Castejón (Cuenca)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Castejón (Navaro). |
Castejón | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Politiko | |||
Urbestro | María Arribas López (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 140 (2016) | ||
Loĝdenso | 3,21 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 23′ N, 2° 33′ U (mapo)40.382222222222-2.5475Koordinatoj: 40° 23′ N, 2° 33′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 910 m [+] | ||
Areo | 43,62 km² (4 362 ha) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Castejón, Cuenca [+] | |||
Castejón [kasteĤON] (Kasteleto) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]La loĝanto nomiĝas castejonero [kasteĥoNEro]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 140 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,21 loĝ/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Castejón estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kvenka Alkario en la norda parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 910 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 43,62 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°22′56″N 2°32′51″Ok. El la provinca ĉefurbo, Kvenko, ĝi distas 60 km kaj 150 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Proksime estas restaĵoj de la Paleolitiko kaj de la Romia Imperio. Estas preĝejo de la 17a jarcento.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Ĝis meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Castejón kun pli ol 1,100 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Castejón kie oni alvenis al la nunaj 140.
Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis ĉiam el dekstra partio.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo (olivoj kaj cerealoj) kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.