Malajzia Ruĝa Krescento
Aspekto
Malajzia Ruĝa Krescento | |
---|---|
Bulan Sabit Merah Malaysia | |
Lando | Malajzio |
Tipo | societo de humanitara helpo |
Celo | nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo |
Fondiĝo | 1957 |
membro de | Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento |
Sidejo | Kuala-Lumpuro |
Interretejo | http://www.redcrescent.org.my/ |
La Malajzia Ruĝa Krescento - malaje Bulan Sabit Merah Malaysia, ĉine 马来西亚红新月会, angle Malaysian Red Crescent - estas societo de humanitara helpo en Malajzio, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Kuala-Lumpuro.