Saltu al enhavo

Pajaroncillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pajaroncillo
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16...
Politiko
Urbestro Luis Gasco Sánchez
Demografio
Loĝantaro 74  (2016)
Loĝdenso 1,3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 57′ N, 1° 44′ U (mapo)39.9462593-1.7342922Koordinatoj: 39° 57′ N, 1° 44′ U (mapo) [+]
Alto 878 m [+]
Areo 56,91 km² (5 691 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Pajaroncillo (Provinco Kvenko)
Pajaroncillo (Provinco Kvenko)
DEC
Situo de Pajaroncillo
Pajaroncillo (Hispanio)
Pajaroncillo (Hispanio)
DEC
Situo de Pajaroncillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pajaroncillo [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Pajaroncillo [paĥaronZIjo] (Birdegeto (tiel); aperas birdetoj en la blazono) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj

[redakti | redakti fonton]

La censita loĝantaro en 2016 estis de 74 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,3 loĝ/km².

Situo kaj geografio

[redakti | redakti fonton]

Pajaroncillo estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la orienta parto de la Provinco Kvenko. La areo de ties teritorio estas de 56,91 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°56′47″N 1°44′03″Ok.

Las Corbeteras estas natura pejzaĝo ĉirkaŭita de pinaroj situanta je 2 km, formata de kalkaj rokaroj eroziitaj montrantaj kuriozajn formojn kvazaŭ kamenoj.

Inter civilaj konstruaĵoj elstaras la Ponto de Cristinas, kaj vojodukto kaj gregovojo situanta super la rivero Cabriel, je ĉirkaŭ tri km de la vilaĝo, konstruita en la 16a jarcento: ĝi estas iom ruinigita ĉefe en supra parto (parapeto), kaj tiele pro antikveco, historio kaj beleco ĝi postulas urĝan agadriparon fare de la koncernaj entoj.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Pajaroncillo, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Pajaroncillo kiel oni alvenis al la nunaj 74.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj, ĉefe pro turisma ruro.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]