lokuloj, la Kaliurba Kartelo formis memnomitajn grupos de limpieza social (sociaj purigogrupoj) kiuj murdis la elpelitojn, ofte forirante ilin kun signoj Cali limpia, Cali linda (pura Kaliurbo, bela Kaliurbo). La korpoj de tiuj murditaj estis ofte ĵetitaj en Kaŭkon, kiu poste iĝis konata kiel la Rivero de la Morto. La municipo de Marsella en Risaraldo poste iĝis bankrota pro la kostoj de reakirado de kadavroj kaj farado de nekropsioj [2].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- hispane Corporación Regional del Cauca Arkivigite je 2020-11-01 per la retarkivo Wayback Machine
- hispane Corporación Autonoma Regional del Valle del Cauca
Koordinatoj: 8° 54′ N 74° 28′ U / 8.900 °N, 74.467 °U (mapo)