Yelo
Yelo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 42230 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 40 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 13′ N, 2° 32′ U (mapo)41.210277777778-2.5277777777778Koordinatoj: 41° 13′ N, 2° 32′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 122 m [+] | ||
Areo | 25 km² (2 500 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Yelo, Spain [+] | |||
Yelo [ĜElo] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, sude de la provinco Sorio kaj en la komarko Tierra de Medinaceli en la sudoriento de la provinco.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 24,95 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 47 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 440 loĝantojn el la 1910-aj jaroj.
Ĝi distas 70 km de Sorio, provinca ĉefurbo, 13 km de Medinaceli, 32 km de Almazán, 28 km de Sigüenza.
Okcidente estas Conquezuela, sude estas Miño de Medinaceli, oriente Beltejar kaj norde Alcubilla de las Peñas.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la romanika preĝejo kun barola retablo, tradicia arkitekturo kaj plej simbole kvin ŝtonaj kolombejoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]
|