Saltu al enhavo

Klisteno de Ateno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Κλεισθένης
(570 a. K. - 507 a. K.)
Busto de Kleisteno fare de Anna Christoforidis, 2004
Busto de Kleisteno fare de Anna Christoforidis, 2004
Persona informo
Κλεισθένης
Naskiĝo 570 a. K.
en Ateno, Grekio
Morto 507 a. K.
en Ateno, Grekio
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Antikva Ateno Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Alcmaeonidae vd
Patro Megacles (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Agariste of Sicyon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Hipokrato kaj Coesyra (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Athenian Revolution vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Klisteno (570 a.K.-507 a.K.), en greka: Κλεισθένης / Kleisthénês, filo de Megaklo la 2-a kaj apartenanta al la familio de la Alkmeonidoj), estis politikisto el Ateno, kiu estas konsiderata kiel enkondukinto de la regado pere de demokratio en la antikva Ateno. La atena oligarkio estis malamika al Klisteno, kiu serĉis la apogon de la demokratia frakcio, kies estro estis Izagoro, filo de Tisandro. Ambaŭ batalos por atingi la povon. Izagoro malsukcesis en sia kontraŭrevolucia klopodo helpite de la reĝo de Sparto Kleomeno la 1-a, kiu petis — pere de mesaĝisto — sed ne akiris ordonon de ekzilo por Klisteno pro la akuzo al la Alkmeonidoj.

Klisteno estis arkonto dum la tiranio de Hipias, kaj poste malakceptis reestabli la iaman reĝimon, sed el sia publika posteno de leĝofaranto, kaj kun aprobo de la atena popolo, li kreis la bazojn de nova ŝtato baze sur la izonomio aŭ egaleco de la civitanoj antaŭ la leĝaro.[1] Krome li kreis la institucio de la ostracismo por eviti plej eble ĉian klopodon por reveni al la tiranio.

Por helpi siajn intencojn li faris (el proksimume la jaro 508 a.K.) fundamentan rekonstruon de la atena politika sistemo, kio kondukis lin inter la ĉefaj leĝofarantoj de la Antikveco, kronologie post la atenano Solono.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. Hermann Bengtson. citita verko, p.26

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]