Sauropus androgynus
Sauropus andorogynus | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Sauropus androgynus (L.) MERR. Sinonimoj:
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Sauropus androgynus, nomata ankaŭ katuko aŭ tropika asparago, estas arbusto kiu estas kultivata en kelkaj tropikaj regionoj de la mondo kiel folilegomo. En la ĉina la legomo nomiĝas mani cai (马尼菜); en la japana amame ŝiba (アマメシバ); en la malaja cekur manis, sayur manis, asin-asin aŭ cangkok manis en la bruneja ps-in-air-asin-asin, en la taja pak waan; en la vjetnama, rau ngót; en la filipina ĉina malungaj kaj en Kerala, en Barato, madhura cheera.
La trunkoj atingas alton de 2.5 metroj kaj estas malhele verdaj. La folioj estas 6 ĝis 7 cm longaj kaj ovalaj.
Ĝi estas unu el la plej ŝatataj folilegomoj en Sudazio kaj Sudorienta Azio. La ŝosoj estas vendataj kiel tropika asparago. La malgrandaj floroj estas purpuraj.
La legomo havas multe da vitamino K kaj multe da provitamino A kaj vitaminoj B kaj C krom multe da mineraloj.[1]
Nutraĵo
[redakti | redakti fonton]Sauropus androgynus estas bona fonto de β-karoteno α- kaj β-karotenoj kiuj estas metabolita parte al vitamino A. Planto havas multe da vitamino C. Ĝi enhavas pli ol 100 % de la taga bezono de fero (23% taga bezono) kaj zinko (10% DV).[2].
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
folioj kaj fruktoj de Sauropus androgynus
-
Sauropus androgynus
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Sauropus androgynus (L.) Merr
- ↑ Nguyen, Khan. (2007) Vietnamese Food Composition Table.. Hanoi: Ministry of Health, National Institute of Vietnam, p. 168.