Genetike modifita organismo
Genetike Modifita Organismo (GMO) estas biologia organismo kies genetika materialo estis intence modifita. Ekzemple kelkaj branĉaĵoj de tritiko kiuj estis modifitaj perradiade ekde la 1950-aj, transgenaj eksperimentaj animaloj kiel musoj, aŭ mikroskopaj organismoj.
La modifado de genetika materialo ne nepre postulas enportadon de novaj genoj (transgenoj).
Ekzemplo de aplikado de GMO estas mikroorganismoj en kiujn oni enigis la genon de insulino kaj kiuj produktas hom-insulinon, viv-necesan por diabet-malsanuloj. Nuntempe fakte, multaj hormonoj rilataj al hormonmalsanoj akireblas per genetika modifado de bakterioj aŭ unuĉelaj eŭkariotoj. Ankaŭ por la manĝindustrio gravegas genetika modifado de mikroorganismoj.
Nuntempe ekzistas serioza problemo pro la kreskado de populacio kaj malkreskado de manĝaĵoj, kaj la favorantoj de GMO-oj pro diversaj kialoj esperas, ke GMO-oj povu iom helpi kontraŭ ĉi-problemo - ekzemple kreante plantojn kiuj pli bone adaptiĝas kreski en regionoj kie la grundo ne tiom bonas. Aliflanke kontraŭantoj de GMO-oj pro diversaj kialoj fokusiĝas al la studo de la negativaj efikoj en multaj aspektoj kiujn la genmodifado povus okazigi eĉ nevole.
Genetika modifado de bakterioj
[redakti | redakti fonton]- Transformado - per tiu metodo oni enkondukas nudan DNA en bakterio - oni sukcesas tion fari ekzemple per termoŝoko (altegaj temperaturoj) aŭ elektroporigado (elektroŝoko).
- Konjugacio - du bakterioj povas interŝanĝi DNA-n - ĉi-metodo ne multe uziĝas por intenca genetika modifado.
- Transdukcio - enigado de DNA per bakteriofago (pli mallonge, "fago", kvankam la vorto fago tradicie estas nomo de arbo).
Leĝoj kontraŭ GMO-oj
[redakti | redakti fonton]La 1-an de julio Hugo Chávez deklaris, ke de tiam Venezuelo malpermesos eniron de GMO-oj en la landon, kaj male fondos internacian bankon de semoj efektivigita pere de agrikulturoj en ĉiuj landoj.[mankas fonto]
En Britio fine de 2004 vasta opinistudo montris, ke 86 % el la britoj ne ŝatus manĝi genetike modifitajn nutraĵojn, 91 % opinias, ke ties uzado rezultas el malbonaj efikoj al la naturmedio, 93 % pensas, ke tiu teĥnologio celas al profito de la firmaoj pli ol al publika intereso.[mankas fonto]
Vidu ankaŭ artikolon pri Biologia patento.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]WESTERMAYER, Manfred. Genetike modifitaj organismoj. En: Scienca Revuo, vol. 62, n-ro 227 (2011), pp. 257-264 (online Arkivigite je 2017-09-12 per la retarkivo Wayback Machine)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.ogmdangers.org
- http://www.gmo-compass.org Arkivigite je 2008-07-19 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.agbios.com
- http://home.hawaii.rr.com/johns/history.htm#BM1973 Arkivigite je 2006-04-06 per la retarkivo Wayback Machine
- http://nobelprize.org/chemistry/articles/berg