Karas-regiono
Karaso | |||
---|---|---|---|
Origina nomo | ǁKaras (ĝis 8-a de aŭgusto 2013 Karas) | ||
regiono de Namibio | |||
Administrado | |||
Lando | Namibio | ||
Estas parto de | Namibio | ||
Inkludas | 6 balotdistriktoj | ||
Administra centro | Keetmanshoop | ||
La plej granda urbo | Lüderitz | ||
Fondo-dato | 21-a de marto 1990 | ||
Politiko | |||
Estro | Lucia Basson, (SWAPO) | ||
Demografio | |||
Oficialaj lingvoj | afrikansa, nama, oŝivamba | ||
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) | 77 421 | ||
Loĝdenso | 0,48 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Areo | 161 215 km² (16 121 500 ha) | ||
Maksimuma alto | 2 202 m | ||
Karaso sur la mapo de Namibio | |||
Geografia situo | 26° 34′ 0″ S, 18° 8′ 0″ O (mapo)-26.56666666666718.133333333333Koordinatoj: 26° 34′ 0″ S, 18° 8′ 0″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Hor-zono | UTC+1 | ||
Kodoj | |||
ISO 3166-2 | NA-KA | ||
Eksteraj paĝoj | |||
La oficiala paĝaro | |||
La kategorio en la Komunejo | Karas-regiono | ||
Pliaj informoj | |||
Lasta baloto | 27-a de novembro 2015 | ||
Pri maksimuma alto | (Schroffenstein) | ||
Areo de dezerto | ~ 120 000 km² | ||
Karas-regiono (Karaso) estas la plej suda el la 13 regionoj de Namibio, kaj krome la plej granda kaj la plej maldense loĝata. La administra centro estas Keetmanshoop, la plej granda Lüderitz.
La nomo devenas de karas, kiu estas en la nama vorto por la Saguja arbo (Aloe dichotoma), tipa por la regiono.
Tipaj turismaj vidindaĵoj estas la fantoma urbo Kolmanskuppe, la Fiŝrivera kanjono kaj la bieno kaj naturmonumento Gariganus.
Geografio
[redakti | redakti fonton]→ Vidu ankaŭ: Geografio de Namibio
Karaso etendiĝas trans la tuta sudo de Namibio, ĝi limas al la najbara enlanda provinco Hardapo (norde), al la Atlantiko (okcidente), al Sudafriko (sude, limo: Oranje-rivero) kaj al Bocvano (oriente).
En sia okcidenta parto ĝi tuŝas la sudan Atlantikon kaj la borda strio estas dominata de „Sperrgebiet“, forbarita diamantejo. En ties vastaj ebenaĵoj kaj dezertaj altebenaĵoj elstaras unuopaj kaj kelkopaj montoj kiel Dikwillem kaj Klinghardtmontoj. Antaŭ la marbordo troviĝas la deko da insuletoj de Pingveninsularo.
Oriente de Sperrgebiet troviĝas la montoj de la Granda ŝtupejo, interalie la Tirasmontoj kaj Hunsmontoj. La Fiŝrivera kanjono en Hunsmontoj estas la dua plej granda kanjono de la mondo kaj nacia monumento de Namibio.
La orienta duono de Karas estas granda baseno kun unuopaj montoj, ekzemple Brukkaros. Parto de Kalaharo-dezerto apartenas al Karas. Sudoriente dominas la Karasmontoj, plej altas monto Schroffenstein (2202 m).
Oranje-rivero estas la tuta suda bordo de Karas, natura limo al Sudafriko.
Karas havas eksterordinaran geologion, kun diamant- kaj mineral-minejoj en Oranjemund kaj Rosh Pinah, krome varmegajn fontojn en Warmbad kaj Ai-Ais.
Administra strukturo
[redakti | redakti fonton]Karas havas ses balotdistriktojn kun entute 69.677 loĝantoj.
- Balotdistrikto Berseba kun 9.195 loĝantoj
en vilaĝoj Berseba, Tses, Helmeringhausen, Goageb, Bethanien
- Balotdistrikto Karasburg kun 14.693 loĝantoj
en urbo Karasburg kaj vilaĝoj Ariamsvlei, Grünau, Noordoewer, Warmbad
- Balotdistrikto Keetmanshoop Kampara kun 6.349 loĝantoj
en vilaĝoj Aroab, Koës, Narubis, Seeheim
- Balotdistrikto Keetmanshoop Urba kun 14.945 loĝantoj
en urbo Keetmanshoop
- Balotdistrikto Lüderitz kun 13.276 loĝantoj
en urbo Lüderitz kaj vilaĝo Aus
- Balotdistrikto Oranjemund kun 5.451 loĝantoj
en urboj Oranjemund, Rosh Pinah kaj vilaĝoj Ai-Ais, Witputz
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Karaso posedas bonan infrastrukturon kaj diversecan ekonomion. La haveno de Lüderitz estas la centro de fiŝkapta kaj de ŝipkonstrua industrio, Oranjemund la centro de diamantoj kaj la enlandaj distriktoj posedas fruktodonan agrikulturon, ĉefe en malgrandaj bienoj.
Malgrandaj flughavenoj ekzistas en Keetmanshoop, Lüderitz kaj Oranjemund. Keetmanshoop estas bone ligita al la nacia ŝosea reto. Oni planas, plibonigi la fervojan ligon inter Lüderitz kaj Keetmanshoop por varotransportoj.
Turismo havas potencialon plivastiĝi. Vidindas la fantomurbo Kolmanskuppe, la Fiŝrivera kanjono kaj farmbieno Gariganus, kiu en 1955 estis deklarita kiel naturmonumento.
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Brukaros
-
Karas-montoj
-
Fiŝriver-kanjono
-
Fiŝriver-kanjono
-
Fiŝriver-kanjono
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Censo de 2001 Arkivigite je 2013-08-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Oficiala paĝo pri Karaso Arkivigite je 2007-10-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Oficiala paĝo pri turismo en Karaso Arkivigite je 2008-11-20 per la retarkivo Wayback Machine