Saltu al enhavo

František Martin Pelcl

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
František Martin Pelcl
Persona informo
František Martin Pelcl
Naskiĝo 11-an de novembro 1734 (1734-11-11)
en Rychnov nad Kněžnou
Morto 24-an de februaro 1801 (1801-02-24) (66-jaraĝa)
en Prago
Tombo Malostranský hřbitov (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj latinagermanaĉeĥafranca vd
Subskribo František Martin Pelcl
Profesio
Okupo verkisto
redaktisto
instruisto
literatursciencisto
tradukisto
literaturhistoriisto
filologo
bohemisto
pedagogo
historiisto
profesoro
bibliotekisto
arkivisto
man of letters (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Historiografio, historio de literaturo, literaturscienco, traduko kaj eduka sistemo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Hradec KrálovéVieno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

František Martin PELCL (naskiĝis la 11-an de novembro 1734 en Rychnov nad Kněžnou - mortis la 24-an de februaro 1801 en Praha) estis la unua profesoro de la ĉeĥaj lingvo kaj literaturo ĉe la Praga universitato.

En la Praga universitato li studis filozofion, historion kaj teologion, sed ne finis ilin, daŭrigis en Vieno, kie li studis ankaŭ estetikon. Reveninte Pragon, li fariĝis privata edukisto ĉe grafa familio, poste bibliotekisto kaj arkivisto, funkciulo de privata societo de sciencoj, ekde 1793 profesoro de la Praga universitato.

Li verkis germanlingve bohemian kronikon pri la regado de Jozefo la 2-a, sed ankaŭ verkojn pri Karolo la 4-a kaj lia filo Venceslao la 4-a, eldonis novan bohemian kronikon, priskribis jezuitajn verkistojn, eldonis fundamentojn de la ĉeĥa gramatiko.

Li klopodis realisme priskribi la historion aplikante sciencajn metodojn.