Kurt Georg Kiesinger
Aspekto
Kurt Georg KIESINGER (naskiĝis la 6-an de aprilo 1904 en Albstadt-Ebingen, mortis la 9-an de marto 1988 en Tübingen-Bebenhausen) estis la tria kanceliero (ĉefministro) en la historio de Federacia Respubliko Germanio.
De 1958 ĝis 1966 li estis ĉefministro de Baden-Virtembergo.
Li oficis kiel kanceliero de 1966-12-01 ĝis 1969-10-21. Tio estis ĝis tiam la plej mallonga oficperiodo de kanceliero. Sub lia regado la kristana partiaro (CDU/CSU) unuafoje post la dua mondmilito dividis la povon kun la socialdemokratia partio.
Unu el liaj malapogeoj kiel kanceliero estis en 1968, kiam la aktivulino Beate Klarsfeld dum partia kunveno de la CDU, vangofrapis lin kaj nomis lin nazio.
Antaŭe: | Federacia kanceliero de Germanio | Poste: | |
---|---|---|---|
Ludwig Erhard | 1966–1969 | Willy Brandt |
|