Saltu al enhavo

La murdo de Kvenko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La murdo de Kvenkokazo Grimaldos estis kazo de torturoj fare de la Civilgvardio en supozita kazo de murdo kiu fakte neniam okazis kaj kiu, pro la gravo de la jura kaj polica malkompetenteco, pasis al la historio de la hispana juro. En teorio la supozita murdo estus okazinta inter Tresjuncos kaj Osa de la Vega en la provinco Kvenko (Hispanio) en 1910.​

La policaj kaj juraj estis neregulaj jam ekde la komenco, inkludante torturojn, policajn fitraktadon kaj finfine prizonkondamojn por akuzitoj. Sed post kelkaj jaroj oni malkovris, ke la persono supozite murdita plue vivis, pro kio la Justico devis interveni denove por nuligi la kondamnojn kaj determini kompensojn. Tiel la murdo de Kvenko pasis al la historio de la hispana juro kiel modela kazo de jura eraro.

La fama verkisto Ramón J. Sender verkis la romanon El lugar de un hombre (1939), en kiu krom la torturojn, li ankaŭ denoncis la implikojn de kacikoj.

La filmo El crimen de Cuenca de Pilar Miró (1979) estis​ bazita sur tiuj realaj okazintaĵoj; ĉar ĝi enhavis scenojn kiuj montris kruelaĵojn fare de la Civilgvardio, kvankam de antaŭ preskaŭ unu jarcento, ĝi estis denoncita de la militista stabanaro, malpermesita de la registaro kaj persone de la tiama Ministro de Kulturo Ricardo de la Cierva (frankista) kio eĉ rezultis en posta militproceso. Tiukadre la filmo restas kiel la nura cenzurita post la oficiala abolo en 1977 de la kincenzuro en Hispanio. Spite al tio ĉio la filmo estis ege sukcesa, kun pli ol 2 500 000 da spektantoj.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Ángel Luis López Villaverde, El crimen de Cuenca en treinta artículos: antología periodística del error judicial. Universidad de Castilla-La Mancha, 2010.