Saltu al enhavo

Polimero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Polimero estas kemia kombinaĵo kies molekuloj estas tre grandaj kaj konsistas el pluraj samaj eroj kiuj estas enligitaj nature aŭ sinteze. Oni nomas ilin makromolekulaj materialoj. La sintezaj polimeroj ĉefe devenas el nafto. Elastoj, plastoj, likvaj kristaloj kaj fibroj estas gravaj grupoj de polimeraj materialoj.

  • Unumero estas molekulo konsistanta je unu mero aŭ reakcianta grupo
  • Dumero estas molekulo konsistanta je du meroj aŭ reakciantaj grupoj
  • Trimero estas molekulo konsistanta el tri meroj,
  • Kvarmero estas molekulo, konsistanta el kvar meroj, ktp
  • Oligomero estas molekula kompleksaĵo kiu konsistas je kelkaj unumeraj unuaĵoj, kontraste al polimero, kie la nombro da unumeroj principe ne estas limigita. Dumeroj, trimeroj k kvarmeroj estas, ekzemple, oligomeroj komponitaj je du, tri aŭ kvar unumeroj respektive.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]