Saltu al enhavo

Josef Mysliveček

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Mysliveček
Persona informo
Naskiĝo 9-an de marto 1737 (1737-03-09)
en Prago
Morto 4-an de februaro 1781 (1781-02-04) (43-jaraĝa)
en Romo
Mortokialo Sifiliso Redakti la valoron en Wikidata
Tombo San Lorenzo in Lucina (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj ĉeĥaitala
Ŝtataneco Reĝlando Bohemio
Papa Ŝtato Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Filharmonia Akademio de Bolonjo Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo Josef Mysliveček
Okupo
Okupo komponisto
kapelmajstro
violonisto
orgenisto
dirigento Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Il trionfo di Clelia
Il Bellerofonte
L'Ipermestra
Antigona
L'Olimpiade
vdr

Josef MYSLIVEČEK (naskiĝis en Prago la 9-an de marto 1737, mortis en Romo, Italio, la 4-an de februaro 1781) estis ĉeĥa komponisto.

Mysliveček naskiĝis en Prago. Li studis ĉe F. Habermann kaj J. Seger. En Italio li akiris la nomojn Il divino Boemo ("dia ĉeĥo") kaj Venatorini ("Ĉasisteto"), kiu estas traduko de lia ĉeĥa nomo. Plej sukcesa li estis en kreado de operoj, da kiuj konserviĝis trideko. Li aktivis en Napolo, Bologna, Vieno, Munkeno. Ŝatis lin ankaŭ la juna Wolfgang Amadeus Mozart. Plie li postlasis simfoniojn, uverturojn, konĉertojn, piankomponaĵojn.

Mysliveček mortis en 1781 en Romo.

Listo de verkoj

[redakti | redakti fonton]
  • Bellerofonte
  • Il Demofoonte
  • Montezuma
  • Il Gran Tamerlano
  • Ezio
  • Armida
  • Olimpiade
  • Medonte

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Freeman, Daniel E. Josef Mysliveček, "Il Boemo": the Man and His Music. Sterling Heights, Mich.: Harmonie Park Press, 2009.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Sondosieroj

[redakti | redakti fonton]

Muzikaj videodosieroj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.