Marie-Josée Croze
Marie-Josée Croze | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de februaro 1970 (54-jaraĝa) en Montrealo |
Ŝtataneco | Francio (2012–) Kanado |
Alma mater | Cégep du Vieux Montréal (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro filmaktoro |
TTT | |
Retejo | http://www.mariejoseecroze.com |
Marie-Josée CROZE (naskiĝis la 23-an de februaro 1970 en Montrealo (Kebekio)) estas kanada aktorino.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Marie-Josée Croze kreskis kun kvar aliaj infanoj en modesta adopta familio de Longueuil, ĉirkaŭurbo de Montrealo. Ŝi studis plastikajn artojn en Cégep du Vieux Montréal de 1986 ĝis 1987.
Ŝi komencis sian karieron en 1993 per longdaŭra filmo La Florida de George Mihalka, kaj poste ekhavis plurajn rolojn en televido kaj kino, tiom en la angla, kiom en la franca. Ŝi interalie ludis en televidaj serioj Chambres en ville, Le masque, The Hunger kaj Urgence. Ŝi ankaŭ partoprenis en pluraj kurtfilmoj kaj mezlongaj filmoj, el kiuj Le Rat des villes et le Rat des champs, Femme de rêve kaj HLA Identique.
En 2000, ŝi ekhavis ĉefrolon en la filmo Maelström de Denis Villeneuve, verko kiu rimarkigis ŝin internacie. Fakte, ceremonioj de Premioj "Jutra" kaj Premioj "Génie", same kiel Internacia film-festivalo de Vankuvero kaj Internacia film-festivalo de amo de Mons estis unuanimaj: ŝi estis konsekrita plej bona aktorino. En 2001, ŝi ludis en "Arafat", filmo de Atom Egoyan pri armena genocido.
En 2003, ŝi enkarnigis drogan dependulinon en Les Invasions barbares de Denys Arcand, rolon kiu havigis al ŝi premion por virina interpretado en Festivalo de Cannes. Depost tiam, ŝi instalis sin en Parizo kaj rolis en pluraj francaj filmoj: Ordo, Mensonges et trahisons, La Petite Chartreuse, Jacquou le Croquant kaj Ne le dis à personne. Oni ankaŭ spektis ŝin en Munich de Steven Spielberg.
Ŝi ankaŭ partoprenis en pli eksperimentaj projektoj, kia la reviziita foto-romano Mars et Avril, hibrida verko publikigita en du volumoj ĉe éditions de la Pastèque, en 2006.
Antaŭ nelonge, ŝi ludis en Le Scaphandre et le Papillon de Julian Schnabel. Ŝi ankaŭ estas spektebla en Deux jours à tuer de Jean Becker, same kiel en Le Nouveau protocole de Thomas Vincent.
Filmografio
[redakti | redakti fonton]- 1992: La Postière de Gilles Carle
- 1993: La Florida de George Mihalka
- 1996: Le Rat des villes et le Rat des champs de James di Salvio (kurtfilmo)
- 1996: Femme de rêve de Nadia Simaani (kurtfilmo)
- 1998: HLA identique de Thomas Briat (kurtfilmo)
- 1998: Captive de Matt Dorff
- 2000: Terre champ de bataille (Battlefield Earth)
- 2000: Maelström de Denis Villeneuve
- 2002: Des chiens dans la neige de Michel Welterlin
- 2002: Ararat de Atom Egoyan
- 2002: Ascension de Karim Hussain
- 2003: Les Invasions barbares de Denys Arcand
- 2003: Nothing de Vincenzo Natali
- 2004: Taking Lives de DJ. Caruzo
- 2004: Ordo de Laurence Ferreira Barbosa
- 2004: Mensonges et trahisons et plus si affinités de Laurent Tirard
- 2004: Les Oiseaux du ciel de Eliane Latour
- 2005: La Petite Chartreuse de Jean-Pierre Denis
- 2005: Munich de Steven Spielberg
- 2005: La Mémoire des autres de Pilar Anguita-McKay
- 2006: Ne le dis à personne de Guillaume Canet
- 2006: Le Scaphandre et le Papillon de Julian Schnabel
- 2007: Jacquou le Croquant de Laurent Boutonnat: Patrino de Jacquou
- 2007: Deux jours à tuer de Jean Becker: Cécile
- 2007: Le Nouveau protocole de Thomas Vincent
- 2011: Otros silencios
Rekompencoj
[redakti | redakti fonton]- 2001: Premio "Jutra", plej bona aktorino en Maelström
- 2001: Premio "Génie", plej bona aktorino en Maelström
- 2001: Internacia film-festivalo de Vankuvero (Brita Kolumbio), plej bona aktorino en Maelström
- 2001: Internacia film-festivalo de Amo de Mons (Belgio), plej bona aktorino en Maelström
- 2003: Festivalo de Cannes, premio por virina interpretado en Les Invasions Barbares
- 2003: Premio "Jutra", plej bona aktorino en Les Invasions Barbares
Anekdotoj
[redakti | redakti fonton]- Ŝi eksciis, ke ŝi gajnas la premion por virina interpretado en Festivalo de Cannes, rekte en televido, dum ŝi partoprenis elsendon Christiane Charette en direct, per la ondoj de Radio-Canada.