Saltu al enhavo

Minorko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Minorko
katalune Menorca

hispane Menorca

angle Minorca

Flago de Minorko
Flago de Minorko
insuloadministra teritoria unuo • komarko de la Balearoj
Situo Mediteraneo
Geografia situo 39° 58′ N, 4° 5′ O (mapo)39.9666666666674.0833333333333358Koordinatoj: 39° 58′ N, 4° 5′ O (mapo) f1
Minorko (Balearoj)
Minorko (Balearoj)
DEC

Map

Areo 695,7 km² f4
Plej alta loko Monte Toro
358 ES-IB Ŝablono:Alto/nekonata rilatof5
Ŝtato Hispanio Hispanio
Provinco Balearoj
Loĝantaro 93 397 (1-a de januaro 2019)
134 loĝ./km²
Ĉefurbo Mahón (loĝ. 29 040)
vdr

Minorko estas insulo de la Balearoj, Hispanio. Ĝi estas la dua plej granda el la insularo post Majorko.

  • Ĉefurbo: Maono (katalune Maó, hispane Mahón).
  • Aliaj urboj: Ciutadella, Alaior.
  • Loĝantaro (2002): 78.796 h
  • Surfaco: 694,39 km²
  • Denseco: 113,47 h/km²
  • Lingvoj: kataluna; ankaŭ la hispana estas oficiala.
La Kamparo minorka

Dum la bronzepoko floris civilizo nomata talajota, kiu konstruis grandajn rokajn monumentojn. La diverseco de fremdaj ceramikaĵoj trovitaj de arkeologoj atestas viglajn komercajn rilatojn inter la talajota civilizo kaj aliaj mediteraneaj kulturoj.[1] La romianoj konkeris Minorkon en la jaro -123 kune kun la ceteraj Balearoj.

Post diversaj invadoj, la araboj okupis la insulon la jaron 903. Ĝin rekonkeris la kristanoj en 1287, kaj ĝi unuiĝis al la katalunaj teritorioj de la Kronlando de Aragono.

En 1708, post la Milito de hispana sukcedo, pro la Traktato de Utrecht ĝi fariĝis angla kolonio. Ĝi estis redonita al Hispanio en 1802. Tiu jarcenta okupado de la insulo donis al ĝi kelkajn trajtojn kaj kutimojn anglecajn, ankoraŭ konservitajn.

Dum la Hispana Enlanda Milito ĝi estis fidela al la respublikana flanko. Apenaŭ estis bataloj, ĝis la fino de la milito, kiam la lastaj defendantoj kapitulacis sub la protekto de la angla mararmeo. Unu el la homoj kiuj gvidis la defendon kaj devis ekziliĝi estis la esperantista militisto Fernando Redondo Ituarte.

La ĉefa lingvo de Minorko estas la kataluna, en sia dialekto minorka, kaj la hispana estas ankaŭ tre uzata. Ambaŭ lingvoj, la hispana kaj la kataluna, estas oficialaj. La precipaj diferencoj inter la lingvo kataluna ibera kaj la lingvo insula estas la uzo de artikoloj "saletoj"; ekzemple: es, sa, ses anstataŭ artikoloj normaj katalunaj, t.e. el, la, els, les. Ĉi tiu specialaĵo estas ankaŭ ofta en la ceteraj Balearoj.

La subdialekto minorka ankaŭ havas kelkajn vortojn anglecajn kaŭze de la angla rego, ekzemple: boinder- bow window kaj txoc-chalk.

Minorko havas abundon da sovaĝaj floroj, kun pli ol 900 registritaj specioj de florplantoj. Multaj estas komunaj al la Mediteraneo, sed kelkaj estas endemioj. Troviĝas 24 aŭ 25 specioj de orkideoj, kaj tiuj plejparte floras de la malfrua parto de marto tra majo.

Oranĝmakula citronpapilio, kanjono Algendar

30 specioj de papilioj estas registritaj en Minorko, kaj flugas plejparte de marto ĝis la fino de septembro. Inter ili estas la oranĝmakula citronpapilio, Leptotes pirithous kaj Charaxes jasius.
Kvankam Minorko ne havas multajn grandajn malsekejojn, libeloj abundas. 17 specioj estas registritaj, interalie la imperiestra libelo.

Reptilioj kaj amfibioj

[redakti | redakti fonton]

En Minorko estas tri specioj de amfibioj: la verda bufo (Bufo viridis), la ridorano, kaj la mediteranea hilo (Hyla meridionalis).

La ordinara lacerto tra la tuta insulo estas Podarcis siculus, kvankam ĉeestas ankaŭ Scelaris perspicillata. La baleara endemio Podarcis lilfordi loĝas sur multaj el la apudaj insuletoj. Du specioj de gekoj loĝas en Minorko, la mura geko (Tarentola mauritanica) kaj Hemidactylus turcicus. Kvar specioj de serpentoj troviĝas: Natrix maura, la ringonatriko, Macroprotodon cucullatus kaj Rhinechis scalaris.

La hermana testudo (Testudo hermanni) estas tre ofta kaj troviĝas en la tuta insulo. Ankaŭ troviĝas du terapenaj specioj, la indiĝena eŭropa terapeno (Emys orbicularis) kaj la florida testudo (Trachemys scripta) enkondukita el Ameriko.

La birda faŭno de Minorko estas tre konata kaj spektata. Ĝi estas en la migrovojo de multaj specioj, kaj granda nombro da pasantoj vidiĝas printempe.[2] Inter la loĝantaj birdoj estas la koralmevo, blua rokturdo kaj mallongbeka tufalaŭdo. La botaglo kaj ruĝa milvo estas facile spekteblaj, kaj ankaŭ la kadavrogrifo en taŭgaj habitatoj. Somere estas abelmanĝuloj, kaj Minorko havas gravajn koloniojn de la boreala pufino kaj la baleara pufino.

Minorko ne havas grandajn indiĝenajn mamulojn. Ĉeestas kelkaj malgrandaj mamuloj, interalie kunikloj, vespertoj, ratoj, musoj, arbaraj martesoj kaj subspecio de la alĝeria erinaco.

Komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La insulo estas dividita en ok komunumojn:

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Belén, María, kaj Fernández-Miranda, Manuel. 1979. El fondeadero de Cales Coves (Alayor, Menorca). Ministerio de Cultura. [1]
  2. Migrant Birds of Menorca (24-a de aprilo 2019). Arkivita el la originalo je 22-a de aŭgusto 2019. Alirita 22-a de aŭgusto 2019 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]