Nuptiae Chymicae
Aspekto
Chymische Hochzeit Christiani Rosencreutz anno 1459 | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Johannes Valentinus Andreae |
Lingvoj | |
Lingvo | germana lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1616 |
Loko | Strasburgo |
La Nuptiae Chymicae (La Ĥemia Geedziĝo) de Christian Rosencreuz, eldonita en 1616 en Strasburgo, estas la tria el la originalaj rozkrucaj manifestoj. Ĝia aŭtoreco estas ĝenerale atribuita al Johann Valentin Andreae (tamen multaj kontestas tion).
La rakonto konsistas el sep-taga alegorio pri tio kiel Christian Rosencreuz estis invitita al mirinda, miraklo-plena kastelo, por partopreni la Ĥemian Geedziĝon de la reĝo kaj reĝino.
Tiu ĉi manifesto estis fonto de inspiro por poetoj, alĥemiistoj kaj revuloj, per la forto de ĝi inica ritaro kun ties sinsekvo de provoj kaj de purigo kaj morto, resurekto kaj ĉieliro kaj ankaŭ de ĝia simboleco.