Saltu al enhavo

Melina Mercouri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Melina Mercouri
Persona informo
Μελίνα Μερκούρη
Naskonomo Αμαλία Μαρία Μερκούρη
Naskiĝo 18-an de oktobro 1920 (1920-10-18)
en Ateno,  Reĝlando Grekio
Morto 6-an de marto 1994 (1994-03-06) (73-jaraĝa)
en Upper East Side,  Usono
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Unua Tombejo de Ateno Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno grekoj vd
Lingvoj greka vd
Loĝloko AtenoParizoAteno vd
Ŝtataneco Grekio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater National Theatre of Greece Drama School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Tutgrekia Socialista Movado Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Melina Mercouri
Familio
Patro Stamatis Mercouris (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Eirini Lappa (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Spyros Mercouris (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Jules Dassin (1966–1994)
Panagis Sp Charokopos (en) Traduki (1939–1962) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Spiridon Merkouris (en) Traduki (avo)
Georgios S. Mercouris (en) Traduki (onklo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Melina Mercouri vd
Okupo aktoro
verkisto
teatra aktoro
politikisto
kantisto
filmaktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1945–1977 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Melina Mercouri (greke Μελίνα Μερκούρη, Melína Merkoúri) (Ateno, 18-an de oktobro 1920Novjorko , 6-an de marto 1994) estis greka aktorino, kantistino kaj politikistino.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Mercouri estis filino de politikisto el Ateno. Ŝi estis malkovrita kiel aktorino fare de Jules Dassin kun kiu ŝi geedziĝis en 1966. Ŝi triumfis en diversaj filmoj, antaŭ ĉio en la mondfama Never on Sunday (Neniam je dimanĉo) el 1960. Kiam en 1967, post armea puĉo, la registaro de la koloneloj ekregis en Grekio, ŝi pro malkonsento libervole ekziliĝis kaj en multaj landoj aktivis kontraŭ la diktatura reĝimo, kiu finfine renversiĝis en 1974.

Melina Mercouri, kiu ofte nomis sin moke "La Veuve du Colonel", laŭ la samnoma opereto de Jacques Offenbach, tuj revenis al Grekio, kie ŝi aktive partoprenis la establon de PASOK, la nova socialista partio de Andreas Papandreou. En 1977 ŝi kiel reprezentanto de la popolo venis en la parlamento. De 1981 ĝis 1989 ŝi estis ministro de Kulturo, Junularo kaj Sporto. En ĉi tiu funkcio ŝi multe influis la grekan kulturpolitikon, kaj antaŭ ĉio disfamiĝis pro ŝiaj senĉesaj klopodoj por de la brita registaro rericevi la tielnomatajn Elginaj marmoroj por Grekio.

Pro ŝia forta personeco ŝi havis enorman karismon en Grekio kaj la mondo. Ŝi estis iniciatinto de grava kultura instituto: la “Kultura ĉefurbo de Eŭropo”. Konata deklaro de Melina Mercouri estis ke "kulturo estas la peza industrio de Grekio". Ŝi sukcesis ankaŭ konsciigi la tutan grekan popolon pri tio.

La "Melina Mercouri Fondaĵo", establita post la morto de ŝia edzo Jules Dassin, havas la intencon teni vivanta ŝian ideon.

  • I was born Greek (1971) (aŭtobiografio)