Viktorio (Sejŝeloj)
Viktorio | |
angle Victoria, iam angle Port Victoria | |
ĉefurbo | |
Panoramo de Viktorio
| |
Oficiala nomo: Victoria | |
Lando | Sejŝeloj |
---|---|
Insulo | Mahé |
Oceano | Hinda oceano |
Situo | Viktorio |
- alteco | 0 m s. m. |
- koordinatoj | 4° 37′ 00″ S 55° 27′ 00″ O / 4.61667 °S, 55.45000 °O (mapo) |
Areo | 444,0 km² (44 400 ha) |
Loĝantaro | 24 970 (2002) |
Denseco | 56,24 loĝ./km² |
Fondo | 1841 |
Horzono | UTC +4 |
Situo sur Sejŝeloj
| |
Situo enkadre de Hinda oceano
| |
Situo rilate al Afriko
| |
Vikimedia Komunejo: Victoria (Seychelles) | |
Retpaĝo: www.seychelles.travel | |
Portalo pri Afriko | |
Viktorio (angle Victoria aŭ Port Victoria) estas la ĉefurbo de la respublika insularo Sejŝeloj. Ĝi situas ĉe la nordorienta marbordo de la plej granda sejŝela insulo, Mahé, kaj estas la plej granda urbo de la lando
Laŭ la stato de 2014 en la urbo vivis 24 701 loĝantoj sur areo de 20,1 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 229 loĝantoj/km². Laŭ la censo de 2002 ĝi havis 24.970 loĝantojn.
La havena urbo origine fondiĝis kiel administra centro de la britia kolonia registaro kaj nomiĝis laŭ la brita reĝino Viktoria. Ekde la deklaro de ŝtata sendependeco disde la kolonia potenco Britio en 1976, Viktorio konsideriĝas la plej malgranda nacia ĉefurbo de la Tero.
La plej gravaj komercaj varoj, tra la haveno transportataj eksterlanden, estas vanilo, kokoso, sapoj kaj guano. Al la urba areo ankaŭ apartenas internacia flughaveno, inaŭgurita en 1971, botanika ĝardeno kaj altlernejo.
Sekve de la Tertremo en Hinda Oceano en 2004 detruiĝis grava ponto en Viktorio.