Gaston Bachelard
Gaston BACHELARD [Baŝlar] (naskiĝis la 27-an de junio 1884 en Bar-sur-Aube, mortis la 16-an de oktobro 1962 en Parizo) estis franca filozofo.
Unue poŝt-laboristo li fariĝis instruisto pri Fiziko kaj Kemio en Bar-sur-Aube. En 1922 li sukcesis ekzamenon de "agrégation" pri Filozofio kaj instruis tiun fakon en la Universitato de Dijon antaŭ fariĝi profesoro en la fama Universitato de la Sorbonne en Parizo, ĝis 1954.
Unue epistemologo, li estis interesita de historio kaj kritiko de sciencoj:
- La nova scienca spirito (1934) (Le nouvel esprit scientifique)
- La konsistigo de la scienca spirito (1938) (La formation de l'esprit scientifique)
- La filozofio de la neo (1940) (La philosophie du non)
- La racionalista agado de la nuna fiziko (1951) (L 'activité rationaliste de la physique contemporaine)
Li poste interesiĝis pri la poezia imago kaj la revoj rilataj al la fizika medio:
- La psikanalizo de la fajro (1938) (La psychanalyse du feu)
- La akvo kaj la revoj (1942) (L'eau et les rêves)
- La aero kaj la sonĝoj (1943) (L'air et les songes)
- La tero kaj la revaĵoj de kvieto (1946) (La terre et les rêveries du repos)
- La tero kaj la revaĵoj de volo (1948) (La terre et les rêveries de la volonté (1948)
Lia lasta libro estis aŭtobiografio:
- La flamo de kandelo (1961) (La Flamme d'une chandelle)
Citaĵoj
[redakti | redakti fonton]El La akvo kaj la revoj:
|
Jen ĉi-sube ekzemplo de la tipa analizema kaj samtempe poeziema stilo de Bachelard. Oni povas miri tie la progreson de subtila analizo de supraĵa imago, ĝis sintezo de alia imago ege pli profunda:
|
Bachelard kondutas la leganton, en ĉiu paĝo de siaj libroj, gvidante lin paŝo post paŝo, de la plej supraĵaj evidentaĵoj ĝis la plej profundaj subtilaĵoj. Tiel, la legado de Bachelard estas kiel eksterordinara filozofa vojaĝo, vojaĝo al la imago, vojaĝo al la malkovro de sia propra plej profunda imago.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.u-bourgogne.fr/PHILO/CENTRE-BACHELARD/biogb.htm Arkivigite je 2005-04-04 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.aufildemeslectures.net/?au=465
- http://www.uqac.ca/zone30/Classiques_des_sciences_sociales Arkivigite je 2005-12-26 per la retarkivo Wayback Machine