Saltu al enhavo

Hector Hodler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hector Hodler
Persona informo
Aliaj nomoj HOMO
Naskiĝo 1-an de oktobro 1887 (1887-10-01)
en Ĝenevo
Morto 31-an de marto 1920 (1920-03-31) (32-jaraĝa)
en Leysin
Mortokialo Tuberkulozo Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Cemetery of Saint George (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Svislando Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Hector Hodler
Familio
Patro Ferdinand Hodler Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Augustine Dupin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Emilie Hodler-Ruch (1918–1920) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj 0
Okupo
Okupo esperantisto (1903–)
ĵurnalisto
arta manekeno Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Esperantistiĝis en 1903
Esperantisto numero 7116
vdr

Hector HODLER (naskiĝis je la 1-a de oktobro 1887, civitano de Gurzelen (Kantono Berno), mortis la 31-an de marto 1920) estis svisa esperantisto, kiu havis fortan influon sur la frua esperanto-movado.

Hodler naskiĝis en Ĝenevo kaj estis filo de la fama svisa pentristo Ferdinand Hodler, kiu post malriĉa vivofazo fariĝis subite tre bonhava. Kiel 16-jarulo Hector Hodler lernis esperanton kun sia samlernejano Edmond Privat, fondis baldaŭ poste klubon kaj la etan gazeton Juna Esperantisto. Ili iom poste lernis je Idiom Neutral kaj je Bolak, por konvinkiĝi, ĉu vere Esperanto estas la plej bona internacia lingvo. Krom Juna Esperantisto, li verkis artikolojn en Tra La Mondo kaj la tradukon de la novelo de Bernardin de Saint Pierre Paŭlo kaj Virginio (1905).

En 1906, okaze de la dua UK lin interesis precipe la organizaj proponoj de Théophile Rousseau kaj Carles, pri ia Esperanto-konsuloj, en kiuj li vidis realigebla sian planon, nome, organizi reciprokan sinhelpon inter bonvolaj homoj. Jen, la ĝermo de UEA kaj ĝiaj iniciatintoj.

La ĵurnalisto en 1907 transprenis la revuon "Esperanto" de Paul Berthelot, kiu fondis kaj ĝis tiam redaktis ĝin, kaj faris ĝin la plej grava organo pri organizaj demandoj de la lingva komunumo. Krome ĝi enhavis multe da artikoloj pri "socia vivo", simile al la nuntempa Monato. Li redaktis ĝin 13 jarojn, ĝis sia morto, krom ses monatoj en 1914 dum la unua mondomilito. Ĝi ankoraŭ nuntempe aperas kiel asocia organo de UEA. Li verkis multajn gravajn artikolojn, tradukis, sugestis traduki ĉefverkojn anstataŭ bagatelaĵoj. Li signis siajn artikolojn per: A R.

La proponoj de Rousseau kaj Carles kunfandiĝis kun liaj planoj, ili estis pritraktataj en lia gazeto kaj trovis varman akcepton. Okaze de la Universala Kongreso de 1907, ekzistis jam ĉirkaŭ 200 konsuloj. Hodler kaj aliaj kiel Théophile ROUSSEAU fondis Universalan Esperanto-Asocion je la 28-a de aprilo 1908. Hodler fariĝis Ĝenerala Direktoro kaj Vicprezidanto. Unu el liaj amikoj kaj kunlaborantoj estis Eduard Stettler, al la redaktantoj apartenis Edmond Privat. Hodler volis per ĝi "krei fortikan ligilon de solidareco inter diverslingvanoj." Dum la milito Hodler kun la tiama sekretario de UEA Hans Jakob organizis la Dummilitan Helpservon de UEA, servo farinta eksterordinaran bruon.

Post la morto de prezidanto Harold Bolingbroke Mudie en 1916 oni atendis ĝis la militfino kaj en 1919 elektis Hodler prezidanto.

Hodler speciale interesiĝis pri socialaj demandoj, pacismo kaj bestprotektado. Privat skribis pri li: "Al tio, kion iniciatis la genio de Zamenhof sur kampo lingva, li aldonis la necesan bazon sur la kampo socia." Laŭ la artikolo de László Halka en Enciklopedio de Esperanto, "estas karakterize por lia nobla animo kaj humaneco, ke en Ĝenevo li aliĝis al la loka bestprotekta societo, kaj diris, ke li ŝatus fari el UEA asocion, por protekti la homojn". Je la fino de sia vivo, dum la milito, kiam li jam estis ofte malsana, li turnis sin ĉefe al sciencaj problemoj. En 1916 li skribis 387 paĝan franclingvan verkon pri la paca organizo de l' popoloj. Hodler mortis en Leysin, Svislando, la 31-an de marto 1920.

Post sia morto en 1920 li heredigis al UEA la revuon "Esperanto" kaj sian esperanto-bibliotekon, kiu nuntempe portas lian nomon, cetere grandan kapitalon kun la celo certigi ĝian ekziston.

Hector Hodler en la arkivejo Jura Brüschweiler

[redakti | redakti fonton]

Novaj dokumentoj de Hector Hodler kaj pri Hector Hodler estis trovitaj en 2018 en la arkivejo Jura Brüschweiler kaj formis fonton de nova libro, kiu aperis en novembro 2020. La titolo estas Hector Hodler, pacisma sinteno. La aŭtoroj estas Marine Englert, Ulrich Lins, Christian Lavarenne kaj Charles Heimberg. La libro estas dulingva: franca kaj Esperanto. La tradukoj en ambaŭ direktoj estis faritaj de Mireille Grosjean, krom la ĉapitro de Christian Lavarenne, kiu mem liveris ambaŭ versiojn.[1] [2]

La alvoko de Hodler

[redakti | redakti fonton]

Por Hodler Esperantismo estas la penado prepari internacian tuthomaran popolon[3].

Duonjaron post la komenco de la Unua Mondmilito, Hector Hodler lanĉis alvokon sub la titolo “Super” en la revuo “Esperanto (gazeto)” de la 5-a de januaro 1915[4]: “Ni havas la devon ne forgesi... Flanke de niaj simpatioj, ni havas devojn kiujn al ni trudas nia esperantisteco... devo kredi, ke neniu popolo havas la monopolon de la civilizeco, de la kulturo aŭ de la humaneco... Devo kredi, ke neniu popolo entute havas la monopolon de la barbareco, perfideco aŭ stulteco... Devo konservi prudenton eĉ meze de la premigaj influoj de la popolamasoj... La parolo estas nun al la kanono, sed ne eterne daŭros ĝia blekado. Kiam centmiloj da homoj kuŝos en la bataltomboj kaj la ruinoj ĉe la venkintoj kaj venkitoj atestos pri la teknikaj pli ol pri la moralaj progresoj de nia civilizeco, tiam oni alvenos al iu solvo, kaj tiam, malgraŭ ĉio, la internaciaj rilatoj denove ligiĝos, ĉar super la nacioj estas tamen io... Se sur la nunaj ruinoj ni volas konstrui novan domon, oni bezonos tiujn laboristojn, kiujn ne timigos la malfacilaĵoj de la rekonstruo. Ni esperantistoj, estu la embrio de tiuj elitoj. Por inde plenumi nian taskon, ni konservu nian idealon kaj ne lasu nin subpremi de la malespero aŭ de la bedaŭro.”

  • Kiel nin organizi ? Studo kaj propono pri la organizo de la Esperanto-Movado . Eld. Universala Esperanza Librejo, Genève, 1912, 20pĝ.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Marine Englert. Hector Hodler, Une posture pacifiste/Pacisma sinteno. 224 paĝoj. Editions Notari, 2021.
  • Božidar Brezinščak Bagola. "Recenzo. Hector Hodler: Pacisma sinteno", en Esperanto, n-ro 1354 (2), februaro 2021, p. 32.
  • Ulrich Lins (4 2020). “La klarvido de Hector Hodler”, Esperanto (eo). 
Arkivigite je 2021-07-27 per la retarkivo Wayback Machine


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Hodler Hector, sviso, kunfondinto kaj dir. de UEA. Nask. l okt. 1887 en Geneve, mortis 31 marto 1920 en Leysin. Lia patro estis la fama pentristo Ferdinand Hodler. Li lernis E-n en 1903 samtempe kun E. Privat, kiu estis lia lernejkamarado. Ili fondis E-klubon kaj ĵurnaleton Juna E-isto. La lerneja benko estis la redakcio dum kvin jaroj, tie ili administris, skribis adresojn, korespondadis. Ili iom poste Iernis Idiom Neutral kaj Bolak, por konvinkiĝi, ĉu vere E estas la plej bona int. lingvo. H. estis idealisto, sed kun granda praktika sento. Li pensadis senĉese, kiel li povus fari E-n praktike uzebla, per tio preparante int. tuthomaran popolon. Li opiniis, ke oni ne devas apartigi la mondlingvan movadon de la aliaj sociaj movadoj. Oni devas fari pere de int. organizo amasmovadon E-n, malgraŭ, ke li bone sciis, ke E progresas jam per si mem, eĉ sen iuj specialaj organizaĵoj. Privat skribis pri li: "Al tio, kion iniciatis la genio de Z sur kampo lingva, li aldonis la necesan bazon sur la kampo socia." Eĉ ne fininte la gimnazion, li jam frue dediĉis sin tute al E. Li jam estis konata tiam pere de la Juna E-isto, artikoloj en Tra la Mondo kaj la traduko de la novelo de Bernardin de Saint Pierre Paŭlo kaj Virginio (1905). En 1906, okaze de la dua UK lin interesisprecipe la organizaj proponoj de Rousseau kaj Carles, pri ia Ekonsuloj, en kiuj li vidis realigebla sian planon, nome, organizi reciprokan sinhelpon inter bonvolaj homoj. Jen, la ĝermo de UEA kaj ĝiaj iniciatintoj. En 1907 li transprenis la redaktadon de Esperanto de Paul Berthelot, kiu fondis kaj ĝis tiam redaktis ĝin. H. poste fariĝis ĝia posedanto 19-jara li estis, kiam la 12 febr. 1907 li publikigis sian unuan n-ron de ,E', kiu aperis tiam jam la trian jaron. H. volis redakti la gazeton al la tutmonda E-istaro, kaj vere ,E' fariĝis la centra organo de la E-istoj. Li aperigis ,E'-n pli ol l3 jarojn regule (escepte 6 monatojn en 1914). Li verkis multajn gravajn artikolojn, tradukis, sugestis traduki ĉefverkojn anstataŭ bagatelaĵoj. Li signis siajn artikolojn per: A R. La proponoj de Rousseau kaj Carles kunfandiĝis kun liaj planoj, ili estis pritraktataj en lia gazeto kaj trovis varman akcepton. Okaze de la UK 1907, ekzistis jam ĉ. 200 konsuloj. UEA fondiĝis 28 apr. 1908. H. volis per ĝi "krei fortikan ligilon de solidareco inter diverslingvanoj." Dum la milito H. kun la tiama sekretario de UEA Hans Jakob organizis la Dummilitan Helpservorl de UEA, servo farinta eksterordinaran bruon. Al UEA H. postlasis gravan parton de sia havaĵo kun la celo certigi ĝian ekziston.

Estas karakterize por lia nobla animo kaj humaneco, ke en Geneve li aliĝis al la loka bestprotekta societo, kaj diris, ke li ŝatus fari el UEA asocion, por protekti la homojn. Je la fino de sia vivo, dum la milito, kiam li jam estis ofte malsana, li turnis sin ĉefe al sciencaj problemoj. En 1916 li skribis 387 paĝan franclingvan verkon pri la paca organizo de l' popoloj. L. HALKA.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Marine Englert: Hector Hodler, pacisma sinteno. Serio Hodleriana, Eldonejo Notari, 2020
  2. https://www.infomeduse.ch/2021/01/03/hector-hodler-ecrivain-pacifiste-genevois-engage-et-grand-militant-esperantiste/ franclingva recenzo de la verko de Englert
  3. (eo) Andres Bickel, Temo gravega kaj daŭre aktuala, recenza eseo pri la libro Homo; Hector Hodler, selekto de artikoloj verkitaj france aŭ germane de Hector Hodler, tradukitaj de Claude Gacond kaj Richard Schneller, eld. CDELI, 2020, en: Literatura Foiro, n-ro 313, oktobro 2021, paĝoj 309-314, p. 314
  4. "La Esperantisto" - 5a de januaro 1915

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Trovu « Hector Hodler » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.